Finistère

franca departemento

Finistère ([finistɛʁ], bretone Penn-ar-Bed [pɛnaʁˈbeːt]) estas unu el la du historiaj partoj (kun kun Morbihano) de la »Malalta Bretonujo« (kie oni parolas bretone, male ol en Alta Bretonujo kie oni parolas en la galoa), kaj la plej okcidenta el la departementoj de Francujo. Ĝia ĉefurbo estas Quimper, sed la plej granda urbo estas Brest.

Finistère
Situo de Finistère
Administrado
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Regiono Bretonio
Numero 29
Prefektejo Quimper
Subprefektejoj Brest
Châteaulin
Morlaix
Prezidanto de la
departementa konsilio
Nathalie Sarrabezolles
Prefekto Jean-Luc Videlaine
Statistikaĵoj
Loĝantaro 903 921 (2013)
Loĝdenso 134,3 loĝ./km2
Areo 6 733 km2
Subdividoj
Arondismentoj 4
Kantonoj 27
Komunumaroj 26
Komunumoj 281
Information icon.svg
vdr

Ĝia franca nomo venas de la latina Finis Terræ (“fin-tero”: en la signifo “fina landaĵo“) pro tio, ke ĝi estas la ekstremaĵo de Bretonio. La bretona nomo signifas “pinto de la mondo”.

Ĉefaj urbojRedakti

La departemento entute enhavas 281 komunumojn.

KulturoRedakti

LingvojRedakti

Finistère estas la bretonia departemento, en kiu la bretonlingva influo estas la plej forta (la plej fora de Parizo). Kvankam nun la plejmulto de la loĝantoj parolas la francan lingvon, la bretona restas signifoplena por la loĝantoj. Kaj ĉiuj aviztabuloj en Finistère estas nun dulingvaj kaj estas pluraj lernejoj, kie oni instruas en la bretona.

Vidu ankaŭRedakti