Patro de la Lando estas honora titolo donita al homo konsiderata la ĉefa forto por la establado de ties lando, ŝtatonacio.

En monarkioj, la monarko estis ofte konsiderata la "patr(in)o de la nacio" aŭ kiel patriarko por gvidi sian familion. Tiu koncepto estas esprimita per la politika koncepto de la Didevena Rajto de la reĝoj de kelkaj (se ne ĉiuj) monarkioj, dum ĉe aliaj (en modernaj epokoj) ĝi estas kodigita en konstitucia juro. En aliaj kazoj diktatoroj nomigis sin mem kiel savantoj aŭ kreintoj de la lando, kiaj ĉe la kazoj de Mobutu Sese Seko en ZairoFrancisco Franco en Hispanio (Caudillo de España por la Gracia de Dios, Kaŭdilo de Hispanio pro la dia gracio), sed tiaj honoroj malaperas kiam forpasas la koncernaj diktatoraj epokoj. Ankaŭ Josif Stalin ricevis tiun honoron kiel venkinto en la Dua Mondmilito, ne nur en Sovetunio sed ankaŭ en aliaj landoj de Orienta Eŭropo. En postkolonia Afriko, "Patro de la Lando" estis ofta titolo uzita de multaj politikestroj kaj por aludi al sia rolo en la sendependiga movado aŭ kiel fonto de politika legitimadon, kaj por uzi patrecan simbolismon kiel fonto de pluigenda populareco.[1]

Listo redakti

La jenaj personoj estas ankoraŭ ofte nomitaj "Patro" aŭ "Patrino" de sia respektiva lando. Markitaj nomoj estas de ankoraŭ vivantaj personoj.

Nomo Lando Titolo (indiĝena) Titolo (traduko) Notoj
Skanderbeg
Ismail Qemali
Albanio Babai i Kombit Patro de la Lando
Ahmad Ŝaho Durrani Afganio Ahmad Ŝaho Baba Patro de la Lando[2][3][4] Fondinto de Afgana Durana Imperio
José de San Martín Argentino /
Peruo
Padre de la Patria /
Fundador de la República kaj Protector del Perú[5]
Patro de la Patrio/
Fondinto de la Respubliko kaj Protektanto de Peruo
Unua estro de la suda parto de Sudamerika sukcesa lukto por sendependeco el Hispanio (a. 1778 – p. 1850)
Sir Lynden Pindling Bahamoj Patro de la Nacio Sendependestro en 1973.[6]
Ŝejĥo Mujibur Rahman Bangladeŝo Jatir Janak /
Bangabandhu (বঙ্গবন্ধু)
Patro de la Lando /
Amiko de Bengalio
Sendependestro en 1971.[7]
George Cadle Price Belizo Patro de la Nacio Iama ĉefministro, unua kaj dutempa ĉefministro antaŭ retiriĝi en 1997.[8][9]
Petro la 1-a kaj José Bonifácio de Andrada e Silva Brazilo Pai da Nação kaj Patriarca da Independência Patro de la Nacio kaj Patriarko de Sendependeco Fondinto kaj unua Imperiestro de Brazilo (1822). Bonifácio estis la konsilisto de Pedro la 1-a.
Norodom Sianuk Kamboĝo Preahmâhaviraksat La Reĝo-Patro de Kamboĝo Sendependestro en 1953
Sir John A. Macdonald Kanado Ĉefministro de Kanado Unua Ĉefministro de Kanado, en 1867-1873 kaj 1878-1891
Bernardo O'Higgins Ĉilio Padre de la patria Patro de la patrio Unua estro de la sukcesa lukto de Ĉilio por sendependigo el Hispanio
Simón Bolívar Kolombio Padre de la patria Patro de la patrio Unua estro de la sukcesa lukto de Sudameriko por sendependigo el Hispanio
Ante Starčević Kroatio Otac domovine Patro de la Hejmlando Lia agado kondukis al fondo de moderna kroata ŝtato.[10]
Franjo Tuđman Kroatio Otac domovine Patro de la Hejmlando Lia agado kondukis al fondo de moderna Respubliko Kroatio
Carlos Manuel de Céspedes Kubo Padre de la Patria Patro de la patrio[11][12] Estro de la unua kuba sendependiga movado kiu luktis en la Dekjara Milito (Kubo).
Karolo la 4-a (Sankta Romia Imperio) (Karel IV) Ĉeĥaj landoj Otec vlasti Patro de la Hejmlando Reĝo de Bohemio. Titolo stampita de la rektoro de la Universitato de Karolo de Prago ĉe la imperiestra funebro[13]
František Palacký Ĉeĥaj landoj Otec národa Patro de la Nacio Politikisto kaj historiisto.[13] Dum vlast "hejmlando" inkludis ĉiujn loĝantojn (vidu artikolon Sudetgermanoj), národ "nacio" enhavas nur Ĉeĥ-parolantojn.[14]
Tomáš Garrigue Masaryk Ĉeĥaj landoj Patro de la patrio Unua prezidento de Ĉeĥoslovakio[13]
Juan Pablo Duarte Dominga Respubliko Padre de la patria Patro de la patrio Venkis super Haiti dum la milito de sendependigo
Simón Bolívar Ekvadoro Padre de la patria Patro de la patrio Unua estro de la sukcesa lukto de Sudameriko por sendependigo el Hispanio
Kwame Nkrumah Ganao Patro de la Nacio Unua prezidento kaj ĉefministro de Ghanao, la unua lando en Sub-Sahara Afriko kiu atingis kompletan sendependecon.
Cheddi Jagan Gujano Patro de la Nacio Prezidento de Gujano en 1992-1997.
Jean-Jacques Dessalines Haitio Père de la patrie Patro de la patrio Unua estro de la sukcesa lukto de Haitio por sendependigo el Francio
Mohandas Karamchand Gandhi Barato Rastrapita Patro de la Lando(Neoficiala deklaro) [15] [16] Li ests nomita ankaŭ Mahatma, "Grandanimo"
Sukarno Indonezio Bapak Bangsa/Pemimpin Besar Revolusi Indonesia/Proklamator Patro de la Lando/Granda Estro de la Indonezia Revolucio/La Proklamanto Unua Prezidento de Indonezio.
Ciro la Granda Irano Patro de la Lando Kondukis la Persojn ribele kontraŭ la Medoj, establante la Aĥemenidan Imperion.
Theodor Herzl Israelo חוזה המדינה

