Insulo de Sein
La insulo de Sein estas franca insulo, kiu donis sian nomon al la komunumo Île-de-Sein. Ĝi situas en la Atlantika oceano, marvaste de la bretona duoninsulo, je 8 km de la pinto de Raz, de kiu ĝi estas apartigita per la marfluegejo de Sein. Ĝia nomo en la bretona lingvo estas Enez Sun.
Insulo de Sein / Enez Sun | ||
---|---|---|
insulo • senaŭta loko | ||
Situo | marvaste de bretona duoninsulo en Francio | |
Geografia situo | 48° 2′ 12″ N, 4° 50′ 58″ U (mapo)48.036667-4.849445Koordinatoj: 48° 2′ 12″ N, 4° 50′ 58″ U (mapo) | |
| ||
Areo | 0,58 km² | |
Ŝtato | Francio | |
Teritorio | regiono Bretonio, departemento Finistère | |
Ĉefa loko | Île-de-Sein | |
mapo de insulo de Sein | ||
Ĝi situas en la departemento Finistère kaj konsistigas kun kelkaj proksimaj insuletoj, komunumon, kies nomo estas Île-de-Sein[1].
En la 17-a jarcento, la reĝo de Francio, Ludoviko la Dekkvara mem agnoskis ke Sein suferis pro la koleroj de la maro de Iroise kaj tiel ofertis malmultajn riĉofontojn al siaj loĝantoj, tial li rifuzis imposti ĝin[2].
Geografio
redaktiSituo
redaktiLa insulo de Sein situas je 5 marmejloj (8 km) proksimume de la pinto de Raz. Ĝi apartenas al granita eĝo, kies mergita parto pluiras laŭ 25 km marvasten kaj konsistigas rifan baraĵon nomatan la ŝoseo de Sein. Tiu ŝoseo finiĝas iom post la lumturo de Ar-Men.
La insulo de Sein etendiĝas sur proksimume 2 km. Ĝia formo estas inversigita S el kiu la centra strangolita parto estas larĝa je apenaŭ 50 m. La oriento de la insulo estas okupita de la haveno kaj la tuto de la loĝejoj. La alta lumturo de la insulo situas ĉe la okcidenta fino.
Galerio
redakti-
La insulo vidata de la lumturo
-
La Causeurs (parolantoj) de la insulo
-
Vido de la pinto de Raz al la marfluegejo de Sein ; la lumturo de la Vieille kaj la tureto de la Plate estas videblaj en la malfono, kaj la insulo de Sein en la fono.
-
Lumturo de la insulo ŝirmanta la vaporenergian centralon
-
Turistoj sur la haveno, antaŭ la lumturo de Men Brial, somere de 2005
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ La 13-a eldono (sur papero) de la Code officiel géographique (1999), Insee, ISBN 2-11-066875-X indikas la oficialajn nomojn Île-de-Batz, Île-de-Sein, Île-Molène kaj Île-Tudy por la komunumoj de departemento Finistère.
- ↑
„ Voli imposti Sein, jam troŝarĝata de ĉiuj impostoj de la naturo, tio estus voli imposti la maron, la ŝtormojn kaj la rokojn ” — esprimis Ludoviko la Dekkvara, reĝo de Francio
Bibliografio
redakti- Élisa, filmo de Jean Becker kun Vanessa Paradis kaj Gérard Depardieu, en 1995, parte filmita sur insulo de Sein.
- Henri Queffélec, france Un recteur de l'Île de Sein (1944) (romano surekranigita de Jean Delannoy en 1950 sub la titolo Dieu a besoin des hommes)
- (la sama), france Un feu s'allume sur la mer ("fajro lumiĝas sur la maro", 1956), pri la konstruado de la lumturo de Ar-Men.
- Jean-Pierre Abraham : france Armen, aŭtobiografia rakonto pri la vivo de gardanto de la lumturo de Ar-Men
- Jean-Paul Rivière : france Carnet d'Iroise, promenado per desegnoj kaj akvareloj por malkovri la insulojn Ouessant, Molène, kaj Sein. La kajo de la Français libres (liberaj francoj) aŭ tiu de la Paimpol-anoj, la lumturo de Men Brial, la preĝejo Saint-Guénolé, la « deux causeurs » (du parolantoj), la kapelo Saint-Corentin, la alta lumturo, sur insulo de Sein...
- Jacques Lescoat : france Sein est son nom, Éditions FinisterrE, ISBN 2-9512072-3-9
- Loïc Quintin : france Sein et sauf (Naturaid), roman, Editions Thot (2004). Nova kuracisto instaliĝas sur la insulo...
- Sylvain Coindet, france « Les naufrages sur l'île de Sein au XVIIIe siècle : une lente évolution vers le sauvetage ? », Annales de Bretagne et des Pays de l'Ouest, tome 113, n°1, 2006.
- Cédric Gourin, france « La Pointe du raz et l'Ile de Sein »[rompita ligilo], Eldoninto: Alan Sutton, kolekto « Mémoire en Images », Junio 2010, ISBN/EAN : 9782813802255
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- france L'Ouest en mémoire (Ina) - Omaĝo de la generalo de Gaulle al la insulo de Sein Arkivigite je 2018-07-05 per la retarkivo Wayback Machine
- L'Ouest en mémoire (Ina) - Omaĝo al Charles de Gaulle sur insulo de Sein Arkivigite je 2018-07-05 per la retarkivo Wayback Machine
- L'Ouest en mémoire (Ina) - Inaŭguro de la navetŝipo de insulo de Sein[rompita ligilo]
- L'Ouest en mémoire (Ina) - 50 jarojn post la alvoko de la generalo de Gaulle Arkivigite je 2018-07-05 per la retarkivo Wayback Machine
- L'Ouest en mémoire (Ina) - rektoro sur insulo de sein[rompita ligilo]
- La insulo de Sein aŭ de Kabo Sizun 1882, Gallica, Bulletin de la Société archéologique du Finistère
- La insulo de Sein en la 18-a jc, Messire Joachim-René Le Gallo, rektoro de l'Isle Saint (1723-1734)1901 & suite 1902, Gallica, Bulletin de la Société archéologique du Finistère
- Paĝo de la retpaĝejo de la Ordeno de la Liberigo Arkivigite je 2011-03-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Rakonto de la alvoko de la generalo De Gaulle fare de François HERVIS