Franca Sekcio de la Laborista Internacio

La Franca Sekcio de la Laborista Internacio (france "Section française de l’Internationale ouvrière" aŭ "SFIO") estis franca socialisma politika partio, kiu ekzistis kun tiu nomo de 1905 ĝis 1969.

Franca Sekcio de la Laborista Internacio
Section française de Internationale ouvrière
Emblemo de Franca Sekcio de la Laborista Internacio
partio
Lando  Francio
Eksaj estroj Jean Jaurès, Paul Lafargue, Jules Guesde, Édouard Vaillant, Louis Dubreuilh, Léon Blum, Daniel Mayer, Guy Mollet
Fondiĝo 1905 (Kongreso de Globe)
Dissolvo 1969 (en la PS)
Koloro(j) ruĝa
Ideologio Socialdemokratio
Demokratia socialismo
Socialismo
Marksismo
vdr

En 1969, ŝi fariĝis la Socialista Partio, okaze de la kongreso de Issy-les-Moulineaux en kiu ĝi asociiĝis kun la Unuiĝo de la Kluboj por la Renovigo de la Maldekstro.

La SFIO redakti

Kreo redakti

La unuiĝo de la franca socialismo okazis en 1905, en la kongreso de Globe en Parizo, kiu sekvis la internacian socialistan kongreson de Amsterdamo de 1904. La socialista partio, sekcio de la Dua Internacio, pli konata per la akronimo SFIO, partio de la laborista movado, estis kreita.

La unua mondmilito redakti

La 28-an de julio 1914, la SFIO publikigis manifeston kun la titolo « À bas la guerre ! Vive la république sociale ! Vive le socialisme international ! » (esperante "For la milito ! Vivu la sociala respubliko ! Vivu la internacia socialismo !"). Tiu manifesto klare montris ke la socialistoj tiam estis firme kontraŭ la milito. Tri tagojn poste, Jean Jaurès, fervora pacisto estis murdita de naciisto. Ekde la 2-a de aŭgusto, okazis tuta balanciĝo per la parolado de Vaillant, kiu deklaris "en ĉeesto de agreso, la socialistoj plenumos sian devon por la patrio". La 4-an de aŭgusto, la socialistoj voĉdonis la militmonon, kaj la 26-an de aŭgusto okaze de la kreo de la registaro la Blancèistoj kaj la Guesdes-istoj estis reprezentitaj en la registaro de la Sakrala Unuiĝo.

