Kilometra punkto, kies siglo estas PK, estas grandeco uzata por situigi punkton laŭlonge de transportvojo (fervojo, tervojo, akvovojo), kiu estas kalkulata mezurante en kilometroj la longon de la vojparto inter la punkto kaj punkto nulo propra al ĉiu vojo, kiu servas kiel origino de la marko.

Tiu tabulo « Vi estas tie » lokita sur la kanalo de la Sudo indikas PK 168,5, kio signifas ke ĝi situas je 168,5 kilometroj laŭ la kanalo ekde la punkto nulo

La kilometraj punktoj de vojo estas ofte markitaj je regulaj distancoj, kaj je la nivelo de apartaj lokoj kiaj la survojaj artverkoj, per limŝtonoj aŭ per tabuloj lokitaj rande de la vojo.

Por ekzemplo dum okazaĵo (paneo, akcidento, incendio, ktp.), la PK utilas al la kompetentaj aŭtoritatoj (retzorgantoj, polico, ĝendarmoj, fajroestingistoj, sukuraj servoj) por situigi la okazaĵon kaj tiel interveni.

Fervojoj redakti

 
Marko de la kilometra punkto nulo meze de la halo « Alsace » (okcidenta halo) de la stacidomo Paris-Est.

La kilometra punkto[1] (PK) estas uzata por rapide kaj precize montri al loko sur fervojo.

La komenco de la kilometrado estas de ĉefa stacidomo. Tiel, por ekzemplo, la grandaj stacidomoj de Parizo estis markitaj per la kilometra punkto nulo :

Tervojoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tervoja limŝtono.

Ankaŭ en tervoja tekniko, la PK estis uzata de la retzorgantoj, sed ofte anstataŭigita per gvidomarko (PR en Francio).

Akvovojoj redakti

La PK, kilometra punkto, estas videbla laŭforme de limŝtonoj ebligantaj situigi ejojn sur kanalo aŭ navigebla akvofluejo[2]. La kilometra punkto 0, aŭ PK0, troviĝas en Parizo, Kajo de Montebello, piede de la katedralo Dipatrino.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Site SNCF infolignes, glossaire : Point kilométrique lire en ligne Arkivigite je 2011-12-28 per la retarkivo Wayback Machine (legita en la 21-a de Julio 2010).
  2. Retpaĝejo navigeblaj akvovojoj de Francio, Lexique : les équipements du linéaire : PK, point kilométrique lire en ligne Arkivigite je 2014-01-11 per la retarkivo Wayback Machine (consulté le 21 juillet 2010).