Pebrino, aŭ pipromalsano, estas malsano de silkoraŭpoj, kiu estas kaŭzita de protozoaj mikrosporidiaj parazitoj, ĉefe Nosema bombycis kaj je malpli granda etendo, specioj de genroj Vairimorpha, Pleistophora kaj Thelohania. La parazitoj infektas ovojn kaj estas transpasigataj al la venonta generacio.

La silkoraŭpaj larvoj infektitaj je pebrino estas kutime kovritaj de brunan punktoj kaj estas malkapablaj krei silkajn fadenojn. Antoine Béchamp estis la unua kiu rekonis la kaĵzon de tiu malsano kiam plago de tiu malsano etendiĝis tra Francio.

Nosema bombycis estas mikrosporidio kiu mortigas ĉiujn silkoraŭpojn elovigitajn el infektitaj ovoj kaj venas el la manĝo kiun la silkoraŭpojn manĝas. Se silkoraŭpojn akiras tiun mikrosporidion en sia larva stadio, ne estas videblaj signoj; tamen, la patrinaj tineoj pasigos la mikrosporidion al la ovoj, kaj ĉiuj raŭpoj eloviĝintaj el infektitak ovoj mortos en sia larva stadio. Tial, ege gravas kontroli ĉiujn ovojn el infektitaj tineoj testante la korpofluaĵon de la tineo per mikroskopo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti