Komunumo (Francio)

(Alidirektita el Franca komunumo)
Tiu ĉi artikolo temas pri ĉiuj komunumoj de Francio. Por listo limigita al la plej gravaj urboj, bonvolu konsulti: Listo de urboj de Francio.

Komunumo (franclingve commune) estas la plej malvasta administra subdivido de la franca teritorio. La limoj de unu komunumo kutime kongruas kun tiuj de urbovilaĝo, kaj la areo aŭ la loĝantaro estas tre variaj: la plej multhoma komunumo, Parizo, enhavas du milionojn da loĝantoj, kaj kelkfoje neniu loĝas en la plej malgrandaj.

La 1-an de januaro 2016, ekzistis 35 945 komunumoj en Francio, inkluzive de 214 transmare. Ili kovras la tutan francan teritorion, escepte de Valiso kaj Futuno kaj kelkaj senhomaj landoj (ekzemple Klipertono, Kergelenoj…).

Malgraŭ multaj malsimilecoj, ĉiuj komunumoj posedas la saman administran strukturon kaj la samajn instancojn. Komunumo estas administrata de municipa konsilio, kies membroj estas balotitaj per universala voĉdono por ses jaroj. La municipa konsilio sekve balotas la urbestron, kiu devas interalie plenumi la decidojn de la konsilio.

La tri plej grandaj komunumoj (Parizo, Liono kaj Marsejlo) estas plie subdividitaj en komunumaj arondismentoj, kiuj havas siajn proprajn malpli potencajn urbestrojn.

Statistiko redakti

Kvanto da komunumoj redakti

 
Mapo de ĉiuj komunumoj en eŭropa Francio
 
Kvanto da komunumoj en ĉiu departemento

La 1-an de januaro 2016 estis 35 945 komunumoj en eŭropa Francio, 129 en la transmaraj departementoj[1], 52 en Transmaraj kolektivoj kaj 33 en Nov-Kaledonio[2].

La nombro da komunumoj tre dependas de la departementoj: estas 895 en Pas-de-Calais, sed nur unu en Parizo. Ĝenerale, transmaraj teritorioj havas multe pli vastajn komunumojn.

La kvanto da komunumoj evoluas, ĉar ĉiujare, kelkaj komunumoj disiĝas aŭ kuniĝas.

Loĝantaro redakti

La loĝantaro de komunumoj tre varias: komunumo povas esti granda urbo aŭ dezerta vilaĝeto. Parizo, kun 2 243 833 loĝantoj, estas la plej loĝata, sed Rochefourchat havas nur unu loĝanton[3]. Ekzistas eĉ komunumoj sen loĝantoj: Beaumont-en-Verdunois, Bezonvaux, Cumières-le-Mort-Homme, Fleury-devant-Douaumont, Haumont-près-Samogneux kaj Louvemont-Côte-du-Poivre. Ili estas “vilaĝoj mortintaj por Francio”, detruitaj okaze de la batalo apud Verdun en 1916 kaj neniam rekonstruitaj.

En eŭropa Francio, la averaĝa loĝantaro de komunumoj estas 1 716,3 kaj la mediana estas 427. Ekzistas multegaj malgrandaj komunumoj: 27 021 havas malpli ol 1 000 loĝantojn (do preskaŭ tri kvaronoj el ĉiuj komunumoj enhavas apenaŭ 15 % de la tutlanda loĝantaro), dum nur 114 havas pli ol 50 000[4]. La plej densa komunumo estas Levallois-Perret: 26 661 loĝ./km2.

Plej loĝataj komunumoj redakti

En 2010, la 30 plej loĝataj komunumoj en Francio estas jenaj[4].

Komunumo Loĝantaro Komunumo Loĝantaro
1 Parizo 2 243 833 16 Grenoblo 155 637
2 Marsejlo 850 726 17 Dijon 151 212
3 Liono 484 344 18 Angers 147 571
4 Tuluzo 441 802 19 Villeurbanne 145 150
5 Nico 343 304 20 Saint-Denis 145 022
6 Nanto 284 970 21 Le Mans 142 626
7 Strasburgo 271 782 22 Nimo 142 205
8 Montpellier 257 351 23 Aix-en-Provence 141 438
9 Bordeaux 239 157 24 Brest 141 303
10 Lille 227 560 25 Clermont-Ferrand 139 860
11 Rennes 207 178 26 Limoĝo 139 150
12 Reims 179 992 27 Tours 134 817
13 Havro 175 497 28 Amiens 133 448
14 Sankta-Stefano 171 260 29 Metz 120 738
15 Toulon 164 532 30 Perpinjano 117 419

Areo redakti

Komunumoj estas sufiĉe malgrandaj: la averaĝa areo de komunumoj (nekonsiderante la transmarajn teritoriojn) estas 14,86 km2 kaj la mediana estas 10,73 km2. Ekzistas tamen varieco inter komunumoj: la plej malgranda estas Castelmoron-d'Albret (0,04 km2) kaj la plej vastaj estas Arles (758,93 km2) kaj Saintes-Maries-de-la-Mer (374,61 km2). Entute, 128 komunumoj estas pli vastaj ol 100 km2, dum 5 666 estas malpli grandaj ol 5 km2[5].

