Insektobredado estas la praktiko bredi insektojn kiel brutojn. Oni bredas ilin kaj por ekspluati substancojn, kiujn iliaj korpoj produktas (ekz. silkon, mielon, lakon, aŭ insektan teon), aŭ iliajn korpojn mem kiel homandombestan nutraĵon, farbon, kaj alie.

Griloj bredataj en Tajujo.

Bredataj insektoj redakti

Griloj redakti

 
Mortigitaj griloj

Inter la miloj da specioj de griloj, la hejma grilo (Acheta domesticus) estas la plej ofte konsumata de homoj[1] kaj ofte ankaŭ konsumigata al aliaj dombestoj. En la amasbredejoj, mortigaj malsanoj kiel hejmgrila densviruso facile disvastiĝas.[2] Ili facile mortas antaŭ ol kreski ĝis buĉebla grando se ili ricevas la plej facile haveblajn kaj malmultekostajn nutraĵojn.[3]La metodo buĉi la grilojn kutime estas elektita nur por doni la plej deziratajn ecojn al la vendota produkto;[4] kutime ĝi estas frostigo.

Ekologio redakti

Kiel ĉe vianda produktado ĝenerale, insektobredado estas malpli efika ol rekta homa konsumado de plantoj, ĉar la kvanto da manĝebla viando, kiun oni produktas, estas malpli ol la nutraĵo konsumita de la besto. La proporcio ĉe tenebriidoj kaj griloj estas proksimume 2-3 : 1, simile kiel ĉe domaj birdoj.[5]

Referencoj redakti

  1. Joost, Van Itterbeeck. Edible insects: future prospects for food and feed security. ISBN 9789251075968. OCLC 893013301.
  2. Szelei, J., k. al. 2011. "Susceptibility of North-American and European crickets to Acheta domesticus densovirus (AdDNV) and associated epizootics." Journal of Invertebrate Pathology 106(3). [1]
  3. Lundy, Mark E., kaj Parrella, Michael P. 2015. "Crickets Are Not a Free Lunch: Protein Capture from Scalable Organic Side-Streams via High-Density Populations of Acheta domesticus." PLOS ONE 10(4). [2]
  4. van Huis, A. 2021. "Welfare of Farmed Insects". Journal of Insects as Food and Feed 7(5). [3]
  5. Oonincx, Dennis G.A.B. 2015. "Feed Conversion, Survival and Development, and Composition of Four Insect Species on Diets Composed of Food By-Products". PLOS ONE 10(12). [4]