George Washington

la 1-a prezidanto de Usono

George WASHINGTON [ĝorĝ ŬA-ŝing-ton], aŭ esperantigite Georgo VAŜINGTONO[1][2][3],naskiĝis la 22-an de februaro 1732[4][5] en la kantono de Westmoreland (Virginio) - la 14-an de decembro 1799 en Mount Vernon (Virginio), pro tonsilito) estis la unua prezidento de Usono (1789–1797) kaj unu el la patroj-fondintoj de Usono. Li ankaŭ estis amplekse konsiderata kiel la "patro de sia lando" – eĉ dum sia vivepoko.[6][7]

Georgo Vaŝingtono
1-a Prezidento de Usono
Persona informo
George Washington
Naskiĝo 22-an de februaro 1732 (1732-02-22)
en Westmoreland, Virginio, Usono
Morto 14-an de decembro 1799 (1799-12-14) (67-jaraĝa)
en Usono Mount Vernon, Virginio, Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per epiglottitis • acute laryngitis vd
Tombo Washington's Tomb vd
Religio Eklezio de Anglio/Episkopanismo
Lingvoj angla vd
Loĝloko FiladelfioKantono WestmorelandNovjorkoMonto Vernon vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda BritioUsono vd
Partio nenia
Subskribo George Washington
Familio
Dinastio Washington family vd
Patro Augustine Washington vd
Patrino Mary Ball Washington vd
Gefratoj Betty Washington Lewis • Samuel Washington • John Augustine Washington • Charles Washington • Mildred Washington • Butler Washington • Lawrence Washington • Augustine Washington Jr. • Jane Washington vd
Edz(in)o Martha Dandridge Custis Washington
Infanoj Daniel Custis (duonfilo)
Frances Custis
John Parke Custis (duonfilo)
Martha Parke Custis (duonfilino)
Eleanor Parke Custis Lewis (duon-nepino, edukita de Washington)
George Washington Parke Custis (duon-nepo, edukita de Washington)
Parencoj Martha Parke Custis • John Parke Custis • George Washington Parke Custis vd
Profesio
Okupo farmisto, (plantejo)
soldato (generalo)
Aktiva dum 1752– vd
1-a Prezidento de Usono
Dum 30-a de aprilo 17894-a de marto 1797
Vicprezidento John Adams
Antaŭulo ofico kreita
Sekvanto John Adams
1-a Ĉefkomandanto de Kontinenta Armeo
Dum 15-a de junio 177523-a de decembro 1783
Antaŭulo pozicio kreita
Sekvanto Henry Knox
6-a Komandanta Generalo de Usona Armeo
Dum 13-a de julio 179814-a de decembro 1799
Prezidento John Adams
Antaŭulo James Wilkinson
Sekvanto Aleksandro Hamiltono
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Washington, kiu estis alte aprezita pro sia kapablo gvidi, estis unuanime elektita Prezidento fare de la elektistoj kaj en 1788–1789 kaj en 1792.[8] Li kontrolis la kreadon de forta, bone financita nacia registaro kiu eltenis neŭtralecon en la Francaj revoluciaj militoj, subpremis la Ribelon pri Viskio (1794), kaj atingis akceptadon inter ĉiutipaj usonanoj.[9]

Washington establis multajn formojn de regado ankoraŭ uzataj nuntempe, kiel la kabineta sistemo kaj la inaŭgura diskurso.[10][11] Post kiam li sukcese ribelis kontraŭ la reĝo de Britio, Washington mem rifuzis esti reĝotirano de la nova ŝtato. Tiu faro estis tre grava kaj helpis eviti, ke en Usono aperis la tiraneco, kiu poste estis ofta en kelkaj landoj de Latinameriko post sendependiĝo. Lia retiriĝo post du regotempoj kaj la paca transiro el lia prezidenteco al tiu de John Adams establis tradicion, kiu pluis ĝis kiam Franklin D. Roosevelt estis elektita por tria regotempo.[12]

Ĉe sia morto, Washington estis laŭdita kiel "unua en milito, unua en paco, kaj unua en la koroj de liaj samlandanoj" fare de Henry Lee.[13]

Kiel la gvidanto de la unua sukcesa revolucio kontraŭ kolonia regno en monda historio, Washington iĝis internacia ikono por liberigo kaj naciismo.[14] Li estas konstante vicigita inter la supraj tri prezidantoj de Usono, laŭ balotenketoj de kaj akademiuloj kaj la popolo.

Fruaj vivjaroj (1732–1753) redakti

Washington naskiĝis en la provinca nobelaro de kolonia Virginio; lia riĉa terposeda familio posedis tabak-plantejojn kaj sklavojn, kiujn li siavice heredis. Washington posedis centojn da sklavojn laŭlonge de sia vivo, sed lia opinio pri sklaveco evoluis. George Washington havis sklavojn, same kiel multe da liaj siatempaj sampatrianoj. Post lia patro kaj pli aĝa frato mortis kiam li estis ankoraŭ juna, Washington iĝis persone kaj profesie ligita al la povega William Fairfax, kiu helpis lian karieron kiel termezuristo kaj militisto.

 
Ferry Farm, loĝejo de la familio Washington ĉe la rivero Rappahannock en la kantono Stafford, Virginio, kie Washington pasigis mukton de sia junaĝo.

George Washington naskiĝis la 22an de Februaro, 1732, sed estis diversaj variaĵoj depende de la konsiderita kalendaro[15] ĉe Popes Creek en Kantono Westmoreland, Virginio.[16] Li estis la unua el ses filoj de ses filoj Augustine Washington kaj Mary Ball Washington.[17] Lia patro estis pacjuĝisto kaj elstara publika figuro kiu jam havis kvar kromajn filojn el sia unua geedzeco kun Jane Butler.[18] La familio translokiĝis al Little Hunting Creek en 1734 antaŭ finfine setliĝi en Ferry Farm ĉe Fredericksburg (Virginio). Kiam Augustine mortis en 1743, Washington heredis Ferry Farm kaj dek sklavojn; lia pli aĝa duonfrato Lawrence Washington (1718–1752) heredis Little Hunting Creek kaj alinomis ĝin Monto Vernon.[19][20]

Washington ne havis la formalan edukadon kiun siaj pli aĝaj fratoj ricevis en la bazlernejo de Appleby en Anglio, sed li studis en la eklezia lernejo Lower Church en Hartfield, Virginio. Li lernis matematikon, trigonometrion, kaj termezuradon, kaj iĝis talenta desegnisto kaj mapisto. Komence de sia matureco, li verkis per "konsiderinda forto" kaj "precizeco".[21] Estante ankoraŭ junulo, por praktiki sian verkemon, Washington faris kompilon de ĉirkaŭ cento da reguloj por socia interagado titolitan Rules of Civility and Decent Behaviour in Company and Conversation (Reguloj de civitaneco kaj deca kutimaro en akompanado kaj konversacio), kopiite el anglalingva traduko de franca libro de bonkondutaro.[22]

Washington ofte vizitis Mount Vernon kaj Belvoir, nome la plantejo de William Fairfax, bopatro de Lawrence. Fairfax iĝis patrono kaj surogata patro de Washington, kaj Washington mem pasigis unu monaton en 1748 kun teamo kiu termezuris la posedaĵon de Fairfax en la valo de Shenandoah.[23] La sekvan jaron, li ricevis rajtigon de la vorkinspektisto el La Kolegio de Vilhelmo kaj Maria. Washington ricevis sian rajtigon tra la lernejo, kies statuto havigis al ĝi aŭtoritatecon por nomumi termezuristojn en Virginio. Ne estas pruvaro, ke li fakte ricevis kursojn tie.[24] Kvankam Washington ne estis sekvinta la kutiman metilernadon, Fairfax nomumis lin inspektisto de la kantono Culpeper, Virginio, kie li ĵuris sian postenon la 20an de Julio 1749. Li tiukadre familiariĝis kun la landlima regiono, kaj kvankam li rezignis el la laborposteno en 1750, li plue inspektis okcidenten de la Blukresta Montaro.[24] Ĉirkaŭ 1752, li estis aĉetinta preskaŭ 1 500 akreoj (600 ha) en la Valo kaj posedis 2 315 akreojn (937 ha).[25]

En 1751, Washington faris sian nuran veturadon eksterlanden kiam li akompanis Lawrence al Barbados, esperante, ke la tiea favora klimato kuracu la tuberkulozon de sia frato.[26] Washington eksuferis variolon dum tiu veturado, kio lasis lian vizaĝon iom cikatrigita.[27] Lawrence mortis en 1752, kaj Washington luprenis Mount Vernon el lia vidvino Anne; li heredis ĝin rekte post ŝia morto en 1761.[28]

Kolonia militkariero (1752–1758) redakti

La servo de Lawrence Washington kiel helpa generalo de la Virginia milico inspiris George serĉi komision. La leŭtenanta guberniestro de Virginio nome Robert Dinwiddie, nomumis Washington kiel ĉefkomandanto de unu el la kvar milicaj distriktoj. Britoj kaj Francoj estis konkurencantaj por la kontrolo de la Ohio Valo: la Britoj estis konstruantaj fortikaĵojn laŭlonge de la riveo Ohio, kaj la Francoj inter la rivero Ohio kaj la Lago Erie.[29]

En Oktobro 1753, Dinwiddie nomumis Washington kiel speciala sendito. Li estis sendinta Washington peti al francaj fortoj vakui la teritorion kiu estis postulita de la Britoj. Washington estis nomumita ankaŭ por negocadi pacon kun la Irokeza Konfederacio, kaj por kolekti informaron pri la francaj fortoj.[30] Washington renkontiĝis kun la duon-reĝo Tanaĉarison, kaj kun aliaj Irokezaj estroj, ĉe Logstown, kaj arigis informaron pri la nombroj kaj lokoj de la francaj fuortoj, same kiel informaron pri individuoj kaptitaj prizonuloj fare de la Franoj. Washington ricevis kromnomon Urbodetruanto Conotocaurius el Tanaĉarison. Tiu nomo, kun la signifo "voranto de vilaĝoj", fakte estis havigita al sia pra-avo John Washington fine de la 17-a jarcento fare de Susquehannock.[31]

La roto de Washington atingis la riveron Ohio en Novembro 1753, kaj estis haltigita de franca patrolaro. La roto estis eskortita ĝis fuorto Fort Le Boeuf, kie Washington estis ricevita amikeme. Li transdonis la britan postulon foriri al la franca komandanto Jacques Legardeur de Saint-Pierre, sed la Francoj malakceptis foriri. Saint-Pierre donis al Washington sian oficialan respondon post prokrasto de kelkaj tagoj, same kiel manĝaĵojn kaj vintrajn vestojn por la reveno de lia roto reen al Virginio.[32] Washington kompletigis la malbone preparitan mision en 77 tagoj, en malfacilaj vintraj kondiĉoj, atingante altan prestiĝon kiam lia informaro estis publikigita en Virginio kaj en Londono.[33]

Franc-Brita Indiana Milito redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Franc-Brita Indiana Milito kaj Sepjara milito.
 
Leŭtenanta Kolonelo Washington ĉeestas en nokta konsilio dum la Batalo de Fort Necessity en la Kantono Fayette (Pensilvanio).

