Fervoja stacidomo

haltopunkto por trajnoj

Fervoja stacidomo aŭ simple stacidomo estas domo provizanta trajnan stacion per la necesa infrastrukturo. Ankaŭ la tuto de stacio kun tia konstruaĵo estas tiel nomata.

Stacidomo de Zwijndrecht (Belgio)

Historio redakti

Post kiam George Stephenson konstruis la unuan uzeblan lokomotivon, rapide ekestis fervojoj. La transporto laŭ reloj jam ekzistas pli longe: dum la 17a kaj 18a jarcentoj ĉevaloj tiris ĉarojn en la minoj. Kun la apero de la vapora lokomotivo, ekeblis ankaŭ tranporti personojn. Rapide poste oni ankaŭ ekkonstruis staciojn kie eblis en- kaj eliri la trajnojn. Tio ankaŭ jam ekzistis por la kaleŝoj kaj poŝtaj kaleŝoj.

La unuaj fervojaj stacidomoj konstruiĝis en Anglio en 1830 laŭ la fervojo inter Liverpool kaj Manchester. En Belgio la unua stacidomo konstruiĝis en Melle en 1837. En Nederlando oni konstruis la unuajn stacidomojn en 1839 en Amsterdamo kaj Harlemo.

Pro la malpliiĝantaj bezonoj (vidu la ĉapitron pri stacidomaj provizoj) multaj stacidomoj por hodiaŭa neceso estas tro grandaj aŭ ĉe malgrandaj haltejoj tute ne necesaj (ĉar restas krom biletaŭtomato neniu infrastrukturo). Tamen pro arkitektura kaj historia signifo oni ofte ne detruas ilin, sed serĉas alian uzon, ekz. kiel domo por komunutilaj asocioj (ekz. Heidelberg-Karlstor en Germanio) aŭ loĝejo (pro la bruo kutime ĉe malmulte frekventataj linioj).

La plej longa nomo de stacidomo en la mondo estas Llanfairpwllgwyngyllgogerychwyrndrobwllllantysiliogogogoch, stacidomo en Kimrio.

Arkitekturo redakti

Multaj stacidomo datas - kompreneble - de la 19a jarcento kaj reflektas ankaŭ la arkitekturon de tiu periodo, grandaj, donante prestiĝon al la urbo kaj al la fervoja kompanio. Ili ankaŭ reflektas la orgojlon tiutempan. En aliaj landoj, kie fervojoj nur poste estis konstruitaj, daŭre povis havi tiun saman stilon, ĉar ĝi estis ofte kopiata. Tamen, pli novaj stacidomoj ofte similas al flughavenoj, kun malvarma kaj abstrakta stilo.

Ekzemploj de klasikaj stacidomoj estas tiuj de Antwerpen-Centraal kaj Gent-Sint-Pieters en Belgio.

Ekzemploj de pli modernaj stacidomoj estas tiuj de la rapidtrajnoj kiel la Ŝinkanseno en Japanio.

Stacidomaj provizoj redakti

En multaj stacidomoj troveblas lokoj kie eblas aĉeti biletojn. Ofte ankaŭ estas maŝinoj kie vi povas mem je ekrano elekti biletojn kaj pagi diversmaniere. Pro la disvastiĝo de aŭtomatoj la graveco de persone servataj biletvendejoj malpliiĝas.

Ĉar pasas multaj homoj tie, ofte haveblas vendejoj, manĝejoj, necesejoj, deponejoj por la pakaĵo ktp.

En grandaj stacidomoj ekzistas ankaŭ atendo-salonoj. Historie tio estis grava parto de stacidomo, ofte dividita laŭ klasoj, sed pro la nun mallonga restado de trajnoj en stacio kutime necesas atendi sur la kajo.

Aliaj historiiĝantaj partoj de stacidomo estas la ĉambro de trakforkisto (anstataŭata de centra aŭtomata sistemo), akceptejo de transportenda pakaĵo (nuntempe oni kutime prenas la pakaĵon kun si) kaj administra parto (pro telefono kaj elektroniko centrigebla en normala oficeja domo).

Kelkaj famaj stacidomoj redakti

Vidu ankaŭ redakti