Chinon

komunumo en Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Chinon (stacidomo).

Chinon [Pri tiu ĉi sono [[:Aŭdvidaĵo:|aŭskulti]]] estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la valo de Rivero Vienne, apud la rivero, ene de la departemento Indre-et-Loire, prononco [ɛ̃dʁelwaʁ], en la regiono Centro-Valo de Luaro, france Centre-Val de Loire, prononco [sɑ̃tʁə val də lwaʁ]. Fine de 2021 en la komunumo vivis 8 052 loĝantoj. Administre la komunumo apartenas al la arondismento Chinon kaj al la kantono Chinon. La verkisto François Rabelais (ĉ.1493-1553) naskiĝis en Chinon.

Chinon
komunumo
kastelo de Chinon
kastelo de Chinon
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Centro-Valo de Luaro
Departemento Indre-et-Loire
Arondismento Chinon (subprefektejo)
Kantono Chinon (ĉefurbo)
Komunumaro CC Chinon, Vienne et Loire
INSEE kodo 37072 [+]
Poŝtkodo 37500
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 8 052  (2021) [+]
Loĝdenso 206 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 10′ N, 0° 15′ O (mapo)47.1669444444440.24277777777777Koordinatoj: 47° 10′ N, 0° 15′ O (mapo) [+]
Alto 37 m [+]
Areo 39,02 km² (3 902 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Chinon (Indre-et-Loire)
Chinon (Indre-et-Loire)
DEC
Chinon
Chinon
Situo de Chinon
Chinon (Francio)
Chinon (Francio)
DEC
Chinon
Chinon
Situo de Chinon

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chinon [+]
vdr
La kastelo de Chinon.

La areo de la komunumo estas 39.02 kvadrataj kilometroj; en 1999 estis 8,716 loĝantoj. Chinon famas pro siaj (plejparte ruĝa) vino kaj kastelo.

Chinon havas strategie gravan situon, apud la bordoj de Rivero Vienne ĵus antaŭ ties kuniĝo kun la Luaro. Ekde la prahistoria epoko, komercvojoj iris tra Chinon. Tie eblis facile transiri la Vienne, kaj tiu rivero ligas Limoges kaj la fekundajn ebenaĵojn de Poitou al la Luaro, kaj tiel, okcidente al la maro, kaj oriente al Francilio. Rokoj apud la riverbordo servis kiel natura fortikaĵo kaj ankaŭ protektis kontraŭ inundoj.

Dum la romia epoko konstruiĝis fortikaĵo ĉe Chinon. Nelonge antaŭ la fino de la 4-a jarcento, Sankta Meksme, sekvanto de Marteno de Tours, fondis ermitejon kaj poste monaĥejon, kiu estis parte detruata de la Hugenotoj dum la 16-a jarcento kaj fermiĝis dum la franca revolucio, kiam okazis plua detruo.

Chinon estis inter la favorataj loĝejoj de Henriko la 2-a (Anglio), kaj dum ties regno estis, kune kun Poitiers kaj Bordeaux, ĉefurbo de la vastaj posedaĵoj de Henriko en suda Francio.

Geografio redakti

Chinon havis 7 911 loĝantojn en 2011[1]. La areo de la komunumo estas granda je 39.02 km²[2].

Vidindaĵoj redakti

Blazono redakti

Ĝemeleco redakti

Chinon havas ĝemelurbojn[3] :

Hofheim am Taunus kaj Tiverton estas ankaŭ ĝemelaj inter si. Chinon ankaŭ havas kunlaborojn kun Luangprabango en Laoso kaj kun Tenkodogo en Burkino (coopérations décentralisées). Fine, La komunumo ekhavas partnerecon kun la regiono de Xiangxi en Ĉinio.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti