Indre-et-Loire

franca departemento

Indre-et-Loire [ɛ̃dʁelwaʁ] estas unu el la ses departementoj de la franca regiono Centro-Valo de Luaro. Ĝi etendiĝas sur 6 127 km2 kaj havas 600 252 loĝantojn. La ĉefurbo estas Tours.

Indre-et-Loire
Situo de Indre-et-Loire
Administrado
Lando  Francio
Regiono Centro-Valo de Luaro
Numero 37
Prefektejo Tours
Subprefektejoj Chinon
Loches
Prezidanto de la
departementa konsilio
Jean-Gérard Paumier
Prefekto Patrice Latron
Statistikaĵoj
Loĝantaro 612 160 (2021)
Areo 6 127 km²
Loĝdenso 100 /km²
Subdividoj
Arondismentoj 3
Kantonoj {{{kantonoj}}}
Komunumaroj {{{interkomunumoj}}}
Komunumoj 272
vdr

Indre-et-Loire havas landlimojn kun la departementoj Loir-et-Cher, Indre, Vienne, Maine-et-Loire kaj Sarthe. La departemento tute enhavas 277 komunumojn.

Antikva gaŭla popolo estis la Turonoj. Malnova franca provinco estis Turlando (franclingve : Touraine).

La nomo “Indre-et-Loire” venas de du el la riveroj, kiuj trafluas la departementon: Luaro kaj Indre.

Vinproduktado: Sauvignon el Touraine ("flora" kaj parfuma blanka vino)

Arondismentoj redakti

La teritorio administre dividiĝas je tri arondismentoj:

Esperanta vivo redakti

Okaze de la eŭropaj balotoj 2009, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 703 voĉdonojn (0,43% de voĉoj).

Prezidantoj de la departementa konsilio redakti

Ĝis 2015, la departementaj konsilioj nomiĝis "conseils généraux". Ekde 2015, ili nomiĝas "conseils départementaux".

  • Marisol Touraine (2011 - 2012)
  • Frédéric Thomas (2012 - 2015)
  • Jean-Yves Couteau (2015 - 2016)
  • Jean-Gérard Paumier (ekde februaro 2016)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti