Deux-Sèvres
Deux-Sèvres [dø sɛvʁ] estas unu el la departementoj de la franca regiono Nova Akvitanio. Ĝi estas 5 999 km2 granda kaj havas 371 632 loĝantojn[1]. La ĉefurbo estas Niort. Ĝia administracia numero kaj aŭtomobilkodo estas 79.
Deux-Sèvres | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
Administrado | |
Lando | ![]() |
Regiono | Nova Akvitanio |
Numero | 79 |
Prefektejo | Niort |
Subprefektejoj | Bressuire Parthenay |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Gilbert Favreau |
Prefekto | Jérôme Gutton |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 374 481 (2020) |
Areo | 5 999 km² |
Loĝdenso | 62 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 17 |
Komunumaroj | 13 |
Komunumoj | 297 |
La departemento tute enhavas 297 komunumojn.
Geografio Redakti
“Deux Sèvres” signifas “du Sèvre”: la departemento ŝuldas tiun nomon al la du samnomaj riveroj (Sèvre nantaise kaj Sèvre niortaise), kiuj trafluas ĝian teritorion, kiu grandparte konsistas el ebenaĵoj.
Arondismentoj Redakti
La departemento dividiĝas al tri arondismentoj:
Ekonomio Redakti
Terkultivado okupas pli-malpli 25 % de la laborantaro (bredado de bovedoj, kultivado de tritiko, maizo kaj sunfloroj). Industrioj malmultas. La ĉefurbo Niort estas aparte fama en Francio kiel sidejo de multaj asekur-agentejoj.
Vidindaĵoj Redakti
Heredaĵo: multaj romanikaj preĝejoj kovras la teritorion de Deux-Sèvres, ĉar ĝi estis mezepoke sur la vojo al Santiago de Compostela en Hispanio (fama pilgrimloko), ankaŭ vizitindas la natura parko de la Puatuaj marĉoj kaj lagoj.
Notoj kaj referencoj Redakti
- ↑ Insee. Chiffres clés : Département des Deux-Sèvres (79) (france). Alirita la 9-an de majo 2013.