Iroisemaro Iroise estas la nomo de parto de Atlantiko etendiĝanta de insulo de Sein ĝis insulo Ouessant, en Bretonio, Francio.

Maro Iroise
(franclingve: Mer d'iroise)
bordomarogolfeto

Mapo de maro Iroise

Mapo de maro Iroise
Landoj  Francio
Subŝtatoj Finistère
Speco Golfo
Loko Atlantiko
Koordinatoj 48° 21′ 0″ N, 5° 0′ 0″ U (mapo)48.35-5Koordinatoj: 48° 21′ 0″ N, 5° 0′ 0″ U (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Finistère

(Vidu la situon sur mapo : Finistère)
Maro Iroise (franclingve: Mer d'iroise)

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

(Vidu la situon sur mapo : Francio)
Maro Iroise (franclingve: Mer d'iroise)
Map
Maro Iroise
(franclingve: Mer d'iroise)
vdr

Tiu maro estas fama kiel unu el la plej danĝeraj en Eŭropo : nu, ĝi estas konstante malkvieta pro fortaj fluoj, inter ili : la pasejo de Four, la raz de Sein, la pasejo de Fromveur... kaj ĝiaj multaj rifoj preskaŭ ĉiuj malmergiĝintaj je malalta tajdo, malfaciligas la navigadon. Sed ĝi estas ankaŭ konsiderata kiel unu el la plej riĉaj en biodiverseco, kio motivigis ĝian klasadon kiel rezervejon de biosfero de UNESCO en 1988 kaj kiel la unuan maran naturan parkon de Francio en oktobro 2007.

Geografio kaj rimarkindaj lokoj redakti

La maro Iroise estas borderita per bordo, laŭ kiu alternas plaĝoj, klifoj, dunoj kaj rioj, kiel la aberoj kiuj troviĝas norde. Sed sur ĝi estas dissemitaj rokoj, insuletoj kaj insuloj, kiuj estas aŭ izolitaj kia la insulo de Sein aŭ arigitaj kiel tiuj de la insularo Molène.

Por pli informiĝi redakti

Bibliografio redakti

Rakontoj pri maro redakti

  • Jean-Pierre Abraham, Armen, eld. "Le tout sur le tout", 1988 (Seuil, 1967, por la unua eldono) (ISBN 2865220273);
  • Jean-Pierre Abraham, Au plus près, eld. "Seuil", 2004;
  • Jean-Pierre Abraham, "Tévennec", en La place royale, Le Temps qu'il fait, 2004;
  • Hervé Hamon (1999) L'abeille d'Ouessant, Le Seuil, (ISBN 2020333317) (poŝeldono en 2000 : (ISBN 202040804X)) : Hervé Hamon estis dum unu jaro sur la remorkŝipo Abeille Flandre, kiu gardis la koridoron de Ouessant kaj aktivis en la plej teruraj ŝtormoj sur la maro Iroise.
  • Michel Mazeas (1994) Les houles de la mer d'Iroise, eld. "Ouest France", 222 paĝoj, (ISBN 2737326435) : récits d'histoires s'étant déroulées dans la mer d'Iroise au XXe siècle

Fotoj redakti

  • Michel Coz & Sandrine Pierrefeu (2005) Mer d'Iroise, eld. "Le Télégramme", 117 paĝoj, (ISBN 2848331194) : fotoj pri la maro Iroise
  • Christophe Courteau (2005) Un photographe en mer d'Iroise, eld. "Ouest France", (ISBN 2737333350) : marfotoj, sed ankaŭ aparta atento al la faŭno kaj flaŭro

Diskaro redakti

  • Alan Stivell kantas tre belan kanzonon en la franca kaj bretona lingvoj Iroise, en sia albumo Back to Breizh en 2000.
  • Yann Tiersen (1998) Le phare, Virgin : origine brestano Yann Tiersen komponis albumon rezolute direktata al sia maro, kiel atestas la titoloj L'arrivée sur l'île, La noyée, Les bras de mer kaj precipe Le Fromveur, nomo de fluo sudoriente de Ouessant.

Filmaro redakti

Famuloj redakti

  • La cindroj de Jean Gabin estis tie disĵetitaj en 1976, laŭ liaj lastaj voloj.
  • La cindroj de Jean-François Deniau estis tie disĵetitaj en 2007, laŭ liaj lastaj voloj.

Eksteraj ligiloj redakti

Maparo redakti

La maro Iroise estas aparte « malbone pavimita » kaj tre malkvieta pro fortegaj fluoj, tial la Ŝipara Oceanografia kaj Hidrografia Servo proponas multajn mapojn, eĉ je eta skalo, por sekurigi la navigadon.

Aliaj fontoj redakti

Notoj kaj referencoj redakti