Insulo de Sein

insulo kaj komunumo en Bretonio
(Alidirektita el Insulo Sein)

La insulo de Sein estas franca insulo, kiu donis sian nomon al la komunumo Île-de-Sein. Ĝi situas en la Atlantika oceano, marvaste de la bretona duoninsulo, je 8 km de la pinto de Raz, de kiu ĝi estas apartigita per la marfluegejo de Sein. Ĝia nomo en la bretona lingvo estas Enez Sun.

Mapo de la ŝoseo de Sein
Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/Bildo mankas
Insulo de Sein / Enez Sun
insulo • senaŭta loko
Situo marvaste de bretona duoninsulo en Francio
Geografia situo 48° 2′ 12″ N, 4° 50′ 58″ U (mapo)48.036667-4.849445Koordinatoj: 48° 2′ 12″ N, 4° 50′ 58″ U (mapo) f1
Insulo de Sein / Enez Sun (Francio)
Insulo de Sein / Enez Sun (Francio)
DEC
Insulo de Sein / Enez Sun
Insulo de Sein / Enez Sun

Map

Areo 0,58 km² f4
Ŝtato Francio Francio
Teritorio regiono Bretonio, departemento Finistère
Ĉefa loko Île-de-Sein
mapo de insulo de Sein
mapo de insulo de Sein
vdr

Ĝi situas en la departemento Finistère kaj konsistigas kun kelkaj proksimaj insuletoj, komunumon, kies nomo estas Île-de-Sein[1].

En la 17-a jarcento, la reĝo de Francio, Ludoviko la Dekkvara mem agnoskis ke Sein suferis pro la koleroj de la maro de Iroise kaj tiel ofertis malmultajn riĉofontojn al siaj loĝantoj, tial li rifuzis imposti ĝin[2].

Geografio redakti

Situo redakti

La insulo de Sein situas je marmejloj (8 km) proksimume de la pinto de Raz. Ĝi apartenas al granita eĝo, kies mergita parto pluiras laŭ 25 km marvasten kaj konsistigas rifan baraĵon nomatan la ŝoseo de Sein. Tiu ŝoseo finiĝas iom post la lumturo de Ar-Men.

La insulo de Sein etendiĝas sur proksimume 2 km. Ĝia formo estas inversigita S el kiu la centra strangolita parto estas larĝa je apenaŭ 50 m. La oriento de la insulo estas okupita de la haveno kaj la tuto de la loĝejoj. La alta lumturo de la insulo situas ĉe la okcidenta fino.


Galerio redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. La 13-a eldono (sur papero) de la Code officiel géographique (1999), Insee, ISBN 2-11-066875-X indikas la oficialajn nomojn Île-de-Batz, Île-de-Sein, Île-Molène kaj Île-Tudy por la komunumoj de departemento Finistère.
  2.  
     Voli imposti Sein, jam troŝarĝata de ĉiuj impostoj de la naturo, tio estus voli imposti la maron, la ŝtormojn kaj la rokojn 
    — esprimis Ludoviko la Dekkvara, reĝo de Francio

Bibliografio redakti

  • Élisa, filmo de Jean Becker kun Vanessa Paradis kaj Gérard Depardieu, en 1995, parte filmita sur insulo de Sein.
  • Henri Queffélec, france Un recteur de l'Île de Sein (1944) (romano surekranigita de Jean Delannoy en 1950 sub la titolo Dieu a besoin des hommes)
  • (la sama), france Un feu s'allume sur la mer ("fajro lumiĝas sur la maro", 1956), pri la konstruado de la lumturo de Ar-Men.
  • Jean-Pierre Abraham : france Armen, aŭtobiografia rakonto pri la vivo de gardanto de la lumturo de Ar-Men
  • Jean-Paul Rivière : france Carnet d'Iroise, promenado per desegnoj kaj akvareloj por malkovri la insulojn Ouessant, Molène, kaj Sein. La kajo de la Français libres (liberaj francoj) aŭ tiu de la Paimpol-anoj, la lumturo de Men Brial, la preĝejo Saint-Guénolé, la « deux causeurs » (du parolantoj), la kapelo Saint-Corentin, la alta lumturo, sur insulo de Sein...
  • Jacques Lescoat : france Sein est son nom, Éditions FinisterrE, ISBN 2-9512072-3-9
  • Loïc Quintin : france Sein et sauf (Naturaid), roman, Editions Thot (2004). Nova kuracisto instaliĝas sur la insulo...
  • Sylvain Coindet, france « Les naufrages sur l'île de Sein au XVIIIe siècle : une lente évolution vers le sauvetage ? », Annales de Bretagne et des Pays de l'Ouest, tome 113, n°1, 2006.
  • Cédric Gourin, france « La Pointe du raz et l'Ile de Sein »[rompita ligilo], Eldoninto: Alan Sutton, kolekto « Mémoire en Images », Junio 2010, ISBN/EAN : 9782813802255

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti