Antony

komunumo en la departemento Hauts-de-Seine de Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Antony (stacidomo).

Antony (esperante: Antonio) estas mezgranda franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Hauts-de-Seine kaj en la Pariza Regiono. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento.

Antony

emblemo

La fontano Croix de Berny, en la norda kvartalo.
La fontano Croix de Berny, en la norda kvartalo.
La fontano Croix de Berny, en la norda kvartalo.
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Pariza Regiono
Departemento Hauts-de-Seine
(subprefektejo)
Arondismento Antony (ĉefurbo)
Kantono Antony (ĉefurbo)
INSEE kodo 92002 [+]
Poŝtkodo 92160
Kodo laŭ INSEE 92002
Retpaĝaro http://www.ville-antony.fr/
Politiko
Urbestro S-ro Jean-Yves Sénant
2003-2008
Demografio
Loĝantaro 59 600  (2005)
Loĝdenso 6 261 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 45′ N, 2° 18′ O (mapo)48.7533333333332.2966666666667Koordinatoj: 48° 45′ N, 2° 18′ O (mapo)
Alto De 45 al 103 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 9,7 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Antony (Hauts-de-Seine)
Antony (Hauts-de-Seine)
DEC
Antony
Antony
Situo de Antony
Antony (Francio)
Antony (Francio)
DEC
Antony
Antony
Situo de Antony

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Antony (Hauts-de-Seine) [+]
vdr

Antony havas proksimume 60 000 loĝantojn. Ilin oni kutime nomigas la Antoniens.

Geografio redakti

Antony estas suda ĉirkaŭurbo de Parizo. Ĝi situas en la natura regiono Hurepoix kaj estas trafluata de la rivero Bièvre, dekdu kilometrojn sude de la katedralo Dipatrino de Parizo.

Antony troviĝas je la limo inter tri departementoj : Essonne, Hauts-de-Seine kaj Val-de-Marne. La urbo entenas plurajn parkojn, inkluzive la parko de Sceaux kaj la parko Heller.

 
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


Historio redakti

 
Preĝejo Saint Saturnin

La deveno de Antony datiĝas verŝajne de la 3-a jarcento. La nomo "Antony" estas fakte latindevena : "Antonius" estis la nomo de gaŭla-romia bienulo.

Antony fariĝis unu el la ĉefaj dependaĵoj de la abatejo Saint-Germain-des-Prés ekde la 10-a jarcento. Ĉiuj loĝantoj de Antony estis tiam servuloj de tiu abatejo. Ili estis liberigitaj ekde 1248.

Antony restis pliparte agrikultura ĝis la 19-a jarcento. La apero de fervojoj grandege ŝanĝis la vivon en Antony, precipe post la efektivigo de la fervojo al Sceaux en 1854.

Partneraj urboj redakti

Inter la partneraj urboj estas

Esperanto redakti

En ĝi okazis en julio 2007 la 80-a SAT-Kongreso kaj, dum pasko 2008 (22a - 24a de marto), la 63-a kongreso Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine de SAT-Amikaro.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti