Quimper
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Quimper (stacidomo). |
Quimper (bretonlingve Kemper) estas franca komunumo apud la Atlantika Oceano, en la regiono Bretonio kaj en la malnova diocezo Kernevo. Ĝi estas la prefektejo de la departemento Finistère, kvankam Brest estas pli granda urbo. En la franca, ĝiaj loĝantoj nomiĝas la Quimpérois. La teritorio membras en la samnoma kunurba komunumaro de Quimper, kreita en 2000. Fine de 2022 en la komunumo vivis 64 530 loĝantoj.

Quimper | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
komunumo en Francio ![]() | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Komunumaro | Quimper Communauté | ||||
| |||||
INSEE kodo | 29232 [+] | ||||
Poŝtkodo | 29000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 64 530 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 764 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 0′ N, 4° 6′ U (mapo)47.995833333333-4.0977777777778Koordinatoj: 48° 0′ N, 4° 6′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 6 m [+] | ||||
Areo | 84,45 km² (8 445 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Historio
redaktiLa vorto "Quimper" devenas de la bretona Kemper, kiu signifas "kunfluejo", ĉar la urbo estis starigita je la kruciĝo de la riveroj Steir, Odet kaj Jet. Tiun Kemper oni povas ankaŭ retrovi en la kimra Cymer ("kunesto") kaj en la irlanda Comhar ("koopereco").
La iama nomo de la urbo estis Quimper-Corentin. Dum la Franca Revolucio, ĝi fariĝis Montagne-sur-Odet, kaj pliposte Quimper.
Konataj lokuloj
redakti- Élie Fréron (1718-1776), ĵurnalisto kaj literatura kritikisto
- Titouan Hervo (2010-), infana kantisto
Vidu ankaŭ
redaktiLiteraturo
redakti- Monato, internacia magazino sendependa, numero 2000/05, paĝo 16: Quimper verkita de Josette Ducloyer.
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala TTT-ejo
- Priskribo de Josette DUCLOYER Arkivigite je 2004-10-21 per la retarkivo Wayback Machine