Hendaye (stacidomo)

fervoja stacidomo en Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Hendaye.

Hendaye (hispane Estación de Hendaya, eŭske Hendaiako geltokia) estas franca fervoja stacidomo sur linio Bordeaux-Saint-Jean - Irun, situanta en komunumo Hendaye, en departemento Pyrénées-Atlantiques, regiono Nova Akvitanio.

Hendaye
Originala nomo Gare d'Hendaye
Stacidomo Hendaye
Stacidomo Hendaye
landlima stacio • fervoja stacidomo • plur-ŝpura stacio
Situo
Lando Francio Francio
Loko Hendaye
Geografia situo 43° 21′ 12″ N, 1° 46′ 56″ U (mapo)43.353338543232-1.7821121201225Koordinatoj: 43° 21′ 12″ N, 1° 46′ 56″ U (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Pyrénées-Atlantiques

Hendaye (Pyrénées-Atlantiques)
Hendaye (Pyrénées-Atlantiques)
DEC
Hendaye
Hendaye
Hendaye

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Hendaye (Francio)
Hendaye (Francio)
DEC
Hendaye
Hendaye
Hendaye
Map
Hendaye
Ecoj
Nombro de pasaĝeroj 423 897 vojaĝantoj (2022)
Trakoj 6
Kajoj 4
Historio
Administrado kaj utiligado
Proprietulo SNCF
Trafikanto SNCF / Renfe
Kodo 11602
Kodo UIC 87677005
Linioj
En TTT Hendaye ĉe "SNCF"
vdr

Temas pri stacidomo de Société nationale des chemins de fer français (SNCF), priservata de trajnoj TGV, TER Nova Akvitanio kaj Renfe.

Fervoja situacio redakti

Stacidomo Hendaye formas paron kun stacidomo Irun, situanta en distanco de 500 metroj kaj apartigita de rivero Bidasoa. La reto de eŭropa ŝpuro (1 435 mm) alvenas al Hendaye kaj finiĝas en Irun dum la reto de ibera ŝpuro (1 668 mm) alvenas al Irun kaj finiĝas en Hendaye. La sekcio inter ambaŭ stacioj havas trakojn de ambaŭ ŝpuroj.

Laŭ la franca reto, la stacidomo situas ĉe la kilometra punkto (PK) 232,796 de la linio Bordeaux-St-Jean - Irun (655000), dum en la hispana reto, ĝi situas ĉe la PK 641,6 de la linio Madrido-Hendaye.

SNCF kaj Renfe Operadora havas interkonsenton, laŭ kiu la trajnoj de ĉiu kompanio transiras la landlimon ĝis la sekva stacidomo por forlasi vojaĝantojn, sed ne por repreni ilin. Tiel, trajnoj direkte al Francio komencas kaj finas la itineron en Hendaye, kaj la trajnoj direkte al Hispanio komencas kaj finas la itineron en Irun. Trajnoj, kiuj transiras la landlimon por lasi vojaĝantojn revenas malplenaj al la aliflanka stacidomo. Regionaj trajnoj ne transpaŝas la landlimon, do ne estas ebleco de interligo inter regionaj trajnoj de ambaŭ retoj.

Interkonektoj redakti

Bildgalerio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti