La Rochelle

komunumo en la departemento Marborda Ĉarento de Francio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Rochelle

La Rochelle [laʁoʃɛl] Pri tiu ĉi sono aŭskulti, okcitane La Rochela, bretone Ar Roc'hell, esperante Roĉelo[1], estas komunumo kaj haveno ĉe Atlantiko en la regiono Nova Akvitanio, en okcidenta Francio. Ĝi estas la prefektejo kaj la plej granda urbo de la departemento Charente-Maritime.

La Rochelle
La turoj de la malnova haveno
La turoj de la malnova haveno
komunumo en Francio • havenurbo • urbo
Administrado
Lando  Francio
Regiono Nova Akvitanio
Departemento Charente-Maritime
Arondismento La Rochelle
Kantono La Rochelle-1, 2, 3
Komunumaro Communauté d'agglomération de La Rochelle
Urbestro Jean-François Fountaine (2014–2020)
Insee-kodo 17300
Poŝtkodo 17000
Demografio
Loĝantaro 74 123 (2012)
Loĝdenso 2 607,2 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 46° 10′ N, 1° 9′ U (mapo)46.160037-1.14996Koordinatoj: 46° 10′ N, 1° 9′ U (mapo)
Alteco 0 ĝis 28 m
Areo 28,43 km2
Situo

Geografia lokigo sur la mapo : Charente-Maritime

La Rochelle (Charente-Maritime)
La Rochelle (Charente-Maritime)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

La Rochelle (Francio)
La Rochelle (Francio)
DEC
Map
vdr

La Rochelle havis 74 123 loĝantojn en la jaro 2012[2] kaj estas la koro de urba areo kun proksimume 200 000 loĝantoj.

Geografio redakti

 
Departementa situo de La Rochelle

La Rochelle situas ĉe la Atlantika Oceano, proskimume ĉe la mezo de la franca atlantika bordo, fronte al la insulo Ré, kun kiu ĝi estas ligita per 2,9-kilometra ponto finpretigita en 1988. La insuloj Oléron kaj Aix estas ankaŭ proksimaj.

La najbaraj komunumoj estas L'Houmeau nordokcidente, Lagord norde, Puilboreau nordoriente, Périgny oriente kaj Aytré sudoriente. (Rivedoux-Plage, okcidente, estas atingebla per la ponto.)


Historio redakti

 
Kardinalo Richelieu dum la sieĝo de La Rochelle
 
La blazono de La Rochelle
 
Tour Saint Nicolas (Turo Sankta Nikolao) en La Rochelle

La Rochelle estis fondita dum la 10-a jarcento, kaj fariĝis grava haveno ekde la 12-a jarcento. En 1137, la duko de Akvitanio donis al la urbo novan statuton de “libera haveno”. 50 jarojn poste, la unua urbestro en la historio de Francio enoficiĝis en La Rochelle, kaj nomiĝis Guillaume DE MONTMIRAIL. Ĝis la 15-a jarcento, La Rochelle restis la plej granda franca haveno ĉe la Atlantika Oceano, ĉefe komercinte vinon kaj salon.

Dum la Renesanco, la loĝantoj de La Rochelle konvertiĝis al protestantismo, kaj fariĝis ekde 1568 grava centro por la francaj protestantoj (la hugenotoj), tiel iniciatinte pacan kaj prosperan periodon ĝis 1620. La urbo finfine konfrontiĝis kun la reĝa potenco de katolika Ludoviko la 13-a, kiam kelkaj kanonpafoj okazis inter La Rochelle kaj reĝaj rotoj la 10-an de septembro 1627. Tio kaŭzis la sieĝo de La Rochelle : la potenca kardinalo Richelieu ĉirkaŭis la urbon dum 14 monatoj, ĝis la kapitulaco de La Rochelle, kiu do perdis sian urbestron kaj sian privilegiojn. La sekva periodo estis tamen tre prospera, ĉefe danke al intensa komerco kun Kanado kaj Antiloj.

En 1864, la haveno de La Rochelle estis la elektita loko por la provo de la unua submarŝipo en la tuta monda, la Plongeur, estrita de Marie-Joseph-Camille Doré, kiu naskiĝis en La Rochelle.

Dum la Dua mondmilito, Germanio starigis submarŝipan bazon. Tiu afero ludas gravan rolon en la germana filmo Das Boot[3]. Tiu forta germana bastiono estis la lasta liberigita loko en Francio.



Turismo redakti

 
La urbocentro de La Rochelle
 
La pordego de la Granda Horloĝo

La Rochelle belege konservis sian estintan arkitekturon; notindaj estas la mezepokaj defendoturoj de la malnova haveno. Ĝi estas tial unu el la plej pitoreskaj kaj historie grandvaloraj francaj urboj ĉe la Atlantika Oceano. Tio favorigis disvolviĝon de forta turisma ekonomio.

Unu el la plej grandaj muzikaj festivaloj de Francio, “FrancoFolies”, okazas ĉi tie ĉiusomere. Franclingvaj muzikistoj kunigas dum unu semajno. 2004 estis la 20-a datreveno de tiu okazaĵo.

La akvariejo de La Rochelle, unu el la plej grandaj en Eŭropo, ricevas 800 000 vizitantojn ĉiujare.

Transporto redakti

Havenoj redakti

 
La haveno Les Minimes

En La Rochelle estas pluraj havenoj:

  • la malnova haveno de La Rochelle, kiu estas la historia haveno de la urbo;
  • la plezurhaveno Les Minimes, unu el la plej grandaj en Eŭropo;
  • la profunda komerca haveno La Pallice, kiu povas ricevi grandajn ŝipojn kaj funkcias ankaŭ dum malalta maro.

Fervojo redakti

 
La stacidomo La Rochelle-Ville

En La Rochelle estas du stacidomoj. La stacidomo La Rochelle-Ville estas la ĉefa: de ĝi eblas iri al Parizo tra Niort kaj Poitiers per rapida trajno (TGV). Krome, regionaj trajnoj (Intercités kaj TER) iras interalie al Nantes, Bordeaux, Rochefort, Saintes, Angoulême kaj La Roche-sur-Yon.

La pli malgranda stacidomo La Rochelle-Porte-Dauphine estas finstacio de regiona linio ĝis Saintes.

Flughaveno redakti

La Rochelle havas flughavenon: la flughaveno La Rochelle - île de Ré. Ĝi havas flugojn al Liono, pluraj urboj de Britio (Londono, Edinburgo, Glasgovo, Manchester…) kaj Irlando (Dublino, Cork), kaj ankaŭ al Oslo.

 
Haveno de La Rochelle

Edukado redakti

Gravuloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti