Kazimierz Sosnkowski

Kazimierz Sosnkowski blazono Godziemba (naskiĝis la 19-an de novembro 1885 en Varsovio, mortis la 11-an de oktobro 1969 en Arundel (Kanado)) – pola militisto kaj politikisto, fondinto de Asocio de Aktiva Batalado, ĉefo de stabo de la 1-a Brigado de Polaj Legioj, de 1936 armea generalo de Pola Militistaro de la Dua Pola Respubliko, ministro pri armeaj aferoj, sekvanto de Prezidento de Pollando, ministro de la registaro en ekzilo, ĉefa komandanto de la Asocia de Aktiva Batalado, Supera Komandanto de Polaj Armitaj Fortoj.

Kazimierz Sosnkowski
Persona informo
Naskiĝo 19-an de novembro 1885 (1885-11-19)
en Varsovio
Morto 11-an de oktobro 1969 (1969-10-11) (83-jaraĝa)
en Arundel
Tombo Ĉefkatedralo Johano la Baptisto en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Kongresa PollandoDua Pola Respubliko
Alma mater Lviva Politekniko
Subskribo Kazimierz Sosnkowski
Familio
Frat(in)o Jerzy Sosnkowski
Okupo
Okupo militistopolitikisto
vdr
Kazimierz Sosnkowski en la uniformo de polaj legionoj en la Unua Mondmilito, 1915
Józef Piłsudski kaj Kazimierz Sosnkowski, 1915
La portreto de Kazimierz Sosnkowski - pentrita de Leopold Gottlieb, 1915
Józef Piłsudski kaj Kazimierz Sosnkowski dum la internigo (enkarcerigo) en la Fortreso Magdeburgo, Germanio
Generalo Kazimierz Sosnkowski kaj kolonelo Stanisław Sosabowski dum parado de Unua Aŭtonomeca Paraŝutista Brigado
Stanisław Skalski kun Arthur Coningham (RAF-oficiro / de La Royal Air Force (RAF, eo: Reĝa Aerarmeo) (maldekstra sur la foto) kaj Generalo Kazimierz Sosnkowski (dekstra sur la foto)

Post la milito redakti

Novembre 1944 Kazimierz Sosnkowski forlasis Brition kaj ekloĝis en Kanado. Pro sia nefleksebla sinteno kontraŭ regopovoj de Sovetunio registaroj de Usono kaj Britio ĝis 1949 rifuzis doni al li enirajn vizojn.

Oficiala sekvanto de prezidento August Zaleski. Li havis altan aŭtoritaton inter elmigrantaro. En la jaroj 1952-1954 estis paciganto inter adeptoj de August Zaleski kaj medioj agnoskantaj regon de Konsilio de Tripo realiginte subskribon de la Akto de Nacia Unuiĝo en 1954 en Londono.

Li mortis en Kanado, entombigita sur tombejo Les Champeaux en Montmorency apud Parizo. En 1992 urnon kun liaj cindroj oni alveturigis al Pollando metante en subterejo de la ĉefkatedralo de Sankta Johano Baptisto en Varsovio.

Publikaĵoj redakti

  • Z Legionów do Magdeburga (De Legio] al Magdeburgo), Warszawa 1929
  • Cieniom Września (Al ombroj de la Septembro, Londono 1943, pola eldono: Warszawa 1988)
  • Nakazy chwili (Ordonoj de la momento), Londono 1951
  • W obronie praw Polski (En la defendo de la rajtoj de Pollando), Londono 1964
  • Materiały historyczne (Historiaj materialoj), Londono 1966
  • Przyczynki do sprawy zbrojeń polskich w okresie 1935–1939 (Kontribuoj al afero de armeigo de Pollando en la periodo de 1935-1939), Londono 1973
  • Wybór Pism (Elekto de Verkaĵoj), Wrocław 2009, ISBN 978-83-04-04964-2

Interesaĵoj redakti

Laŭ lia ordono ĝis la 12-a de aŭgusto el la pola armeo antaŭ la Batalo de Varsovio devus esti forigitaj ĉiuj judaj soldatoj, por ke ili ne transiru al la flanko de bolŝevikoj, kaj de unu loko ekservu kiel laboristaj taĉmentoj.

Bibliografio redakti

  • Stanisław Babiński, Drogowskaz ideowo-polityczny Kazimierza Sosnkowskiego (Idea-politika vojmontrilo de Kazimierz Sosnkowski), Novjorko 1989
  • Maria Pestkowska, Kazimierz Sosnkowski, Ossolineum, Wrocław 1995
  • Jerzy Mierzejewski, O utrwalenie historycznej zasługi gen. K. Sosnkowskiego w ustanowieniu międzynarodowego zakazu stosowania broni bakteriologicznej (Pri firmigo de historia merito de generalo K. Sosnkowski pri la fikso de internacia malpermeso uzi bakterian armilon), "Postępy Mikrobiologii" 38 (2), p. 205-209
  • T. Głowiński, J. Kirszak (redaktoroj), Kazimierz Sosnkowski – żołnierz, humanista, mąż stanu – w 120. rocznicę urodzin (Kazimierz Sosnkowski - soldato, humanisto, registarano - en la 120-an naskiĝ-datrevenon), Eldonejo GAJT, Wrocław 2005
  • Ireneusz Wojewódzki, Kazimierz Sosnkowski podczas II wojny światowej. Książę niezłomny czy Hamlet w mundurze? (Kazimierz Sosnkowski dum la dua mondmilito. Senfleksebla princo aŭ Hamleto en uniformo?), Narodowe Centrum Kultury, Warszawa 2009
  • Zbigniew Mierzwiński, Generałowie II Rzeczypospolitej (Generaloj de la Dua Pola Respubliko), Wydawnictwo Polonia, Warszawa 1990, p. 293-302, ISBN 83-7021-096-1