Germanus el Autun, ankaŭ Germanus el Parizo (france Saint Germain; naskiĝis en 496 apud Autun, mortis la 28-an de majo 576 en Parizo) estis franca teologo kaj inter 550 kaj 576 episkopo de Parizo. Li estas sanktulo de la Katolika Eklezio.

Sankta
Germanus el Autun
franca episkopo kaj sanktulo
Persona informo
Naskonomo Germanus
Naskiĝo 496
en Autun
Morto 28-an de majo 576 (0576-05-28)
en Parizo
Tombo Abatejo Saint-Germain-des-Prés vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • verkisto vd
Laborkampo katolika eklezio vd
Abato de Sankta Simforiano
Dum 540
Episkopo de Parizo
Dum 550
Sanktulo
Honorata en Katolika Eklezio
Festotago 28-a de majo
Patroneco enkarcerigitoj, muziko; kontraŭ fajro kaj febro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Sankta Germano el Autun - Statuo en la kirko de Saint-Germain-en-Laye

Vivo redakti

Kiel adoleskanto li vivis en Autun kiel ermito antaŭ ordinacio sacerdota en 530. Dekon da jaroj poste li iĝis abato de Sankta Simforiano en Autun, alian dekon pli malfrue, en 550, pariza episkopo (la dudeka) kaj ĉefkapelano de la franka reĝo Ĉildeberto la 1-a. Ege ŝatataj estis liaj predikado kaj engaĝiĝo pri la animzorgado de kaptitoj.

En niaj tagoj lia nomo estas konata antaŭ ĉio pro preĝeja kaj monaĥeja fondoj antaŭ la urbomuroj de Parizo (Abatejo Saint-Germain-des-Prés). La Vincento-kirko transprenu la relikvojn de sankta Vincento de Zaragozo kaj pri la klostro ekresponsis la benediktanoj. Germanus mem entombigitis sur tiu ĉi loko kiu poste ricevis lian nomon. En la medio evoluis la samnoma urbokvartalo de Parizo, Faubourg Saint-Germain kiun dividas la Bulvardo Saint-Germain; ĝia renomo kreskis ankaŭ pro ĵazo kaj ekzistadismo. Lia festotago (kaj katolika kaj ortodoksa) estas la 28-a de majo.

Germanus estas la patrono de enkarcerigitoj kaj de muziko. Lia helpo petatas kontraŭ fajro kaj febro.

Literaturo redakti

  • Ekkart Sauser: Germanus el Autun. En: Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL). Volumo 17, Bautz, Herzberg 2000, ISBN 3-88309-080-8, kolumnoj 456–457.

Eksteraj ligiloj redakti