Malfermi la ĉefan menuon

Silkraŭpo

(Alidirektita el Bombikso)
En vilaĝo de Ĥorezmo oni nutras silkoraŭpojn per folioj de morusujo

La silkraŭpo estas larvo de papilio, origina el la norda parto de Ĉinio. Plej konata specio estas Bombyx mori (aŭ komunlingve bombikso).

Kiam bombikso estas raŭpo, ĝi produktas altvaloran fibron. Nutritante sin per folioj de blanka moruso, ĝi elkorpigas unikan fadenon el kruda silko kaj per ĉi-lasta konstruas sian kokonon. Tiu fadeno estas inter 300 kaj 1500 metrojn longa.

VivcikloRedakti

 
Fig. 473. Virseksa - Fig. 474. Inseksa - Fig. 475. Raŭpo. - Fig. 476. Kokono -
Fig. 477. Pupo iomete reduktita.

SilkokulturoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Silkokulturo.

Silkokulturo, serikulturo kiel neologismo internacia, aŭ silkofarmado, estas la bredado de silkraŭpoj por la produktado de silko. Kvankam estas kelkaj komercaj specioj de bombiksedoj, Bombyx mori, kies la raŭpo estas aldomigita, estas la plej amplekse uzata kaj intense studita.