En Februaro 1754, Dinwiddie promociis Washington al rango de leŭtenant-kolonelo kaj vickomandanto de 300-homa Virginia Regimento, kun ordonoj batali francajn fortojn ĉe Forkejoj de Ohio.[34] Washington eliris kun la duono de la regimento en Aprilo kaj tuj ekkonis, ke franca forto de 1 000 homoj ekkonstruis fuorton Fort Duquesne tie. En Majo, li konstruinte defendan pozicion en Fort Necessity ĉe Great Meadows (Grandaj Herbejoj), li ekkonis, ke francoj estis je sep mejloj (11 km); li decidis ataki.[35]

Oni konstatis, ke franca roto estis nur de ĉirkaŭ 50 homoj, kaj tial Washington avancis la 28an de Majo kun malgranda forto de Virginianoj kaj Indianaj aliancanoj por embuski ilin.[36] Dum la embusko aŭ Batalo de Jumonville Glen, la francaj fortoj estis mortigitaj rekte per muskedoj kaj hakiletoj, inklude la francan komandanton Joseph Coulon de Jumonville, kiu estis portinta diplomatan mesaĝon por la Britoj. La Francoj poste trovis siajn homojn mortintaj kaj harardeŝiritaj, kaj kulpigis Washington, kiu estis retiriĝinta al Fort Necessity.[37]

La tuta Virginia Regimento aliĝis al Washington en Fort Necessity la sekvan monaton kun novaĵoj ke li estis promociitaj al komandado de la regimento kaj al rango de kolonelo post la morto de la regimenta komandanto. La regimento estis plifortigita de Britarmeaj Sendependaj Kompanioj de Suda Karolino, nome cento da sudkarolinannoj estritaj de la kapitano James Mackay; lia reĝa komision estis pli altnivela ol la rango de Washington kaj startis konflikto pri la komandado. La 3an de Julio, franca forto atakis kun 900 homoj, kaj la Batalo de Fort Necessity finiĝis per la kapitulaco de Washington.[38] Li subskribis kapitulacan dokumenton en kiu li ŝajne senkonscie respondecis pro la "murdo" de Jumonville, kaj poste kulpigis la tradukiston ke li ne ĝuste tradukis ĝin.[39]

En la sekvo, la kolonelo James Innes ekkomandis la interkoloniajn fortojn, la Virginia Regimento estis dividita, kaj oni proponis al Washington kapitanecon de unu el la ĵus formitaj regimentoj. Tamen li malakceptis, ĉar tio estus estinta malpromocio kaj anstataŭe li malakceptis sian komision.[40] La "afero Jumonville" iĝis la okazigo kiu ekbrulis la komencon de la Franc-Brita Indiana Milito, kiu poste iĝos parto de la Sepjara milito.[41][42]

 
Washington la Soldato, portreto de 1834 de Washington ĉevalrajdanta dum la Batalo de Monongahela.

En 1755, Washington militservis volontule kiel helpanto de la Generalo Edward Braddock, kiu estris britan ekspedicion poo forpeli la francojn el Fort Duquesne kaj la Teritorio Ohio.[43] Je rekomendo de Washington, Braddock disigis la armeon en unu ĉefa kolumno kaj malpeze ekipita "fluganta kolumno".[44] Suferante gravan disenterion, Washington estis lasita malantaŭe, kaj kiam li aliĝis al Braddock ĉe Monongahela la Francoj kaj iliaj Indianaj aliancanoj embuskis la dividitan armeon en la Batalo de Monongahela. La brita forto perdis du trionojn de homoj, inklude la ĝismorte vunditan Braddock. Sub la komandado de Leŭtenant-kolonelo Thomas Gage, Washington, ankoraŭ tre malsana, rekunigis la survivantojn kaj formis ariergardon, kiu abligis la fakton, ke la restaĵoj de la forto disengaĝiĝu el la konflikto kaj retiriĝu.[45]

Dum tiu konflikto, oni pafis al du ĉevaloj kiujn li estis rajdanta, kaj ankaŭ liaj ĉapelo kaj mantelo estis kugle truitaj.[46] Lia konduto sub malamika pafado elaĉetis lian reputacion antaŭ kritikoj de lia komandado en la Batalo de Fort Necessity,[47], sed li ne estis inkludita fare de la sukcedanta komandanto (kolonelo Thomas Dunbar) en planitaj sekvaj operacoj.[48]

La Virginia Regimento estis rekonstituita en Aŭgusto 1755, kaj Dinwiddie nomumis Washington sia komandanto, denove kuna la rango de kolonelo. Washington konfliktis kun superuloj preskaŭ tuje, tiam kun John Dagworthy, alia kapitano de supera reĝa rango, kiuj komandis roton de Maryland-anoj en la regimenta sidejo en Fort Cumberland (Maryland).[49] Washington, malpacienca por ofensivo kontraŭ Fort Duquesne, estis konvinkita, ke Braddock estus haviginta al li reĝan komision kaj urĝigis sian kazon en Februaro 1756 ĉe la sukcedanto de Braddock kiel ĉefkomandanto, nome William Shirley, kaj denove en Januaro 1757 kun la sukcedanto de Shirley, nome John Campbell, 4a Grafo de Loudoun, nome Lord Loudoun. Shirley decidis en favoro de Washington nue en la afero de Dagworthy; sed poste Loudoun humiligis Washington, malakceptis doni al li reĝan komision kaj interkonsentis nur malŝarĝigi lin el la respondeco regi Fort Cumberland.[50]

En 1758, la Virginia Regimento estis atribuita al la brita Ekspedicio Forbes por kapti Fort Duquesne.[51] Dua Virginia regimento estis starigita estrita de la kolonelo William Byrd III kaj estis atribuita ankaŭ al la ekspedicio.[52] Washington malkonsentis kun la taktikoj de la Generalo John Forbes kaj elektis la vojon.[53] Forbes tamen faris Washington "brevet"-brigadira generalo kaj donis al li komandanton de unu el la tri brigadoj kiuj estis atakontaj la fuorton. La francoj abandonis la fuorton kaj la valon antaŭ la atako, tamen, kaj Washington nur vidis okazaĵon pro amika pafado kiu rezultis en 14 mortoj kaj 26 vunditoj. Frustraciita, li rezignis sian komision tuj poste kaj revenis al Monto Vernon.[54]

Estrite de Washington, la Virginia Regimento estis defendinta 300 mejlojn (480 km) de landlimo kontraŭ du dek atakoj de Indianoj en dek monatoj.[55] Li pliigis la profesiecon de la regimento, dum ĝi kreskiĝis el 300 ĝis 1 000 homoj, kaj la landlima loĝantaro de Virginio suferis malpli ol tiuj de aliaj kolonioj. Kvankam li malsukcesis realigi reĝan komision, li almenaŭ akiris mem-konfidon, estrecajn kapablojn kaj sciaron pri la britaj militaj taktikoj. La detrua konkurenco kiun Washington atestis inter la koloniaj politikistoj nutris sian postan apogon al forta centra registaro.[56]

Geedzeco, civila kaj politika vivo (1755–1775) redakti

 
Martha Dandridge Custis, portreto de 1757 fare de John Wollaston.

La 6an de Januaro, 1759, Washington, estante 26-jaraĝa, edziĝis al Martha Dandridge Custis, nome 27-jaraĝa vidvino de riĉa posedanto de plantejo nome Daniel Parke Custis. La geedziĝo okazis en la bieno de Martha; ŝi estis inteligenta, sprita, kaj sperta en administrado de plantejo, kaj la paro havis feliĉan geedzecon.[57] Ili translokiĝis al Monto Vernon, apud Alexandria, kie li vivis kiel plantisto de tabako kaj tritiko kaj elstariĝis kiel politika figuro.[58]

Washington supozis, ke lia malsansufero de 1751 pro variolo lasis lin malfekunda, sed estas same verŝajne ke "Martha povus suferi vundojn dum la nasko de Patsy, ŝia fina filo, kio estus farinta pliajn naskojn maleblaj."[59] La paro bedaŭris ne havi filojn kune.[60][61] Spite ak tio, la paro edukis la du aĝaj filoj de Martha nome John Parke Custis (Jacky) kaj Martha Parke Custis (Patsy), kaj poste la du plej junaj filoj de Jacky nome Eleanor Parke Custis (Nelly) kaj George Washington Parke Custis (Washy), krom nombrajn genepojn.[62]

La geedziĝo donis al Washington kontrolon super la doto de Martha nome unu triono de la bieno de 18 000 akreoj (7,300 ha) heredita de ŝia unua edzo Daniel Parke Custis, kaj li administris ankaŭ la ceterajn du trionon por la filoj de Martha; la bieno inkludis 84 sklavojn. Kiel rezulto, li iĝis unu el la plej riĉaj homoj de Virginio, kio pliigis sian socian konsideron.[63]

Je postulo de Washington, la Guberniestro Norborne Berkeley, Lord Botetourt, plenumis la promeson de Dinwiddie de 1754 rekompenci per terdonoj al ĉiu volontuloj de la milico dum la Franc-Brita Indiana Milito.[64] Fine de la jaro 1770, Washington inspektis terojn en la regionoj de la riveroj Ohio kaj Granda Kanawha, kaj li engaĝigis termezuriston William Crawford por subdividi ĝin. Crawford atribuis 23 200 akreojn (9 400 ha) al Washington; Washington diris al la veteranoj, ke ilia tero estas monteta kaj netaŭga por kultivado, kaj li konsentis aĉeti 20 147 akreojn (8 153 ha), lasante al kelkaj la impreson, ke ili estis fitrompitaj.[65] Li ankaŭ duobligis la grandon de Monto Vernon ĝis 6 500 akreoj (2 600 ha) kaj, ĉirkaŭ 1775, li estis pliigante la nombron de siaj sklavoj je pli ol cento.[66]

 
Bieno Monto Vernon, Virginio.

Kiel respektita milita heroo kaj granda terposedanto, Washington tenis lokajn postenojn kaj estis elektita por la Virginia provinca parlamento, reprezentante la kantonon Frederick en la Domo de Burĝoj por sep jaroj dekomence en 1758.[66] Li kandidatiĝis por la unua fojo al la sidloko en 1755 sed estis pro multo venkita de Hugh West.[67][68] Kiam li konkurencis en 1758, Washington allogis votantojn per biero, brando, kaj aliaj alkoholaĵoj. Spite al la fakto ke li forestis servante en la Ekspedicio Forbes, li venkis en la elekto per ĉirkaŭ 40 procento de la voĉdonanto, super tri rivaloj kun la helpo de lokaj subtenantoj.[69][70]

Frue en sia leĝofara kariero, Washington rare parolis aŭ eĉ ĉeestis leĝofarajn sesiojn. Li poste iĝis elstara kritiko de la impostopolitiko de Britio kaj de la komercistaj politikoj rilate al la usonaj kolonioj kaj iĝis pli politike aktivaj starte en la 1760-aj jaroj.[71]

Washington importis luksajn kaj aliajn varojn el Anglio, pagante por ili eksportante tabakon. Lia elspezego kombine kun la malaltaj prezoj de tabako lasis al li ŝuldon de 1 800 pundoj ĉirkaŭ 1764, kio devigis lin diversigi siajn havaĵojn.[72] En 1765, pro erozio kaj aliaj grundoproblemoj, li ŝanĝis la ĉefan kultivon de Monto Vernon el tabako al tritiko kaj etendis operacojn por inkludi maizon, farunmueladon kaj fiŝkaptadon.[73][74]

Washington tuj estis enkalkulita inter la politika kaj socia elito en Virginio. El 1768 ĝis 1775, li invitis ĉirkaŭ 2 000 invititojn al Monto Vernon, ĉefe tiujn kiujn li konsideris altrangajn perdonojn, kaj oni scias, ke li estis escepte bonkora al liaj invititoj.[75] Washington dediĉis tempon ankaŭ al plezuro pere de vulpoĉasado, fiŝkaptado, dancoj, teatro, kartoludo, triktrako kaj bilardo.[76]