Se oni konsideras transmarajn teritoriojn (en kiuj komunumoj estas ĝenerale pli grandaj), la plej granda komunumo estas Maripasoula (18 360 km2), en Franca Gujano.

Listoj laŭ departementoj redakti

# Departemento Listo de komunumoj Nombro de komunumoj
1 Ain Komunumoj de Ain 419
2 Aisne Komunumoj de Aisne 816
3 Allier Komunumoj de Allier 320
4 Alpes-de-Haute-Provence Komunumoj de Alpes-de-Haute-Provence 200
5 Hautes-Alpes Komunumoj de Hautes-Alpes 177
6 Alpes-Maritimes Komunumoj de Alpes-Maritimes 163
7 Ardèche Komunumoj de Ardèche 339
8 Ardennes Komunumoj de Ardennes 463
9 Ariège Komunumoj de Ariège 332
10 Aube Komunumoj de Aube 433
11 Aude Komunumoj de Aude 438
12 Aveyron Komunumoj de Aveyron 304
13 Bouches-du-Rhône Komunumoj de Bouches-du-Rhône 119
14 Calvados Komunumoj de Calvados 706
15 Cantal Komunumoj de Cantal 260
16 Charente Komunumoj de Charente 404
17 Charente-Maritime Komunumoj de Charente-Maritime 472
18 Cher Komunumoj de Cher 290
19 Corrèze Komunumoj de Corrèze 286
2A Corse-du-Sud Komunumoj de Corse-du-Sud 124
2B Haute-Corse Komunumoj de Haute-Corse 236
21 Côte-d'Or Komunumoj de Côte-d'Or 705
22 Côtes-d'Armor Komunumoj de Côtes-d'Armor 373
23 Creuse Komunumoj de Creuse 260
24 Dordogne Komunumoj de Dordogne 557
25 Doubs Komunumoj de Doubs 594
26 Drôme Komunumoj de Drôme 369
27 Eure Komunumoj de Eure 675
28 Eure-et-Loir Komunumoj de Eure-et-Loir 402
29 Finistère Komunumoj de Finistère 283
30 Gard Komunumoj de Gard 353
31 Haute-Garonne Komunumoj de Haute-Garonne 589
32 Gers Komunumoj de Gers 463
33 Gironde Komunumoj de Gironde 542
34 Hérault Komunumoj de Hérault 343
35 Ille-et-Vilaine Komunumoj de Ille-et-Vilaine 353
36 Indre Komunumoj de Indre 247
37 Indre-et-Loire Komunumoj de Indre-et-Loire 277
38 Isère Komunumoj de Isère 533
39 Jura Komunumoj de Jura 544
40 Landes Komunumoj de Landes 331
41 Loir-et-Cher Komunumoj de Loir-et-Cher 291
42 Loire Komunumoj de Loire 327
43 Haute-Loire Komunumoj de Haute-Loire 260
44 Loire-Atlantique Komunumoj de Loire-Atlantique 221
45 Loiret Komunumoj de Loiret 334
46 Lot Komunumoj de Lot 340
47 Lot-et-Garonne Komunumoj de Lot-et-Garonne 319
48 Lozère Komunumoj de Lozère 185
49 Maine-et-Loire Komunumoj de Maine-et-Loire 363
50 Manche Komunumoj de Manche 601
51 Marne Komunumoj de Marne 620
52 Haute-Marne Komunumoj de Haute-Marne 438
53 Mayenne Komunumoj de Mayenne 261
54 Meurthe-et-Moselle Komunumoj de Meurthe-et-Moselle 594
55 Meuse Komunumoj de Meuse 500
56 Morbihan Komunumoj de Morbihan 261
57 Moselle Komunumoj de Moselle 730
58 Nièvre Komunumoj de Nièvre 312
59 Nord Komunumoj de Nord 650
60 Oise Komunumoj de Oise 693
61 Orne Komunumoj de Orne 505
62 Pas-de-Calais Komunumoj de Pas-de-Calais 895
63 Puy-de-Dôme Komunumoj de Puy-de-Dôme 470
64 Pyrénées-Atlantiques Komunumoj de Pyrénées-Atlantiques 547
65 Hautes-Pyrénées Komunumoj de Hautes-Pyrénées 474
66 Pyrénées-Orientales Komunumoj de Pyrénées-Orientales 226
67 Bas-Rhin Komunumoj de Bas-Rhin 527
68 Haut-Rhin Komunumoj de Haut-Rhin 377
69 Rhône Komunumoj de Rhône 293
70 Haute-Saône Komunumoj de Haute-Saône 545
71 Saône-et-Loire Komunumoj de Saône-et-Loire 573
72 Sarthe Komunumoj de Sarthe 375
73 Savoie Komunumoj de Savoie 305
74 Haute-Savoie Komunumoj de Haute-Savoie 294
75 Parizo   1
76 Seine-Maritime Komunumoj de Seine-Maritime 744
77 Seine-et-Marne Komunumoj de Seine-et-Marne 514
78 Yvelines Komunumoj de Yvelines 262
79 Deux-Sèvres Komunumoj de Deux-Sèvres 305
80 Somme Komunumoj de Somme 782
81 Tarn Komunumoj de Tarn 323
82 Tarn-et-Garonne Komunumoj de Tarn-et-Garonne 195
83 Var Komunumoj de Var 153
84 Vaucluse Komunumoj de Vaucluse 151
85 Vendée Komunumoj de Vendée 282
86 Vienne Komunumoj de Vienne 281
87 Haute-Vienne Komunumoj de Haute-Vienne 201
88 Vosges Komunumoj de Vosges 515
89 Yonne Komunumoj de Yonne 455
90 Territoire-de-Belfort Komunumoj de Territoire-de-Belfort 102
91 Essonne Komunumoj de Essonne 196
92 Hauts-de-Seine Komunumoj de Hauts-de-Seine 36
93 Seine-Saint-Denis Komunumoj de Seine-Saint-Denis 40
94 Val-de-Marne Komunumoj de Val-de-Marne 47
95 Val-d'Oise Komunumoj de Val-d'Oise 185
# Listo de komunumoj Nombro de komunumoj
971 Gvadelupo Komunumoj de Gvadelupo 32
972 Martiniko Komunumoj de Martiniko 34
973 Franca Gujano Komunumoj de Franca Gujano 22
974 Reunio Komunumoj de Reunio 24
976 Majoto Komunumoj de Majoto 17
# Listo de komunumoj Nombro de komunumoj
987 Franca Polinezio Komunumoj de Franca Polinezio 48
975 Sankta-Piero kaj Mikelono Komunumoj de Sankta-Piero kaj Mikelono 2
988 Nov-Kaledonio Komunumoj de Nov-Kaledonio 33

