Abatejo Saint-Germain-des-Prés
La abatejo Saint-Germain-des-Prés estas malnova, parte malaperita abatejo lokita en la 6-a arondismento de Parizo. Ĝi estis fondita sur la loko kie antaŭe stariĝis preĝejo, kaj fariĝis la tombejo de la merovidaj reĝoj de Neŭstrio.
Abatejo Saint-Germain-des-Prés | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Adreso | |||
Urbo | Parizo | ||
Situo | |||
Geografia situo | 48° 51′ 14″ N, 2° 20′ 4″ O (mapo)48.8538892.334444Koordinatoj: 48° 51′ 14″ N, 2° 20′ 4″ O (mapo) [+] | ||
| |||
Restas nur hodiaŭ la preĝejo de la abatejo.
HistorioRedakti
La abatejo estis fondita je la 6-a jarcento fare de la filo de Kloviso la 1-a, Ĉildeberto la 1-a (551-558). Sub reĝa protekto, la abatejo fariĝis unu el la plej riĉaj en Francio. Plimulto el la konstruaĵoj estis detruitaj dum la franca revolucio pro salpetra eksplodo : hodiaŭ, nur restas la preĝejo Saint-Germain-des-Prés. Ĝi nomitis por Germanus el Autun.
KvartaloRedakti
La abatejo donis sian nomon al la ĉirkaŭa kvartalo, Saint-Germain-des-Prés. Sed la areo estas iasence ankaŭ parto de la Latina Kvartalo, ĉar la etoso restas tre intelekta.
FamulojRedakti
La filozofo René Descartes estas entombigita sub unu el la flankaj kapeloj de la preĝejo.