La duonfilino de Washington Patsy suferis pro epilepziaj atakoj el 12-jaraĝo, kaj ŝi mortis en la Monto Vernon en 1773. La sekvan tagon, li skribis al Burwell Bassett: "Estas pli facile koncepti ol priskribi la malĝojon de tiu Familio".[77] Li suspendis ĉiujn negocajn aktivecojn kaj restis kun Martha ĉiuvespere dum tri monatoj.[78]

Opozicio al la Britaj Parlamento kaj Krono redakti

Washington ludis ŝlosilan rolon antaŭ kaj dum la Usona Revolucio. Lia malfido disde la brita militistaro startis kiam li estis superita en la promocio al la Regulara Armeo. Opoziciantaj al la impostoj truditaj de la Brita Parlamento al la Kolonioj sen propra reprezentado,[79] li kaj aliaj kolonoj kiuj estis same koleraj pro la Reĝa Proklamacio de 1763 kiu malpermesis usonan setladon okcidente de la Alegana Montaro kaj protektis la Nordamerik-britan felkomercon.[80]

 
"Boston Tea Party" en 1774.

Washington kredis, ke la leĝo Stamp Act 1765 estis "Act of Oppression" (Leĝo de Subpremado) kaj celebris sian nuligon la sekvan jaron. En letero de 20a de Septembro, 1765, Washington protestis al "Robert Cary & Co.", ke la malaltaj prezoj kiujn li ricevis kontraŭ sia tabako kaj pro la inflaciaj prezoj kiujn li devis pagi as forced reen pro la varoj el Londono.[81] En Marto 1766, la Parlamento aprobi la leĝon Declaratory Act, kiu asertis, ke la parlamenta leĝaro superis la kolonian leĝaron.[82] Fine de la 1760-aj jaroj, la interferado de la Brita Krono en la usona enspeziga spekulado de la okcidentaj teroj rezultis en la Usona Revolucio.[83] Washington estis prospera terospekulisto, kaj en 1767, li kuraĝigis "aventurojn" por akiri okcidentajn terojn en la interno de la lando.[83] Washington helpis disvastigi protestojn kontraŭ la leĝoj Townshend aprobitaj de la Parlamento en 1767, kaj li enkondukis proponon en Majo 1769 kiu petis al Virginianoj boikoti britajn varojn; tiuj "Acts" estis ĉefe nuligitaj en 1770.[84]

La Brita Parlamento klopodis por punoj al la kolonoj de Masaĉuseco pro sia rolo en la ribelo nomita "Boston Tea Party" en 1774 pere de la nomitaj Intolerable ActsCoercive Acts (neakcepteblaj leĝoj), kiujn Washington konsideris "invadon de niaj rajtoj kaj privilegioj".[85] Lis diris, ke la usonanoj ne devas submetiĝi al leĝoj de tiranio ĉar "kutimo kaj uzo faros nin malsovaĝigitaj kaj neglektindaj sklavoj, kiel la nigruloj kiujn ni regas per tia arbitra oscilado".[86] Tiun julion, li kaj George Mason skizis liston de rezoluciojn por la komitato de la Kantono Fairfax, inkludante alvokon al la finigo de la transatlantika sklavkomerco, kiuj estis aprobitaj.[87]

La 1an de Aŭgusto, Washington partoprenis en la Unua Virginia Konvencio. Tie, li estis elektita kiel delegito al la Unua Kontinenta Kongreso.[88] Ĉar leviĝis malstreĉiĝoj en 1774, li helpis trejni milicojn en Virginio kaj organizis plifortigon de la bojkoto de la Kontinenta Asocio al britaj varoj instituciita de la Kongreso.[89]

La Usona Milito de Sendependeco startis la 19an de Aprilo, 1775, per la Bataloj de Lexington kaj Concord kaj la Sieĝo de Bostono.[90] Aŭdinte la novaĵojn, Washington estis "sobered and dismayed" (serena kaj kortuŝita),[91] kaj li urĝe eliris al Monto Vernon la 4an de Majo, 1775, por aliĝi al la Dua Kontinenta Kongreso en Filadelfio.[92]

Ĉefkomandanto (1775–1783) redakti

Militista kaj politika kariero redakti

Li estis pia anglikano kaj (post sendependiĝo) episkopano, kaj krome estis framasono, kiel multaj el la fondintoj de Usono. Laŭ usona nacia folkloro oni registris ke li estis 188 cm alta, kaj pezis ĝis 90 kg. Li edziĝis al Martha Dandridge Custis.

Washington liberigis Usonon el Britio, estinte la komandanto kaj generalo de la Kontinenta Armeo kontraŭ Britio en la Usona Revolucio (17751781). Li havis nek grandan, nek profesian armeon, sed li estis tre persista kaj bonefika generalo. Li estas ankaŭ konsiderita kiel unu el la Patroj-fondintoj de Usono,[6] ĉar li prezidis la konstitucia kongreso skizinte la Usonan Konstitucion, kiu anstataŭis la Artikolojn de Konfederacio kaj plu restas kiel suprema landa leĝo.

Washington rapide iĝis grava oficiro en la koloniaj fortoj dum la unuaj epokoj de la Franc-Brita Indiana Milito. Elektita de la Dua Kontinenta Kongreso en 1775 por esti ĉefkomandanto de la Kontinenta Armeo en la Usona Revolucio, Washington sukcesis forigi la britojn for el Bostono en 1776, sed li estis venkita kaj preskaŭ kaptita poste tiun jaron kiam li perdis Novjorkon. Post sia trapaso de la rivero Delavaron dum la kvieto de la vintro, li venkis super la Britoj en du bataloj, rekaptis Novĵerzejon kaj redonis kuraĝon al la Patriota tendaro.

