Alexander Hamilton

Alexander HAMILTON (naskiĝis la 11-an de januaro 1755 aŭ eble 1757 — mortis la 12-an de julio 1804 en Novjorko) estis usona politikisto, juristo, milita estro, advokato, bankisto, kaj ekonomikisto. Li estas unu el la Fondaj Patroj de Usono (angle The Founding Fathers of the United States of America).

Alexander Hamilton
Persona informo
Alexander Hamilton
Naskiĝo 11-an de januaro 1757 (1757-01-11)
en Charlestown, British Leeward Islands,  Brita imperio
Morto 12-an de julio 1804 (1804-07-12) (47-jaraĝa)
en Novjorko
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per Herida por arma de fuego vd
Mortigita de Aaron Burr vd
Tombo Trinity Churchyard vd
Religio None vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Columbia College • Universitato Kolumbio • Benicia High School vd
Partio Federalista Partio vd
Subskribo Alexander Hamilton
Familio
Dinastio Hamilton family vd
Patro James A. Hamilton vd
Patrino Rachel Faucitt Lavien vd
Edz(in)o Elizabeth Schuyler Hamilton vd
Infanoj Philip Hamilton • Angelica Hamilton • Alexander Hamilton Jr. • James Alexander Hamilton • William S. Hamilton • Eliza Hamilton Holly • Philip Hamilton • John Church Hamilton vd
Parencoj Philip Schuyler vd
Profesio
Alia nomo Publius vd
Okupo ekonomikistofilozofomilitistopolitikistoadjunktooficiroverkistoentreprenistoadvokato vd
Aktiva dum 1775– vd
Verkado
Verkoj Federalist Papers ❦
First Report on the Public Credit ❦
Report on a National Bank ❦
Report on Manufactures ❦
Second Report on Public Credit vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis la unua Usona Sekretario de la Trezorejo (17891795). Lia portreto troviĝas sur la 10-dolara monbileto.

Infanaĝo kaj Frua Vivo redakti

Hamilton naskiĝis en Charlestown, Neviso. Riĉa komercisto akceptis orfon Hamilton, post la morto de lia patrino kaj la forlaso de lia patro. Post uragano en lia hejmlando, la skribaĵoj de la juna Hamilton pri la evento impresis liajn najbarojn, do ili enspezis monon por forsendi Hamilton al Usono por plua edukado.

Rolo en Frua Ameriko redakti

Usona Milito de Sendependeco redakti

Li konskriptis la fruan milicon dum la Usona Milito de Sendependeco. En la jaro 1777, George Washington (Esperante: Georgo Vaŝingtono) dungis lin en la posteno de konsilisto kaj sekretario.

La Usona Konstitucio kaj La Federalismaj Eseoj redakti

Li estis la Novjorka delegito por la Konstitucia Kongreso. Li verkis malnetojn por la nova Usona Konstitucio, sed neniam prezentis ilin. Hamilton ne ŝatis la konstitucion kiun la kongreso aprobis en la jaro 1787, sed li estis kontenta kun plej multaj ŝanĝoj, precipe konsiderante lian malŝaton al la antaŭa malforta konstitucio, La Artikoloj de Konfederacio (angle the Articles of Confederation).

Li verkis (kun John Jay kaj James Madison) defendajn artikolojn pri la Usona Konstitucio, La Federalismaj Eseoj (angle The Federalist Papers), per kiuj ili provis konvinki la Konstitucian Kongreson ratifi la novan Usonan Konstitucion. Ili sukcesis.

Morto redakti

Hamilton mortis pro duelo kun Aaron Burr, sia delonga politika rivalo, post Hamilton helpadis Morgan Lewis gajni lian Novjorkan-guberniestran elekton de 1804 kontraŭ Burr.


Eksteraj ligiloj redakti