Bredado [1] estas homa aktivado, kiu konsistas el tenado, nutrado kaj reproduktado de dombestoj, aŭ pli malofte sovaĝaj bestoj kiel vulpojlutreoloj. Selekta bredado celas fortigon de preferataj genetikaj trajtoj.

Porko-bredejo.

Historio redakti

Komenco redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Neolitika Revolucio.
 
Per bredado de remaĉuloj kiel ĉi tiu ŝafido el prahistoria Katalunujo, neolitikaj homoj sekurigadis sian nutroprovizon.

La malsovaĝigo de brutoj estis farita de homoj, kiuj deziris havi viandon kiam ĉasado malsukcesis. Oni kutime malsovaĝigis bestojn, kiujn oni trovis utilaj, kiuj povis bone kreski inter homoj, kiuj facile pariĝis por reproduktado, kaj kiuj estis samtempe facile gardeblaj.[1] Malsovaĝigo ne estis unuopa okazo, sed procezo, kiu ripetiĝis en pluraj tempoj kaj lokoj. Nomadoj en okcidenta Azio akompanigis sin per ŝafoj kaj kaproj, dum aliaj, pli malmoviĝemaj komunumoj asociiĝis kun bovoj kaj porkoj.[2] La unua malsovaĝigita besto estis la hundo. Hundoj - eble unue junaj hundoj tolerataj kiel kadavromanĝantoj kaj predantoj de nedezirataj bestoj - estis kunĉasaj predantoj, kaj tial kapablaj ĉasi ankaŭ en homa ĉasistaro. Predatoj - ŝafoj, kaproj, porkoj, kaj bovoj - estis malsovaĝigitaj frue en la historio de agrikulturo.[2] Porkoj estis malsovaĝigitaj en Sudokcidenta Azio inter 8500 kaj 8000 a.K.[3] ŝafoj kaj kaproj en aŭ ĉirkaŭ la Fekunda Duonluno ĉirkaŭ 8500 a.K.,[4] kaj bovoj ekestis per malsovaĝigo de uroj en la teritorioj, kiuj nun estas Turkujo kaj Pakistano, ĉirkaŭ 8500 a.K.[5] Posedo de bredita bovino estis avantaĝo por agrikultura vilaĝano, kiu povis ne nur manĝi ŝin, sed ankaŭ preni parton de ŝia lakto kaj uzi ŝin kiel laborbeston. Laboranta bovo povis treni plugon por pli efika kultivado, glitveturilon, aŭ poste ĉaron, reportante la kultivaĵon hejmen. Homoj unuafoje uzis malsovaĝigitajn bestojn por tirado ĉirkaŭ 4000 a.K. en Sudokcidenta Azio, ege pliigante agrikulturan produktadon.[2]

En suda Azio, elefantoj estis kaptataj kaj hejmigataj jam en 6000 a.K.[6] Kokaj ostoj kun dato de proksimume 5040 a.K. estas trovitaj en nordorienta Ĉinujo, malproksime de la tropikaj ĝangaloj kie loĝas iliaj sovaĝaj parencoj. Arkeologoj kredas, ke la origina celo de malsovaĝigo estis kokluktado.[7] En Suda Ameriko la lamo kaj alpako estis malsovaĝigitaj, verŝajne antaŭ 3000 a.K., kiel portobestoj kaj produktantoj de lano. Ili ne estis sufiĉe fortaj por treni plugon, do ne liveris la saman avantaĝon en kultivado kiel aziaj bovoj.[2] Ĉevaloj vivis nature en la stepoj de Centra Azio, kaj ilia malsovaĝigo komenciĝis ĉirkaŭ 3000 a.K. en la regiono de la Nigra Maro kaj Kaspio. Origine ili estis manĝataj, sed oni baldaŭ faris ilin ŝarĝbestoj kaj rajdbestoj. Ĉirkaŭ la sama tempo, homoj malsovaĝigis azenojn en Egiptujo. Kameloj sekvis post nelonge,[8] kiam homoj portobestigis la baktrian kamelon de Mongolujo kaj la dromedaron. En 1000 a.K. dromedaraj karavanoj jam ligis Hindujon kun Mezopotamio kaj la Mediteraneo..[2]

Moderno redakti

 
Fiŝbredado en sensala akvo, Francujo

Industriiĝo redakti

Frue en la 20-a jarcento, la kresko de la nombro de urbanoj relative al kamparanoj kaŭzis nesufiĉon de nutraĵo en industriiĝintaj landoj. Por pliefikigi sian produktadon, bredistoj draste pliigis la nombron de bestoj en bredejoj, malpliigis la spacon por ĉiu besto, kaj selektis bestojn por rapida kreskado aŭ grandakvanta produktado de ovoj aŭ lakto. Ĉiuj ĉi novigoj estigis la modernan sistemon de industriaj bredejoj. La unua konata industria bredejo estis Mrs. Wilmer Steele's Broiler House en Delavaro, Usono, kiu fondiĝis en 1923 kaj jam en 1926 havis dek mil kokojn. En 1973, kiam industria bredado estis forte enradikiĝinta, industria revuo konsilis, "Forgesu ke la porko estas besto - traktu lin same kiel maŝinon en fabriko".[9] En 2018 oni taksis, ke pli ol 90 el cento de ĉiuj bestoj bredataj por homa nutrado estas en industriaj bredejoj.[10]

