Vincento de Zaragozo

Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Sankta Vincento de Paul kaj Sankta Vincento Ferrer.

Vincento de Zaragozo (nekonata dato de naskiĝo en Huesca, mortis en 304 en Valencio) estis frua kristana martiro, sanktulo de la Universala Eklezio, kiu suferis pro sia fido al Kristo dum la persekutado de kristanoj sub la imperiestro Diokleciano. Li estas festata la 22-an de januaro en la Katolika Eklezio kaj la Anglikana Komunio kaj la 11-an de novembro en Ortodoksaj preĝejoj.

Sankta
Sankta Vincento de Zaragozo
Sankta Vincento de Zaragozo en malliberejo
Sankta Vincento de Zaragozo en malliberejo
Persona informo
Naskonomo Vincentiusla
Naskiĝo ?
en Huesca  Hispanio
Morto 304
en Valencio  Hispanio
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per morto sur brulŝtiparo vd
Lingvoj klasika latino vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo diakono vd
Laborkampo kristanismo vd
Sanktulo
Honorata en Katolika, Ortodoksa, Anglikana Eklezioj
Festotago 22-a de januaro
11-a de novembro
Atributoj Sankta libro, martirpalmo, stolo, korvo
Patroneco vinfaristo, vinagrofaristo, Valencio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vincento naskiĝis en Huesca (Hispanio), sed li vivis en Zaragozo. Danke al la prizorgo de Episkopo Valero de Zaragozo la juna Vincento prenis profundan religian edukadon, kaj speciale la kristanan religion. Sinsekve Valero starigis lin ĉe si kiel diakonon kaj li estis komisiita prediki en la diocezo.

Dum la brutala persekutado de kristanoj, kiun kondukis Diokleciano, Episkopo Valero kaj diakono Vincento estis enĉenigitaj kaj malliberigitaj en Valencio. Sinsekve Valero veturis en ekzilon el la lando, kaj Vincento estis turmentita kaj donis sian sanktan animon al Dio. Tio okazis en la jaro 304.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti