Gare d'Austerlitz
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Gare d'Austerlitz (pariza metrostacio). |
Gare d'Austerlitz [ɡaʁ d‿ostɛʁlits], oficiale Paris-Austerlitz (france Gare de Paris-Austerlitz), antaŭe nomita Gare d'Orléans, estas unu el la sep grandaj stacidomoj de SNCF en Parizo, situanta en la 13-a arondismento. Ĝi estas kapostacio de « klasikaj » linioj priservantaj interalie la stacidomojn Bordeaux-Saint-Jean, Limoges-Bénédictins kaj Toulouse-Matabiau.
- Ĝi situas ĉe kilometra punkto (PK) 000,000 de la linio Paris-Austerlitz - Bordeaux-St-Jean (570000).
- Ĝi situas ĉe kilometra punkto (PK) H,566 de la linio Quai-d'Orsay - Paris-Austerlitz (984000).
Gare d'Austerlitz | |||
---|---|---|---|
Stacidomo en 2006
| |||
stacio sur tera surfaco • kapostacio • stacidomo de subtera fervojo • fervoja stacidomo | |||
Lokigo | |||
Lando | Francio | ||
Urbo | Parizo | ||
Arondismento | 13-a | ||
Geografia situo | 48° 50′ 30″ N, 2° 21′ 58″ O (mapo)48.84162.3661Koordinatoj: 48° 50′ 30″ N, 2° 21′ 58″ O (mapo) | ||
| |||
Ecoj | |||
Trakoj | 25 | ||
Kajoj | 25 | ||
Tarifa zono | IDF/1 | ||
Jara trafiko | 19 515 861 vojaĝantoj (2022) | ||
Historio | |||
Malfermo | 20-a de septembro 1840 3-a de marto 1969 subtera 26-a de septembro 1979 | ||
Arkitekto | Pierre-Louis Renaud | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Proprietulo | SNCF | ||
Trafikanto | SNCF | ||
Kodo UIC | 87547000 87547026 (RER) | ||
Trajno-linioj | Intercités · | ||
Interkonektoj | |||
Metro-linioj | · | ||
Pliaj informoj | |||
En TTT | Gare d'Austerlitz ĉe "SNCF" | ||
Ekde la enservigo de "LGV Atlantique" (Grandrapida Linio Atlantika), tiu stacidomo malgajnis grandan parton de sia trafiko de ĉefaj linioj kun Turlando kaj granda Franca sud-okcidento. Tiu ĉi nur estas ĉirkaŭ 21,3 milionoj da vojaĝantoj jare, tio estas la duono de tiu de Gare Montparnasse. Ĝi konservas grandan rolon por la priservo ekde Parizo de suda Francilio, Orleanio, Berry kaj okcidenta Centra Masivo.
Gare d'Orléans
redaktiEstis surskribite «CHEMIN DE FER D'ORLEANS» (Fervojo de Orleano) sur la fasado de la stacidomo, kaj oni unue referencis al ĝi per la nomo Gare d'Orléans (t.e. Stacidomo de Orléans, same kiel por alia pariza stacidomo, nome Gare d'Orsay), kiel atestas malnovaj dokumentoj.
-
Mapo de Parizo (1920)
-
«CHEMIN DE FER D'ORLEANS»
-
«CHEMIN DE FER D'ORLEANS»
Intercités
redakti- Dumtagaj linioj:
- Paris-Austerlitz - Limoges-Bénédictins - Brive-la-Gaillarde - Toulouse-Matabiau - Cerbère/Portbou
- Paris-Austerlitz - Orléans - Tours (eksa « Aqualys »)
- Paris-Austerlitz - Orléans - Vierzon - Bourges
- Paris-Austerlitz - Bourges - Montluçon
- Dumnoktaj linioj:
- Paris – Toulouse-Matabiau / Cerbère - Portbou, tra Cahors, Montauban, Carcassonne kaj Perpignan
- Paris – Toulouse-Matabiau - Latour-de-Carol, tra L'Hospitalet-près-l'Andorre
- Paris – Briançon, tra Gap
- Paris – Rodez / Albi, tra Figeac.
Interkonektoj
redakti- Gare d'Austerlitz
- RATP 24, 57, 61, 63, 89, 91
- N01, N02, N31, N131, N133
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Gare d'Austerlitz ĉe "SNCF"
- Gare d'Austerlitz en la oficiala retejo Transilien de SNCF (france)
- Gare d'Austerlitz en la oficiala retejo TER de SNCF (france)
- Gare Paris Austerlitz | Igares.com