Nova Akvitanio

regiono de Francio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Akvitanio.

Nova Akvitanio (france Nouvelle-Aquitaine [nuvɛl akitɛn], okcitane kaj gaskone Nòva Aquitània), nova nomo de Akvitanio-Limoĝio-Puatuo-Ĉarentoj (france Aquitaine-Limousin-Poitou-Charentes) estas regiono de Francio. Ĝi estis kreita de teritoria reformo de Francaj Regionoj en 2014 per kunigo de Akvitanio, Limoĝio kaj Puatuo-Ĉarentoj. La nova regiono validis ekde la 1-a de januaro 2016.[1]

Nova Akvitanio
(Nouvelle-Aquitaine)
regiono
Ŝtato Francio Francio
Departementoj Charente (16), Charente-Maritime (17), Corrèze (19), Creuse (23), Dordogne (24), Gironde (33), Landes (40), Lot-et-Garonne (47), Pyrénées-Atlantiques (64), Deux-Sèvres (79), Vienne (86), Haute-Vienne (87)
Gravaj urboj Angoulême, La Rochelle, Tulle, Guéret, Périgueux, Bordeaux, Mont-de-Marsan, Agen, Pau, Niort, Poitiers, Limoges
Prefektejo Bordeaux
Areo 84 061 km² (8 406 100 ha)
Loĝantaro 5 844 177 (2013)
Denseco 69,52 loĝ./km²
prefekto Pierre Dartout
 - prezidanto Alain Rousset
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Nova Akvitanio (regiono)
Nova Akvitanio (regiono)
Nova Akvitanio (regiono)
Vikimedia Komunejo: Nouvelle-Aquitaine
Retpaĝo: https://www.nouvelle-aquitaine.fr/

Nova Akvitanio koncentras 12 departementojn kaj etendiĝas sur 84 061 kilometroj kvadrataj, tio estas 1 okono de la teritorio nacia. Komence de la jaro 2021 en la regiono vivis 6 069 352 personoj.

Referencoj redakti

  1. Agence France-Presse: La carte à 13 régions définitivement adoptée (france). Le Monde (17-a de Decembro 2014). Alirita 13-a de Januaro 2015.