Hamleto
Hamleto estas tragedio verkita de William Shakespeare inter 1600 kaj 1602.
Hamleto Reĝido de Danujo | ||
---|---|---|
Aŭtoro | William Shakespeare | |
Eldonjaro | 1924 | |
Urbo | Parizo | |
Eldoninto | Esperantista Centra Librejo | |
Paĝoj | 176 | |
Hamleto estas la plej longa teatraĵo de Shakespeare, kaj unu el la plej famaj, plej multe surscenigitaj kaj plej multe cititaj tragedioj. Dum la vivdaŭro de Shakespeare, la prezentaĵo estis unu el liaj plej popularaj verkoj. El ĝi venas ankaŭ la fama citaĵo "Ĉu esti aŭ ne esti, tio estas la demando".
Ofelio estas juna nobelino de Danio, la filino de Polonio, la fratino de Laerto, kaj ebla edzino por Hamleto. Poste, ŝi freneziĝas, kaj dronas en la kvara akto de la teatraĵo.
En Esperanto aperisRedakti
L. L. Zamenhof tradukis ĝin en Esperanton en 1894, kaj tiel estis la 71-a libro en Esperanto. Jam aperis naŭ eldonoj de ĝia traduko.[1] Hamleto, Princo de Danujo. Fare de L. N. M. Newell. Eldonejo Stafeto, 1964.
ReferencojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Skanaĵo de la sesa eldono en Vikimedia Komunejo
- Plena teksto de Hamleto ĉe Project Gutenberg
- Artikolo pri la Zamenhofa traduko de Hamleto Arkivigite je 2007-07-10 per la retarkivo Wayback Machine (de Humphrey Tonkin, PDF-dosiero)
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience