Ŝtata entrepreno estas entrepreno sur kiu la Ŝtato aŭ aliaj teritoriaj komunumoj povas rekte aŭ nerekte supere influi pro la proprieto, la financa partopreno aŭ pro reguloj, kiuj regas ĝin, laŭ difino de Eŭropa unio[1]. Supera influo estas supozata kiam la Ŝtato, rekte aŭ nerekte posedas la majoritaton de la kapitalo de la entrepreno aŭ de la voĉoj ligitaj al la akcioj de la entrepreno aŭ povas elekti pli ol la duonon de la administra, rega aŭ kontrola organo de la entrepreno.

Ekster Eŭropa unio, ankaŭ ŝtataj entreprenoj povas respondi al tiu difino, eĉ en Usono kie ili ekzistas laŭ du juraj formoj : la federaciaj ŝtataj entreprenoj (tre malmultaj kaj kutime portempe akiritaj de la federacia registaro kaj sub juĝa kontrolo, en la kadro de la Ĉapitro 11 de la leĝo pri la bankrotoj en Usono, en la sektoroj konsiderataj strategiaj kaj por eviti al ili juĝan likvidon kadre de la Ĉapitro 7), kaj la ŝtataj entreprenoj de ŝtatoj (multe pli multaj kaj posedataj aŭ regataj de unu el la ŝtatoj de la Federacio, aŭ eĉ de pluraj ŝtatoj asociitaj se la entreprenoj estas pli grandaj.).

Ŝtataj entreprenoj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Difino far Eŭropa unio, laŭ artikolo 2 de la direktivo 80/723/CEE de la Komisiono de la 25-a de Junio 1980 rilata al la travidebleco de la financaj rilatoj inter la membroj-ŝtatoj kaj la ŝtataj entreprenoj, agnoskita de la eŭropunia jurisprudenco : dekreto CJCE 2002-05-16 C-482/99 Francio kontraŭ Komisiono