Usona Sekretario de la Trezorejo

ministro en la usona registaro kaj gvidanto de la koncerna ministerio

La Usona Sekretario de la Trezorejo (angle United States Secretary of the Treasury) estas la estro de la Usona Departmento de la Trezorejo. Tiu ofico estis unu el la originaj sekretarioj de la usona registaro ekde la efektiviĝo de la Konstitucio, ekzistanta ekde la 11-a de septembro, 1789. La unua Sekretario de la Trezorejo estis Alexander Hamilton, nomumita de la unua usona prezidanto, George Washington; Hamilton servis tiel de 1789 ĝis 1795.

Steven Mnuchin, Usona Sekretario de la Trezorejo (ekde la 20-a de januaro 2017) en la kabineto de 45-a Prezidento de Usono Donald Trump

Vidu ankaŭ redakti