Avant
Avant estas altrapida, mezdistanca pasaĝertransporta fervoja servo, funkciigata de la hispana publika kompanio Renfe Viajeros. Servoj Avant cirkulas kun maksimuma rapideco de 250 km/h, kompare kun la 310 km/h maksimuma rapideco de AVE. Ĝenerale, iliaj itineroj kovras malsamajn provincojn ene de la sama aŭtonoma komunumo aŭ alia apuda. Regionaj servoj je konvencia rapideco estas nomitaj Renfe Media Distancia.
Avant | |
---|---|
Avant serio 104 ĉe stacio Zaragoza-Delicias | |
vagonara servo | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Hispanio |
Transportsistema speco | Regionaj Altrapidaj Servoj |
Komenco de trafiko | 2006 |
Teknikaj informoj | |
Nombro de linioj | 10 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 435 mm, 1 668 mm |
Transportisto | Renfe Viajeros |
Servoj Avant estas aranĝitaj per trajnoj serioj 104, 114 kaj 121, en ununura klaskonfiguracio sen kafejo (krom en kelkaj ekzempleroj de serio 104).