Pro lia strategio, la revoluciaj fortoj kaptis du gravajn britajn armeojn ĉe Saratogo en 1777 kaj dum la Sieĝo de Yorktown en 1781. Historiistoj laŭdas Washington pro lia selektado kaj inspektado de liaj generaloj, instigo de laboretoso kaj kapablo aranĝi kune la armeon, kunordigo kun la subŝtataj gubernatoroj kaj ŝtataj milicunuoj, rilatoj kun la Kongreso kaj atento al provizoj, loĝistiko, kaj trejnado. En batalo, aliflanke, Washington estis plurfoje superigita fare de britaj generaloj kun pli grandaj armeoj. Post kiam venko estis finpretigita en 1783, Washington eksiĝis kiel ĉefkomandanto prefere ol usurpi povon, pruvante sian opozicion al diktaturo kaj sian engaĝiĝon al usona respublikismo.

Seniluziiĝinta ĉe la Kontinenta Kongreso, en 1787 Washington prezidis la Konstitucian Kongreson, kiu elpensis novan federacian registaron por Usono. Elektita unuanime kiel la unua Prezidanto de Usono en 1789, li provis alporti rivalfrakciojn kune por unuigi la nacion. Li apogis la programojn de Alexander Hamilton por elpagi ĉiun tutŝtatan kaj subŝtatan ŝuldon, por efektivigi efikan impostsistemon kaj por krei nacian bankon,[93] malgraŭ opozicio de Thomas Jefferson.

Washington proklamis Usonon neŭtrala en la militoj furiozantaj en Eŭropo post 1793. Li evitis militon kun Britio kaj garantiis jardekon da paco kaj enspezigan komercon certigante la Traktaton Jay en 1795, malgraŭ intensa opozicio de la Jefersonanoj. Kvankam li neniam oficiale aliĝis al la Federalista Partio, li apogis ĝiajn programojn. La adiaŭdiskurso de Washington estis influa enkonduko pri respublikana virto kaj averto kontraŭ partiemo, sekciismo, kaj implikiĝo en eksterlandaj militoj. Li retiriĝis de la prezidanteco en 1797 kaj revenis al sia hejmo en Mount Vernon, kaj al hejma vivo, kie li administris gamon da entreprenoj. Li liberigis ĉiujn siajn sklavojn laŭ sia fina testamento.

Washington havis vizion de granda kaj potenca nacio, kiu estu konstruita sur respublikanaj linioj uzantaj federacian potencon. Li serĉis uzi la nacian registaron por konservi liberecon, plibonigi infrastrukturojn, malfermi la okcidentajn terojn, antaŭenigi komercon, trovi permanentan ĉefurbon, redukti regionajn streĉitecojn kaj promocii spiriton de usona naciismo.[94]

La federalistoj igis lin la simbolo de sia partio krom por multaj jaroj, la Jefersonanoj daŭre malfidis lian influon kaj prokrastis konstrui la Vaŝingtonan Monumenton.

Atingoj redakti

Dum la vaŝingtona regado (1789-1797) okazis:

Sekvo redakti

La nomo de la usona ĉefurbo Vaŝingtono (Washington, D.C.) kaj de la subŝtato Vaŝingtonio estis kreitaj memore al li. En Usono estas multaj aliaj lokoj nomataj laŭ li (prie oni vidu listeton en la artikolo Washington. Simile oni uzis la nomon por ĵus naskitoj, kelkaj el kiuj poste gravuliĝis, kiel ekzemple Washington Irving (1783-1859).

Washingtonia estas genro de palmoj, indiĝena de sudokcidenta Usono, kun specioj tre disvastigitaj, kiel ekzemple Washingtonia robusta. Iama Washingtonia americana estas nun nomita Sequoiadendron giganteumSekvojadendro.

Washington estis heroo de Mao Zedong.

