Vidu ankaŭ kategorion Kategorio:Movadoj por trovi artikolojn pri diversaj sociaj kaj politikaj movadoj.


En fiziko, movado signifas ŝanĝon de pozicio de korpo relate al referenca punkto, kiel mezurita de aparta observanto en aparta referenca kadro. Ĝis la fino de la 19-a jarcento , la leĝoj de Newton pri movado, kiuj li postulatis kiel aksiomoj en lia fama Principia, estis la bazo de tio, kio fariĝis de tiam sciata kiel klasika fiziko. Kalkuloj de trajektorioj kaj fortoj de korpoj en movado bazitaj de Neŭtona aŭ klasika fiziko estis tre sukcesaj ĝis fizikistoj komencis povi mezuri kaj observi tre rapidaj fizikaj fenomenoj.

Ĉe tre altaj rapidoj, la ekvacioj de klasika fiziko ne povis kalkuli akuratajn valorojn. Por pritrakti tiujn ĉi problemojn, la ideoj de Henri Poincaré kaj Albert EINSTEIN pri la fundamenta fenomeno de movado adoptiĝis anstataŭ tiuj de Newton. Konsidere ke la leĝoj de Newton pri movado premisas absolutajn valorojn de spaco kaj tempo en la ekvacioj de movado, la modelo de EINSTEIN kaj POINCARÉ, nun nomita la speciala teorio de relativeco, premisas valorojn por tiuj konceptojn kun arbitraraj nulaj punktoj. Ĉar la ekvacioj de speciala relativeco donis akuratajn rezultojn ĉe altaj rapidoj, kaj tiuj de Newton ne faris tion, la speciala teorio de relativeco nun akceptiĝis (kiam oni malagnoskas gravito). Tamen, kiel praktika afero, la leĝoj de Newton pri movado estas multe pli facile trakteblaj ol tiuj de speciala relativeco kaj tial estas pli ofte uzata en aplikita fiziko kaj inĝenierarto.

En la neŭtona modelo, ĉar movado estas difinita kiel proporcio de longo al tempo, tiuj ĉi konceptoj antaŭas la koncepton de movado, samkiel la koncepto de movado aŭ rapido antaŭas tiun de forto. Alivorte, la ecoj de longo aŭ spaco kaj tempo determinas la naturon de movado kaj la ecoj de movado, laŭvice, determinas la naturon de forto.

En la specialrelativeca modelo, movado aŭ rapido povas esti pripensita iel kiel angulo inter spaca direkto kaj tempa direkto.

Kaj en la spaco de speciala relativeco kaj en la eŭklida spaco de neŭtona fiziko, relativa movado povas esti mezurita, kaj absoluta movado estas sensignifa.

Vidu ankaŭ redakti