Duelo estas antaŭkonsentita batalo inter du personoj pro privata malakordo, laŭ antaŭdifinitaj reguloj.

Aaron Burr usona vicprezidento
mortigas politikiston
Alexander Hamilton, 1804
Mezepoka ilustraĵo prezentanta batalon de ĉampionoj inter Jean la 4-a Duko de Bretonio kaj Ludoviko la 1-a Grafo de Anĵuo super kontrolo de Bretagnio.

Caesar kaj Tacitus mencias, ke en la ĝermanaj triboj oni decidadis pri disputoj en duelo. Tiu praktiko iĝis kutimo en la fru-mezepoka okcidenta Eŭropo. Oni akceptis la decidan duelon, ĉar oni ofte rompis la ĵuron.

Se iu akuzis iun antaŭ juĝisto pri pekfaro kaj la akuzato respondis, ke la akuzanto mensogas, la juĝisto ordenis duelon kaj samtempe antaŭskribis ties kondiĉojn (loko, tempo, armilo) kaj petis garantiaĵon de ambaŭ pri la partorpeno. La eltiron simbolis grundoĵeto de ganto, la akcepton ties desurpreno fare de la kontraŭulo. Oni pensis, ke Dio defendas tiun, kiu pravas; la malvenkinto iĝis pekulo antaŭ la leĝoj.

La duelo estis libera por ĉiuj – krom la ekleziuloj, virinoj, malsanuloj, aĝaj malpli ol 20 kaj pli ol 60.

En plimulto de la landoj, oni duelis ne pro privataj disputoj sed pri aliaj aferoj. En Hispanio oni duelis en 1085 por decidi pri uzo de latina aŭ mozaraba rito en la toledo-a liturgio (venkis Ruiz de Mastanza, mozaraba ĉampiono).

Oni detale reguligis la duelon. Tie loko estis la champs clos (sorompó), kie aperis la ĉefuloj de la lando, anoj de la kortego. Se iu vundiĝis aŭ terenfalis, la kontraŭulo genuis sur lian bruston kaj murdpikis lin – se tiu ne petis indulgi lin.

En Anglio la duelon enkondukis Vilhelmo la 1-a en la 11-a jc., kiun oni ĉesigis en 1819. En Francio la mortfinaj dueloj tiel oftiĝis, ke oni povis multfoje obstakli ĝin. La lasta duelo kun reĝa permeso okazis la 10-an de julio 1547. Karlo la 9-a, franca reĝo eldonis leĝon en 1566 minacante je mortpuno la duelantojn. La lastaj dueloj okazis eĉ komence de la 20-a jc.

La porhonestaj dueloj disvastiĝis fine de la 15-a jc. el Italio.

En Germanio la oficira kodo permesis la porhonestajn duelojn ĝis fino de la unua mondmilito. Tio estis leĝe permesita denove ekde 1936, sub regado de Hitler.

En Aŭstrio-Hungario oni malpermesis la duelojn en 1917, sed punis la partoprenantojn nur je monpago, tiel ankaŭ poste okazis kelkfoje dueloj.

Ĉar la oficiroj ofte misuzis siajn rajtojn je duelo - ili rajtis defendi sian supozitan honeston per armilo - okazis eĉ popola premo malpermesi la duelojn.

Vidu ankaŭ redakti