Orne
![]() |
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Orne (Mozelo) kaj Orne (riverego). |
Orne [orn] estas franca departemento, unu el la kvin de la regiono Normandio. Ĝia prefektejo estas Alençon.
Orne | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
Administrado | |
Lando | ![]() |
Regiono | Normandio |
Numero | 61 |
Prefektejo | Alençon |
Subprefektejoj | Argentan Mortagne-au-Perche |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Christophe de Balorre |
Prefekto | Chantal Castelnot |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 288 848 (2013) |
Loĝdenso | 47,3 loĝ./km2 |
Areo | 6 103 km2 |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 21 |
Komunumaroj | 29 |
Komunumoj | 412 |
La departemento havas entute 412 komunumojn.
GeografioRedakti
Orne partoprenas en la regiono Normandio. Ĝi estas lima de la departementoj Eure nordoriente, Eure-et-Loir oriente, Sarthe sude, Mayenne sudokcidente, Manche okcidente, kaj Calvados norde.
HistorioRedakti
La departemento estis kreita dum la Franca Revolucio, je la 4-a de marto 1790, per uzado de la leĝo de la 22-a de decembro 1789, el parto de la provinco de Normandio kaj Perche.
La 18-an de aŭgusto 1944 1-a Kirasita Divizio de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento post 2-taga sanga batalo konkeris Chambois en Orne, Supera Komandanto Kazimierz Sosnkowski skribis al 355-a Ĉasista Divizio "Dębliński" pri "ĝia grandioza venko, la plej granda en kronikoj de la Pola Aerarmeo — antaŭan tagon la divizio pafalterigis super Francio 16 germanajn aviadilojn, perdante unu propran kaj komandanton majoron Eugeniusz Horbaczewski. Liberigo de Parizo estis komencita.
KulturoRedakti
Orne estas fama pro siaj ĉevalaj bredejoj.