Bildaro redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. PIV: ★Vaŝington/o La unua prezidanto de Usono
  2. Usona aviadilŝipo Georgo Vaŝingtono vizitis Hongkongon, Ĉinio
  3. [1] Arkivigite je 2015-06-18 per la retarkivo Wayback Machine " Mi preferus morti ol prezenti neĝustaĵon. "   Georgo Vaŝingtono
  4. Nuntempaj registroj, kiuj uzis la Julian kalendaron kaj la Anunciacian Stilon numerigi jarojn, registris lian naskon en la 11-a de februaro, 1731. La asertoj de la brita novstilkalendara Akto de 1750, plibonigita en 1752, ŝanĝis la oficialan britan datigmetodon al la Gregoria kalendaro je la komenco de la jaro en la 1-a de januaro (nome en la 25-a de Marto). Tiuj ŝanĝoj rezultis en datoj movigitaj antaŭen 11 tagojn, kaj por tiuj inter la 1-a de januaro kaj la 25-a de marto, per antaŭeniro de unu jaro. Por plia klarigo vidu datojn de Malnova kaj Nova Stiloj.
  5. Engber, Daniel (18-a de januaro, 2006). "What's Benjamin Franklin's Birthday?". Slate. Konsultita la 21-an de majo, 2011. (La konfuzaj naskodatoj kaj de Franklin kaj de Washington estas tie klare klarigitaj.)
  6. 6,0 6,1 Parry, Jay A.; Allison, Andrew M. (1991). The Real George Washington: The True Story of America's Most Indispensable Man. United States: National Center for Constitutional Studies. ISBN 978-0-88080-014-3. p. XI.
  7. Grizzard, Frank E., Jr. (2002). George Washington: A Biographical Companion. Santa Barbara, Calif: ABC-CLIO. ISBN 1-57607-082-4. pp. 105–107.
  8. Unger, Harlow Giles (2013). "Mr. President" George Washington and the Making of the Nation's Highest Office. Boston: Da Capo Press, A Member of the Perseus Book Group. ISBN 978-0-306-82241-4. pp 61, 146.
  9. Chernow, Ron (2010). Washington: A Life. New York: Penguin Press. ISBN 978-1-59420-266-7., Pulitzer Prize
  10. Michael Kazin et al., eds. (2009) The Princeton Encyclopedia of American Political History. (Two volume set). Princeton University Press, p. 589.
  11. Unger, Harlow Giles (2013). "Mr. President" George Washington and the Making of the Nation's Highest Office. Boston: Da Capo Press, A Member of the Perseus Book Group. ISBN 978-0-306-82241-4., pp 236–237.
  12. Rupert Cornwell, "George Washington: The father of the nation" (17-a de januaro, 2009). . The Independent
  13. O'Brien, Conor Cruise (2009). First in Peace: How George Washington Set the Course for America. Enkonduko de Christopher Hitchens. Cambridge: Da Capo Press. ISBN 978-0-306-81619-2. p. 19.
  14. Cunliffe, Marcus (1958). George Washington, Man and Monument. Boston: Little, Brown. OCLC 58007859. pp. 24–26.
  15. The history of the calendar en gazeto BBC History, Januaro 2014.
  16. Chernow 2010, pp. 3–6.
  17. Ferling, 2002 , p. 3; Chernow, 2010, pp. 5–7
  18. Ferling, 2009, p. 9; Chernow, 2010, pp. 6–8
  19. Ten Facts About Washington & Slavery. Mount Vernon Ladies' Association.
  20. Owners of Mount Vernon. Mount Vernon Ladies' Association.
  21. Chernow, 2010, pp. 10–12; Ferling, 2002, p. 14; Ferling, 1988, pp. 5–6.
  22. The Rules of Civility and Decent Behaviour. Mount Vernon Ladies' Association.
  23. Chernow, 2010, pp.10, 19; Ferling, 2002, pp. 14–15; Randall, 1997, p. 36.
  24. 24,0 24,1 George Washington's Professional Surveys. U.S. National Archives. Alirita 11a de Julio, 2019.
  25. Fitzpatrick, 1936, v. 19, p. 510; Chernow, 2010, pp. 22–23.
  26. Chernow 2010, p. 24.
  27. Flexner, 1974, p. 8; Chernow, 2010, p. 25.
  28. Chernow 2010, pp. 26, 98.
  29. Anderson, 2007, pp. 31–32; Chernow, 2010, pp. 26–27, 31.
  30. Ferling 2009, pp. 15–16.
  31. Conotocarious. Mount Vernon Ladies' Association.
  32. Ferling, 2009, pp. 15–18; Lengel, 2005, pp. 23–24; Randall, 1997, p. 74; Chernow, 2010, pp. 26–27, 31.
  33. Fitzpatrick, 1936, pp. 510–511; Ferling, 2009, pp. 15–18.
  34. Chernow, 2010, pp. 31–32; Ferling, 2009, pp. 18–19.
  35. Chernow 2010, pp. 41–42.
  36. Chernow 2010, p. 42.
  37. Ferling 2009, pp. 24–25.
  38. Ferling, 2009, pp. 23–25; Ellis, 2004, pp. 15–17.
  39. Ferling, 2009, pp. 24–25; Chernow, 2010, pp. 42–45.
  40. Ferling 2009, p. 26.
  41. Ferling, 2009, pp. 19–24; Ellis, 2004, p. 13; Alden, 1996, pp. 13–15.
  42. Preston, David (Oktobro 2019). "When Young George Washington Started a War". Smithsonian.
  43. Chernow 2010, p. 53.
  44. Alden, 1996, p. 37; Ferling, 1988, pp. 35–36.
  45. Alden, 1996, pp. 37–46; Ferling, 1988, pp. 35–36; Chernow, 2010, pp. 57–58.
  46. Fitzpatrick 1936, p. 511.
  47. Ferling 2009, pp. 28–30.
  48. Alden 1996, pp. 37–46.
  49. Ellis, 2004, p. 24; Ferling, 2009, pp. 30–31.
  50. Ferling 2009, pp. 31–32, 38–39.
  51. Flexner, 1965, p. 194; Fitzpatrick, 1936, p. 512}}
  52. Flexner 1965, pp. 206–207.
  53. Fitzpatrick, 1936, p. 512; Chernow, 2010, pp. 89–90; Flexner, 1965, pp. 194, 206–207.
  54. Ferling, 2009, p. 43; Chernow, 2010, pp. 90–91; Lengel, 2005, pp. 75–76, 81.
  55. Fitzpatrick, 1936, pp. 511–512; Flexner, 1965, p. 138; Fischer, 2004, pp. 15–16; Ellis, 2004, p. 38.
  56. Chernow, 2010, pp. 92–93; Ferling, 2002, pp. 32–33.
  57. Ferling, 2002, pp. 33–34; Wiencek, 2003, p. 69.
  58. Chernow, 2010, pp. 97–98; Fischer, 2004, p. 14.
  59. Chernow 2010, p. 103.
  60. Chernow, 2010, p. 103; Flexner, 1974, pp. 42–43.
  61. Kelkaj posteuloj de la sklavo West Ford posedaĵo de John Augustine Washington, frato de George, asertis (baze sur familia parola historio) ke Ford estis filo de George Washington, kvankam historiistoj pridubas tiun patrecon. West Ford. Mount Vernon Ladies' Association. Abramson, Jill (7a de Marto, 2022). "Did George Washington Have an Enslaved Son?". The New Yorker.
  62. Coe, Alexis (20a de Junio, 2020). "The Father of the Nation, George Washington Was Also a Doting Dad to His Family". Smithsonian.
  63. Wiencek 2003, pp. 9–10, 67–69, 80–81.
  64. Rasmussen kaj Tilton, 1999, p. 100; Chernow, 2010, p. 184.
  65. Ferling, 2002, pp. 44–45; Grizzard, 2002, pp. 135–137.
  66. 66,0 66,1 Ellis 2004, pp. 41–42, 48.
  67. Bish, Jim, "Hugh West and the West Family's Momentous Role in Founding and Developing Alexandria and Fairfax and Loudoun Counties, Virginia", The Alexandria Chronicle, Alexandria Historical Society, Spring 2010, paĝoj 13–14. Arkivigite je 2021-04-23 per la retarkivo Wayback Machine
  68. To George Washington from Adam Stephen, 23 December 1755. National Historical Publications and Records Commission (The U.S. National Archives and Records Administration) (1755). Alirita 10a de Majo, 2020. “GW kept a copy of the Frederick County poll sheet (c. 10 Dec., DLC:GW) in his papers with the names of the 40 men who voted for him and the names of the 271 men who voted for Hugh West and 270 who voted for Thomas Swearingen.”.
  69. House of Burgesses. Mount Vernon Ladies' Association.
  70. Enclosure V: Frederick County Poll Sheet, 1758, 24 July 1758. National Historical Publications and Records Commission (The U.S. National Archives and Records Administration) (1758). Alirita 8a de Majo, 2020.
  71. Ferling 2009, pp. 49–54, 68.
  72. Ellis 2004, pp. 49–50.
  73. Chernow 2010, p. 141.
  74. Tobacco. Mount Vernon Ladies' Association.
  75. Chernow 2010, p. 122.
  76. Ferling, 2002, pp. 43–44; Ellis, 2004, p. 44.
  77. Chernow 2010, p. 161.
  78. Higginbotham 2001, p. 154.
  79. Chernow 2010, p. 136.
  80. Chernow, 2010, pp. 137, 148; Taylor, 2016, pp. 61, 75.
  81. Chernow, 2010, p. 138; Ferling, 2009, p. 68.
  82. Taylor 2016, p. 103.
  83. 83,0 83,1 The Pursuit of Land. The Lehrman Institute (22a de Junio, 2021). Alirita 11a de Julio, 2021.
  84. Freeman, 1968, pp. 174–176; Taylor, 2016, p. 75.
  85. Randall, 1997, p. 262; Chernow, 2010, p. 166; Taylor, 2016, p. 119.
  86. Alden 1996, p. 101.
  87. Chernow 2010, p. 167.
  88. Ferling, 1988, p. 100; Ford, Hunt kaj Fitzpatrick, 1904, v. 19, p. 11
  89. Ferling, 1988, p. 108; Taylor, 2016, pp. 126–127.
  90. Taylor 2016, p. 132.
  91. Chernow 2010, p. 181.
  92. Chernow 2010, p. 182.
  93. Unger, Harlow Giles (2013). "Mr. President" George Washington and the Making of the Nation's Highest Office. Boston: Da Capo Press, A Member of the Perseus Book Group. ISBN 978-0-306-82241-4. p 236.
  94. Cayton, Andrew, "Learning to Be Washington". Kontrolita 30a de Septembro, 2010.

