Red Nacional de los Ferrocarriles Españoles
La Nacia Reto de Fervojoj Hispanaj (hispane Red Nacional de los Ferrocarriles Españoles; mallongigo: RENFE) estis la nacia fervoja kompanio en Hispanio fondita en jaro 1941. Ĝi respondecis pri 15.000 kilometroj da vojoj. La 1-an de januaro 2005 estis kompanio dividita en du kompaniojn: Renfe Operadora por transportado de pasaĝeroj kaj ADIF, Administranto de Fervojaj Infrastrukturoj.
Red Nacional de los Ferrocarriles Españoles | ||
---|---|---|
fervoja firmao vd | ||
Dum | 24-a de januaro 1941 - 1-a de januaro 2005 | |
Antaŭulo | Compañía de los caminos de hierro del Norte | |
Sekvanto | Renfe Operadora | |
Jura formo | ŝtata entrepreno | |
Sidejo | Madrido | |
Lando | Hispanio | |
TTT | Oficiala retejo | |