Corrèze
![]() |
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Corrèze (Corrèze) kaj Corrèze (stacidomo). |
Corrèze (franca elparolo: [kɔʁɛz], okcitane Corresa [kurezo]) estas unu el la departementoj de la franca regiono Nova Akvitanio. Ĝi estas 5 857 km2 granda kaj havis 240 781 loĝantojn en 2013[1] (la loĝantaro daŭre malkreskas pro izoliteco kaj malriĉeco de la teritorio). La ĉefurbo estas la malgranda urbeto Tulle, aliaj urbetoj estas Brive-la-Gaillarde kaj Ussel. La departemento tute enhavas 285 komunumojn.
Corrèze | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
Administrado | |
Lando | ![]() |
Regiono | Nova Akvitanio |
Numero | 19 |
Prefektejo | Tulle |
Subprefektejoj | Brive-la-Gaillarde Ussel |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Pascal Coste |
Prefekto | Bertrand Gaume |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 240 781 (2013) |
Loĝdenso | 41,1 loĝ./km2 |
Areo | 5 857 km2 |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 19 |
Komunumaroj | 24 |
Komunumoj | 285 |
Situanta sur altebenaĵoj (Plateau de Millevaches : 978 metrojn alta), la pejzaĝoj de Corrèze karakteriziĝas per arbaroj, multaj riveroj, profundaj valoj.
Bredado ludas grandan rolon, kaj kompreneble la produktado de viando. Kultivadon de tritiko, maizo, fruktoj, legomoj, tabako oni ankaŭ trovas en la malpli altaj partoj de la departemento, kie la klimato tion ebligas.
Nunaj prezidento Jacques Chirac, kaj Socialpartiestro François Hollande ambaŭ estas elektitoj de Corrèze.
La naturo kaj loka gastronomio estas la ĉefaj allogaĵoj de la Corrèze por la turistoj.
Notoj kaj referencojRedakti
- ↑ Insee. Chiffres clés : Département de la Corrèze (19) (france). Alirita 29-an de aprilo 2014.