Brown-a movado

hazarda movado de partikloj en fluido
(Alidirektita el Braŭna movado)

La Brown-a movado, aŭ pli esperante braŭna movado, matematike priskribas la hazardajn movojn de "granda" partiklo, enmetita en likvon, kaj kiu kolizias kontraŭ aliaj "malgrandaj" partikloj (tio estas la molekuloj en la likvo). La rezulto estas malregula movado de la granda partiklo, kiun la botanikisto Robert Brown unufoje priskribis en 1827. Li observis movojn de partikloj en poleneroj de Clarkia pulchella (speco de natura floro en Nord-Ameriko), kaj poste de aliaj diversaj plantoj.

Simulado de la Brown-a movado
Tio simulas la braŭnan movadon de granda partiklo (polv-partiklo), kiu kolizias kontraŭ malgrandaj partikloj (gasmolekuloj), kiuj hazarde moviĝas per malsamaj rapidoj.

La plej elementa priskribo de la fizika fenomeno estas:

  • inter du kolizioj, la granda partiklo rekte moviĝas per konstanta rapideco
  • la granda partiklo akcelas, kiam ĝi kolizias kontraŭ la malgrandaj partikloj aŭ la septo

Tiu movado sukcese priskribas la termodinamik-konduton de gasoj kaj ankaŭ la fenomenon de difuzo.

Tio simulas la braŭnan movadon de 5 partikloj (flavaj), kiuj kolizias kontraŭ 800 partikloj, forlasante 5 spurojn (bluajn) kiuj reprezentas hazardajn movojn en likvo. La ruĝa streko estas la rapid-vektoro.