Kontraŭado redakti

Abolo de bredado estas prioritata celo de la movado por bestaj rajtoj ekde proksimume 1980. Ĝi aparte kritikas la kondiĉon de bestoj en industriaj bredejoj aŭ "bestofabrikoj" kaj la sanproblemojn rezultigitajn de selektado por produktaj trajtoj. Oni atendas, ke eventuala sukceso de la movado estus malrapida relative al la vivdaŭro permesata al bredbestoj, do ilia nombro iom post iom malpliiĝus kiam bredistoj decidus ne reproduktigi tiom da bestoj kiom ili buĉas. Aŭ breditaj specioj tute malaperus, aŭ malpli granda, pli daŭrigebla nombro postvivus en rifuĝejoj.[11]

Celoj redakti

La celoj de la bredado estas:

  • Akompano: hejmbestoj
  • Amuzo: bestoj por spektakloj, bestoj por provizi la ĉas-teritorioj...
  • La bestaj produktoj por nutrado: karno, lakto, ovo, mielo
  • La bestaj produktoj ne nutraj: lado, haro, felo, silko, plumo, korno...
  • la bestaj kromproduktoj: sterko...
  • la bestaj fortoj: tiri, porti.

Industria brutobredado redakti

John Vidal, ĵurnalisto, verkisto kaj iama eldonisto pri mediprotektado de The Guardian, disvolvigas la tezon, ke nuntempaj pandemioj pli kaj pli rilatas al perdo de biodiverseco kaj partikulare pro senarbarigo kaj intensiva brutobredado, kiuj unuflanke perdigas speciojn kiuj povus bremsi la disvastigon de virusaj zoonozoj kaj aliflanke alproksimigas homojn al naskoloko de la malsanoj, kiuj slatas el unu specio al alia specio.[12]

Bredbestoj redakti

Grava lingva noto redakti

Originale, bredado signifis ankaŭ "plibonigon de kulturformoj de plantoj, produktante novajn per krucado aŭ selekto". Tiu senco aperis en PIV, PIV kun Suplemento (1987) kaj tiel en diverslingvaj vortaroj. Tiu signifo de la vorto malaperis el la Nova PIV kaj tiel el la teksto-sekvantaj retpaĝoj kiel ekz. ReVo, kiu do redonas nur la bestorilatajn signifojn.

La pli frua, durilata signifo de bredado eble venis el la angla, germana esprimoj (Breeding, Züchtung), kiuj ambaŭ signifas plibonigon de bestoj kaj plantoj. Dume esperantistoj uzis/uzas la vorton bredado ĉefe por bestoj en senco de prizorgado, reproduktado de bestoj, kaj la vorton kultivado ĉefe por plantoj en senco de prizorgado, reproduktado de plantoj. La dua signifo de la vorto apenaŭ estis uzata en la PIV-donita senco (sed jen ekzemplo Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine). Por la dua signifo oni uzis/uzas la vorton plibonigo (plibonigi) [2] Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine [3] Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machineselektado (selekti) [4] Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine.

Interesaj bildoj pri porka bredado en Burkina Faso ¢esperantlingve) Arkivigite je 2004-10-21 per la retarkivo Wayback Machine


Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Clutton-Brock, Juliet. (1999) A Natural History of Domesticated Mammals. Cambridge University Press, p. 1–2. ISBN 978-0-521-63495-3.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 History of the domestication of animals. Historyworld. Alirita 3-a de junio 2017.
  3. (16-a de marto 2017) “Insights into early pig domestication provided by ancient DNA analysis”, Scientific Reports 7, p. 44550. doi:10.1038/srep44550. 
  4. . New light shed on the domestication history of sheep and goats. Cardiff University (20-a de marto 2018).
  5. (2013) “New World cattle show ancestry from multiple independent domestication events”, PNAS 110 (15), p. 1398–1406. doi:10.1073/pnas.1303367110. “Cattle were independently domesticated from the aurochs, a wild bovine species, in the vicinity of the current countries of Turkey and Pakistan ~10,000 y ago.”. 
  6. Gupta, Anil K. in Origin of agriculture and domestication of plants and animals linked to early Holocene climate amelioration, Current Science, Vol. 87, No. 1, 10-a de julio 2004 59. Indian Academy of Sciences.
  7. "How the Chicken Conquered the World", 1-a de junio 2012.
  8. (2013) “The Introduction of Domestic Camels to the Southern Levant: Evidence from the Aravah Valley”, Tel Aviv 40 (2), p. 277–85. doi:10.1179/033443513x13753505864089. 
  9. Reese, Jacy. 2018. The End of Animal Farming: How Scientists, Entrepreneurs, and Activists Are Building an Animal-free Food System. Boston: Beacon Press. 20-21.
  10. Reese, Jacy. 2018. The End of Animal Farming: How Scientists, Entrepreneurs, and Activists Are Building an Animal-free Food System. Boston: Beacon Press. 109.
  11. Reese, Jacy. 2018. The End of Animal Farming: How Scientists, Entrepreneurs, and Activists Are Building an Animal-free Food System. Boston: Beacon Press. 161-162.
  12. John Vidal, "Pandemioj: Homoj estas la kulpuloj", en Unesko Kuriero, numero 3 de Julio-Septembro 2021, eldonita de El Popola Ĉinio, "Restarigo de viv-diverseco, revivigi vivon", 58 pp. en pp. 7-9.