Ĝeneralaj sekretarioj redakti

Aliaj gravaj homoj redakti

Listo de kongresoj redakti

Jaro Loko Notoj
1-a : Kongreso de Globe 1905 Le Globe « Kongreso de unueco » : fondo de la SFIO per fandiĝo de la Franca Socialista Partio de Jean Jaurès kaj de Socialista Partio de Francio]] de Jules Guesde
2-a nacia kongreso de la SFIO 1905 Chalon-sur-Saône
3-a nacia kongreso de la SFIO 1906 Limoges
4-a nacia kongreso de la SFIO 1907 Nancy
5-a nacia kongreso de la SFIO 1908 Toulouse
6-a nacia kongreso de la SFIO 1909 Saint-Étienne
7-a nacia kongreso de la SFIO 1910 Nîmes
Parizo Dua sesio de la 7-a kongreso
8-a nacia kongreso de la SFIO 1911 Saint-Quentin-en-Yvelines
Parizo Dua sesio de la 8-a kongreso
9-a nacia kongreso de la SFIO 1912 Lyon
Parizo Dua sesio de la 9-a kongreso
10-a nacia kongreso de la SFIO 1913 Brest
11-a nacia kongreso de la SFIO 1914 Amiens
Parizo Dua sesio de la 11-a kongreso
12-a nacia kongreso de la SFIO 1915 Parizo
13-a nacia kongreso de la SFIO 1916 Parizo
14-a nacia kongreso de la SFIO 1917 Bordeaux
15-a nacia kongreso de la SFIO 1918 Parizo
Parizo Dua sesio de la 15-a kongreso
16-a nacia kongreso de la SFIO 1919 Parizo
17-a nacia kongreso de la SFIO 1920 Strasbourg La SFIO eliris el la 2-a Internacio, sen aliĝi al la 3-a Internacio.
18-a nacia kongreso de la SFIO 1920 Tours La plimulto kuniĝis al la Komunista Internacio kaj kreis la Francan Sekcion de la Komunista Internacio (SFIC) kiam la malplimulto plukonservas la « malnovan domon » SFIO ĉirkaŭ Léon Blum
19-a nacia kongreso de la SFIO 1921 Parizo
20-a nacia kongreso de la SFIO 1923 Lille
21-a nacia kongreso de la SFIO 1924 Marseille
22-a nacia kongreso de la SFIO 1925 Grenoble
23-a nacia kongreso de la SFIO 1926 Clermont-Ferrand
24-a nacia kongreso de la SFIO 1927 Lyon
25-a nacia kongreso de la SFIO 1928 Toulouse
26-a nacia kongreso de la SFIO 1929 Nancy
1930 Parizo Dua sesio de la 26-a kongreso
27-a nacia kongreso de la SFIO 1930 Bordeaux
1931 Parizo Dua sesio de la 28-a kongreso
29-a nacia kongreso de la SFIO 1932 Parizo
Avignon Dua sesiso de la 29-a kongreso
30-a nacia kongreso de la SFIO 1933 Parizo
31-a nacia kongreso de la SFIO 1934 Toulouse
32-a nacia kongreso de la SFIO 1935 Mulhouse
Limoges Dua sesio de la 32-a kongreso
1936 Boulogne-Billancourt 3-a sesio de la 32-a kongreso
33-a nacia kongreso de la SFIO 1936 Paris
34-a nacia kongreso de la SFIO 1937 Marseille
35-a nacia kongreso de la SFIO 1938 Royan
Montrouge Dua sesio de la 35-a kongreso
36-a nacia kongreso de la SFIO 1939 Nantes
1944 Parizo Eksterordinara nacia kongreso de la estroj de la socialistaj federacioj restarigitaj en la Rezistado
37-a nacia kongreso de la SFIO 1944 Parizo
38-a nacia kongreso de la SFIO 1946 Parizo
39-a nacia kongreso de la SFIO 1947 Lyon
40-a nacia kongreso de la SFIO 1948 Parizo
41-a nacia kongreso de la SFIO 1949 Parizo
Parizo Dua sesio de la 41-a kongreso
42-a nacia kongreso de la SFIO 1950 Parizo
43-a nacia kongreso de la SFIO 1951 Parizo
Parizo Dua sesio de la 43-a kongreso
44-a nacia kongreso de la SFIO 1952 Montrouge
45-a nacia kongreso de la SFIO 1953 Asnières
Puteaux Dua sesio de la 45-a kongreso
46-a nacia kongreso de la SFIO 1954 Asnières
Suresnes Dua sesio de la 46-a kongreso
1955 Puteaux 3-a sesio de la 46-a kongreso
47-a nacia kongreso de la SFIO 1955 Asnières
48-a nacia kongreso de la SFIO 1956 Lille
49-a nacia kongreso de la SFIO 1957 Toulouse
50-a nacia kongreso de la SFIO 1958 Issy-les-Moulineaux
51-a nacia kongreso de la SFIO 1959 Puteaux
52-a nacia kongreso de la SFIO 1960 Issy-les-Moulineaux
Parizo Dua sesio de la 52-a kongreso
53-a nacia kongreso de la SFIO 1961 Issy-les-Moulineaux
1962 Parizo Dua sesio de la 53-a kongreso
54-a nacia kongreso de la SFIO 1963 Issy-les-Moulineaux
1964 Parizo Dua sesio de la 54-a kongreso
55-a nacia kongreso de la SFIO 1965 Clichy
Parizo Dua sesio de la 55-a kongreso
1966 Parizo 3-a sesio de la 55-a kongreso
56-a nacia kongreso de la SFIO 1967 Suresnes
1968 Parizo Dua sesio de la 56-a kongreso
Puteaux 3-a sesio de la 56-a kongreso

Aneksaĵoj redakti

Bibliografio redakti

  • Alain Bergounioux kaj Roger Martelli, 1905 la création de la SFIO : unité kaj diversité des socialistes, eld. "fondation gabriel péri", 2006
  • Christiane Hurtig, De la SFIO au nouveau parti socialiste, eld. "Armand Colin", 1970
  • Jacques Kergoat, Historio de parti socialiste, eld. "La Découverte", 1997
  • Serge Wolikow, Le Front populaire en France, eld. "Complexe", 1994

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti