Tarn-et-Garonne
Tarn-et-Garonne [tarn-e-garon], okcitanlingve Tarn e Garona [tar e garuno], estas unu el la departementoj de la sudfranca regiono Okcitanio. Ĝi ŝuldas sian nomon al la du grandaj riveroj kiuj trafluas sian teritorion, kaj kiuj kuniĝas en ĝi.
Tarn-et-Garonne | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Okcitanio |
Numero | 82 |
Prefektejo | Montauban/Montalban |
Subprefektejoj | Castelsarrasin/Los Sarrasins |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Christian Astruc |
Prefekto | Pierre Besnard |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 264 924 (2022) |
Areo | 3 718 km² |
Loĝdenso | 71 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 2 |
Kantonoj | 15 |
Komunumaroj | 15 |
Komunumoj | 195 |
La departemento tute enhavas 195 komunumojn.
Arondismentoj
redaktiLa departemento dividiĝas al du arondismentoj:
- arondismento Castelsarrasin/Los Sarrasins
- arondismento Montauban/Montalban
Geografio
redaktiĜi estas malgranda departemento (3 717 km2) kaj havas 250 342 loĝantojn. La ĉefurbo estas Montauban.
La norda parto konsistas el montetoj, la suda el vasta kaj fruktodona valo kie fluas la riveroj Garonne kaj Tarn.
Ekonomio
redaktiAgrikulturo estas la ĉefa ekonomia enspezofonto de Tarn-et-Garonne (cerealoj kaj precipe fruktoj kaj legomoj). Oni ankaŭ trovas gravan nutraĵ-industrion kaj la unikan atomelektrejon de sudokcidenta Francio en tiu ĉi departemento.
Vidindaĵoj
redaktiSamkiel en la aliaj departementoj de la regiono troviĝas en Tarn-et-Garonne multnombraj mezepokaj vilaĝoj kaj urbetoj, monaĥejoj (tiu de Moissac kalkulas inter la plej belaj ekzempleroj de romanika arto en Eŭropo). La ĉefurbo Montauban estas ankaŭ vidinda "rozkolora" urbo.