Haute-Vienne
Haute Vienne [ot vjen] (Supra Vienio) estas unu el la departementoj de la franca regiono Nova Akvitanio, kies plej okcidentan parton ĝi formas. La teritorio estas 5 520 km2 granda kaj havas 375 856 enloĝantojn. La ĉefurbo estas Limoges [limoĵ] (Limoĝo), kiu estas ankaŭ la regiona ĉefurbo. La regiono ŝuldas sian nomon al tiu urbo. Haute Vienne estas ĉefe rurala departemento, sed 38% de la loĝantaro koncentriĝas en la ĉefurbo.
Haute-Vienne | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
Administrado | |
Lando | ![]() |
Regiono | Nova Akvitanio |
Numero | 87 |
Prefektejo | Limoges |
Subprefektejoj | Bellac Rochechouart |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Jean-Claude Leblois |
Prefekto | Raphaël Le Méhauté |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 375 856 (2013) |
Loĝdenso | 68,1 loĝ./km2 |
Areo | 5 520 km2 |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 21 |
Komunumaroj | 20 |
Komunumoj | 200 |
La departemento tute enhavas 200 komunumojn.
GeografioRedakti
La departemento konsistas el altebenaĵoj kaj profundaj valoj ofte kovritaj de arbaroj.
EkonomioRedakti
Ekonomio: agrikulturo (bredado, produkto de viando) - industrio (disvolviĝo de novaj teknologioj en Limoges).
VidindaĵojRedakti
Natura kaj kultura patrimonio : arbaroj, lagoj kaj riveroj allogas multajn turistojn kiuj volas ĝui la naturon kaj praktiki sportojn en natura kaj protektita medio. Tiuj, kiuj interesiĝas pri tradicionalaj industrioj vizitu la malnovajn fabrikejojn de porcelanaĵoj en Limoges.