Diversaj informoj redakti

Geografie ekstremaj komunumoj redakti

Nomo redakti

 
Ŝildo indikanta eliron el Y

La komunumoj kun la plej longaj nomoj estas Saint-Remy-en-Bouzemont-Saint-Genest-et-Isson (Marne, 45 simboloj), Saint-Germain-de-Tallevende-la-Lande-Vaumont (Calvados, 44 simboloj) kaj Beaujeu-Saint-Vallier-Pierrejux-et-Quitteur (Haute-Saône, 43 simboloj), kaj ĉiuj havas 38 literojn. La plej longaj unuvortaj nomoj estas Niederschaeffolsheim kaj Mittelschaeffolsheim kun 20 literoj (ambaŭ estas en Bas-Rhin).

La franca komunumo kun la plej mallonga nomo estas Y (Somme). 15 komunumoj havas duliteran nomon (Ay , , By, Eu, Fa, Gy, , Oz, Py, Ri, Ry, Sy, Ur, Us kaj Uz).


Notoj kaj referencoj redakti

  1. Insee. COG - Documentation (france). Alirita la 10-an de marto 2013.
  2. Insee. Codes des collectivités d’outre-mer (COM) (france). Alirita la 10-an de marto 2013.
  3. Insee. Populations légales 2010 pour les départements et les collectivités d’outre-mer (france). Alirita la 10-an de marto 2013.
  4. 4,0 4,1 Datumoj kalkulitaj laŭ la loĝantaro de 2010 (oficiala por 2013) : Populations légales 2010 pour les départements et les collectivités d'outre-mer (france). Insee. Alirita 9-an de aprilo 2013.
  5. Datumoj kalkulitaj laŭ Répertoire Géographique des Communes (france). IGN (2012). Arkivita el la originalo je 2015-01-08. Alirita 8-an de aprilo 2013.

Vidu ankaŭ redakti