Trajnstacidomo Atocha

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Atocha

La Trajnstacidomo Atocha [atOĉa], situanta en Madrido, estas la plej granda fervoja komplekso de Hispanio.

Atocha
Originala nomo Estación de Atocha
Fasado de la Trajnstacidomo de Atocha
Fasado de la Trajnstacidomo de Atocha
kapostacio • stacio sur tera surfaco • fervoja stacidomo • plur-ŝpura stacio • ĉefstacio
Situo
Lando Hispanio Hispanio
Loko Madrido
Geografia situo 40° 24′ 27″ N, 3° 41′ 30″ U (mapo)40.4075-3.691667Koordinatoj: 40° 24′ 27″ N, 3° 41′ 30″ U (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Hispanio

Atocha (Hispanio)
Atocha (Hispanio)
DEC
Atocha
Atocha
Atocha

Geografia lokigo sur la mapo : Madrido

Atocha (Madrido)
Atocha (Madrido)
DEC
Atocha
Atocha
Atocha
Map
Atocha
Ecoj
Trakoj 24
Historio
Malfermo 1851
Administrado kaj utiligado
Proprietulo Adif
Trafikanto Renfe
Kodo 60000
Linioj
vdr

Ĝi estas la unua trajnstacidomo de Hispanio laŭ naciskalaj veturoj kaj la dua laŭ internaciskalaj veturoj nur superigita de la Trajnstacidomo de Barcelona-Sants. Ĝi ne estas sola stacidomo sed dividiĝas en tri pro reformoj inter 1985 kaj 1992: Madrid-Puerta de Atocha, Madrid-Atocha Cercanías kaj la stacidomo Metroo de Madrido de la Madrida Metrolinio 1 de Atocha Renfe. Tiuj ĉi du lastaj elementoj samtempe estas integritaj je interŝanĝ-transportoj kiuj konektiĝas kun aliaj linioj de urbaj kaj interurbaj busoj. Ĉi-maniere ĝi estas fundamenta centro en la transport-reto de la urbo Madrido, de la metropolita areo kaj de la fervoja reto de Hispanio. Ĝi estas ege grava ĉar estas la interŝanĝejo inter la Metroreto, urbaj kaj interurbaj busoj, taksioj, trajnoj de "Cercanías" (Proksimaĵoj), de "Meza Distanco", "Longa Distanco" kaj "Alta Fervoja Rapido en Hispanio".

Inaŭgurita en la 19a jarcento, la stacidomo estas unu el la lokoj plej simbolaj de Madrido, ĉiam plenplena de homamaso same kiel tiu kiu antaŭe adiaŭis la soldatojn kiuj iris al la milito en Afriko, scenejo de verkoj kiel tiu de Galdós, sed super ĉio, la scenejo de la okazintaĵoj en la nuntempa hispana historio kiuj estis la islamistaj atencoj de la 11-a de marto 2004 kaj la intensa popola respondo.

La stacidomo donas ĝeneralan bildon pri moderneco de ĝiaj konstantaj ampleksigoj kaj la antikva stilo de ĝia fasado aŭ korto, nun konvertita en humeda ĝardeno por komfortigi la atendadon de la pasaĝeroj. Tiu ĉi ĝardeno ampleksigas 4.000 m² kaj estas loĝata de pli ol 500 specioj, inter ili karnivoraj, akvaj, kolorumitaj fiŝoj kaj ĝiaj famaj emidoj.

En ĝiaj ĉirkaŭaĵoj troviĝas la Hispana Ministerio de Agrikulturo, Fiŝkaptado kaj Nutrado. La Madrida Etnologa Muzeo, la Nacia Astronomia Observejo de Hispanio, la Militista Registaro kaj la Baziliko de Nia Sinjorino de Atocha

Historio redakti

La konstruaĵo de la stacidomo de Atocha, konstruita de la fervojkompanio "Kompanio de la Fervojoj de Madrido al Zaragozo kaj Alikanto", estis inaŭgurita la 9an de februaro 1851 sub la nomo Stacidomo de la Tagmezo (de la Sudo). Estis la unua fervoja stacidomo de Madrido.

Incendio detruis grandan parton de ĝia strukturo. En 1888 komenciĝis la rekonstruado de la nova stacidomo, sub la gvidado de Alberto de Palacio, kunlaborinto de Gustave Eiffel, kiuj daŭris tri jarojn.

La lasta ampleksigo kaj renovigo estis realigita inter la jaroj 1985 kaj 1992 de la arkitekto Rafael Moneo. La celo de la renovigo estis la kvarobliĝo de la kapabloj de la stacidomo kreante grandan interŝanĝilon kiu povus ricevi trajnojn, busojn kaj parkejon. La novaj konstruaĵoj estis dizajnitaj kiel nova stacidomo situanta malantaŭ la malnova. La malnova stacidomo, sen reloj, estis konvertita en komercejo kun vendejoj, trinkejoj, dancejo "Ananda" kaj kovrita tropika ĝardeno.

La stacidomo Atocha estis unu el la lokoj kie eksplodis la bombojn kiuj mortigis 191 personojn la 11-an de marto 2004, kune kun la stacidomoj "El Pozo" kaj "Santa Eugenia". Vidu artikolon: Madridaj atakoj de la 11-a de marto 2004.


 
Madridaj atakoj de la 11-a de marto 2004

Bildgalerio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti