Limoĝo

(Alidirektita el Limoges)

Limoĝo (franclingve Limoges [limoĵ'], okcitane Limòtges [limoĝei]) estas franca komunumo kaj ĉefurbo de la departemento Haute-Vienne en la regiono Nova Akvitanio. Ĝi havis 140138 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2008. Ĝi havas belan katedralon el la 13a kaj 15a jarcentoj, plurajn muzeojn, sed estas aparte fama pro sia tradicia industrio: la fabrikado de porcelanaĵoj.

Limoĝo
komunumo
Fotokunmetaĵo de la urbo
Fotokunmetaĵo de la urbo
Heraldique blason ville fr Limoges.svg
Blazono

Oficiala nomo: Limoges

LandoFlago-de-Francio.svg Francio
RegionoNova Akvitanio
DepartementoHaute-Vienne
ArondismentoLimoĝo (ĉefurbo)
KantonoĈefurbo de 16 kantonoj

Supermara alteco294 m [+]
Koordinatoj45° 51′ N, 1° 15′ O (mapo)45.851.25Koordinatoj: 45° 51′ N, 1° 15′ O (mapo)
Plej alta punkto 
- alteco431 m
Plej malalta punkto 
- malalteco209 m

Areo77,45 km² (7 745 ha)

Loĝantaro140 138 (2008)
Denseco1809 loĝ./km²

Urbestro (2014-2020)Émile-Roger Lombertie

HorzonoMET (UTC+1)
- somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo87000, 87100, 87280
INSEE87085

Situo de Limoĝo en Haute-Vienne

Situo de Limoĝo en Francio

Map
Limoĝo

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Limoges [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Placo Saint-Michel

GeografioRedakti

Limoĝo etendiĝas sur 77.45 km², kaj havis 140138 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas po 1809 homoj laŭ kvadrata kilometro. La komunumo situas en Haute-Vienne, en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

 
Limoĝo, Limoĝio kaj limoĝa lingvo.

HistorioRedakti

La departemento Haute-Vienne estis oficiale kreita la 4-an de marto 1790 dum la franca revolucio. Limoĝo antaŭe apartenis al la reĝa provinco Limoĝio.

La 12-an de novembro 994, okazis en Limoĝo grava pilgrimanto kontraŭ brulo de Sankta Antonio. En septembro de la jaro 1895 okazis en Limoĝo grava kongreso unuiganta la francan sindikatan movadon en CGT.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la komunumo Alain Rodet, kiu do fariĝis la loka urbestro.

AdministradoRedakti

Limoĝo estas la ĉefurbo de 16 kantonoj kaj de la arondismento de Limoĝo, unu el la tri arondismentoj de la departemento Haute-Vienne.

Esperanto-movado en LimoĝoRedakti

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie. Vidu sub Babilemo sen limoj, bulteno por la regiono.

Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 49 voĉdonojn (0,13% de voĉoj) en 2004, kaj 73 voĉdonojn (0,22% de voĉoj) en 2009.

ĜemelurbojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. Ville de Limoges (france). Arkivita el la originalo je 2018-09-21. Alirita 2018-09-21.

Eksteraj ligilojRedakti