Intercités

Intercités (Inter civitoj), antaŭe Corail Intercités, estas varmarko kreita de SNCF en januaro 2006, por valorigi mez-distancajn trajnojn en Francio, uzante veturilojn de tipo "Corail" renovigitajn de SNCF aŭ de regionoj, laŭ la fervojaj linioj. Ekde la 2-a de januaro 2012, post la kunfandiĝo de "Corail", "Téoz", "Lunéa" kaj Intercités, la marko entenas ĉiujn « klasikajn trajnojn » de SNCF veturantajn dumtage kaj dumnokte. Ekde la 13-a de decembro 2010, la ŝtato estas la organiza aŭtoritato de tiuj trajnoj nomitaj « trajnoj de ekvilibro de la teritorio »[1].

Mapo de reto Intercités de SNCF

HistorioRedakti

Tiu marko estis kreita por revivigi iujn liniojn antaŭe priservitajn de Ekspresoj kaj rapidtrajnoj "Corail" fariĝintaj GL (Trajnoj de Grandaj Linioj) kaj poste TIR (Trajnoj Inter-Regionaj). Tiuj ligoj de nacia intereso (Teritoria planado) ne profitas el financado fare de Regionoj de Francio kiel okazas por linioj de TER, eĉ se kelkaj regionoj investis en la modernigon de materialo.

Pro la amasa alveno de novaj motorvagonaroj anstataŭantaj trajnojn Corail, la nomo Corail Intercités estis ŝanĝita, fine de septembro 2009, al Intercités.

LiniojRedakti

Dumtagaj liniojRedakti

Linioj sen deviga antaŭmendoRedakti

Linioj kun deviga antaŭmendoRedakti

Linioj "100% Éco"Redakti

Dumnoktaj liniojRedakti

ReferencojRedakti

  1. La convention TET, un engagement fort de l’État en faveur du service public ferroviaire. Ministère du développement durable (21 septembro 2011). Arkivita el la originalo je 2016-01-13. Alirita 23 novembro 2012.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Intercités en la franca Vikipedio.