Fontoj redakti

  • Akers, Charles W.. (2002) “John Adams”, The Presidents: A Reference History, 3‑a eldono, Scribner, p. 23–38. ISBN 978-0684312262.
  • Coe, Alexis. (2020) You Never Forget Your First: A Biography of George Washington. Viking Press. ISBN 978-0735224100.
  • Cooke, Jacob E.. (2002) “George Washington”, The Presidents: A Reference History, 3‑a eldono, Scribner, p. 1–21. ISBN 978-0684312262.
  • (2010) Oxford Dictionary of Word Origins. Oxford: Oxford University Press. ISBN 978-0199547937.
  • “Washington, George”, Dictionary of American Biography.
  • Frazer, Gregg L.. (2012) The Religious Beliefs of America's Founders Reason, Revelation, and Revolution. University Press of Kansas. ISBN 978-0700618453.
  • Freeman, Douglas Southall. (1968) Washington. Scribner.
  • Grizzard, Frank E. Jr.. (2005) George!: A Guide to All Things Washington. Mariner Pub. ISBN 978-0976823889.
  • Hayes, Kevin J.. (2017) George Washington, A Life in Books. Oxford University Press. ISBN 978-0190456672.
  • Henderson, Donald. (2009) Smallpox: The Death of a Disease. Prometheus Books. ISBN 978-1591027225.
  • Henriques, Peter R.. (2020) First and Always: A New Portrait of George Washington. Charlottesville, VA: University of Virginia Press. ISBN 978-0813944807.
  • Jillson, Calvin C.. (1994) Congressional Dynamics: Structure, Coordination, and Choice in the First American Congress, 1774–1789. Stanford University Press. ISBN 978-0804722933.
  • Lear, Tobias. (December 15, 1799) “Tobias Lear to William Augustine Washington”, The Writings of George Washington 14. G. Putnam & Sons, p. 257–258.
  • Rose, Alexander. (2006) Washington's Spies: The Story of America's First Spy Ring. Random House Publishing Group. ISBN 978-0553804218.
  • Sobel, Robert. (1968) Panic on Wall Street: A History of America's Financial Disasters. Beard Books. ISBN 978-1-8931-2246-8.
  • Subak, Susan. (2018) The Five-Ton Life, Our Sustainable Future. University of Nebraska Press. ISBN 978-0803296886.
  • Twohig, Dorothy. (2001) “"That Species of Property": Washington's Role in the Controversy over Slavery”, George Washington Reconsidered. University Press of Virginia, p. 114–138. ISBN 978-0813920054.
  • Willcox, William B.. (1988) The Age of Aristocracy 1688 to 1830. D.C. Heath and Company. ISBN 978-0669134230.


Vidu ankaŭ redakti

Antaŭe:Prezidento de UsonoPoste: 
1789-1797John Adams
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo George Washington en la angla Vikipedio.