(ĥozE hamediA)

Vizianto de la Ŝtato Unu el unuaj kiuj pensis pri redoni al judoj la Izraelan Landon en moderna epoko. Fondinto de la Cionisma movado.
Nursultan Nazarbajev Kazaĥio Елбасы (Elbasy) Patro de la Lando Unua Prezidento de Kazaĥio
Jomo Kenyatta Kenjo Baba wa Taifa Patro de la Lando/Luktanto por Libero Unua Prezidento de Kenjo el 1963 al sia morto en 1978 kiu helpis kreis la Kenjan Konstitucion.
Kim Gu Respubliko Koreio 민족의 스승 (Minjogui seuseung)/국부 (Gukbu) Granda instruisto de la Korea popolo kaj Patro de la Lando Unua estro de la sukcesa lutko de la Respubliko Koreo por sendependeco el Japanio
Ibrahim Rugova Kosovo Baba i Kombit Patro de la Lando Unua Prezidento de la memproklamita Respubliko Kosovo. Estro de la Demokrata Ligo de Kosovo (LDK).
Reĝo Sankta Stefano la 1-a Hungario Nemzetalapító Nacia Fondinto Kiel unua kristana reĝo de Hungario, li estas amplekse agnoskita kiel la fondinto de Hungario kiel lando de Eŭropo. Lia festotago, nome la 20-a de aŭgusto, estas celebrata kiel nacia festotago.
Jonas Basanavičius Litovio Tautos patriarchas Patriarko de la Nacio Varia kultura agado dun la Litovia Nacia Revivado[17]
Krste Misirkov Nord-Makedonio Татко на нацијата Patro de la Lando Elstara lingvisto, verkisto kaj aktivulo.
Tunku Abdul Rahman Malajzio Bapa Kemerdekaan Patro de la Sendependeco La unua Ĉefministro de Malajzio.
Sir Seewoosagur Ramgoolam Maŭricio Patro de la Nacio[18] Unua post-sendependeca Ĉefministro, en 1968.
Miguel Hidalgo y Costilla Meksiko Padre de la patria mexicana[19] Patro de la Meksika Patrio[20] Unua revoluciestro de la Meksika Milito de Sendependeco.
Sam Nujoma Namibio Fonda Patro de la Namibia Nacio Unua Prezidento de Namibio, 1989–2004; titolo havigita per Parlamenta Leĝo de 2005.[21]
Vilhelmo la Silentema Nederlando Vader des Vaderlands Patro de la Patrio Estro de la sukcesa Nederlanda Ribelo kontraŭ Hispanio, kio kondukis al la Nederlanda Respubliko (nome la unua sendependa nederlanda ŝtato)[22]
Einar Gerhardsen Norvegio Landsfaderen Patro de la Nacio La post-duamondmilita ĉefministro de Norvegio[23]
Mohammad Ali Jinnah Pakistano Quaid-e-Azam[24][25] Granda Estro Fondinto de Pakistano, estro de la Muslima Ligo kaj unua Ĝenerala Guberniestro de Pakistano.
Michael Somare Papuo-Novgvineo Patro de la Lando Sendependestro en 1975; konata ankaŭ kiel "la ĉefo" kaj "la maljunulo".[26]
Dom Afonso Henriques Portugalio Pai da Nação Patro de la Nacio
ankaŭ La Konkeranto
Fondinto kaj unua reĝo de Portugalio (1139), agnoskita de la Vatikano en 1179.
Sun Yat-sen Respubliko Ĉinio 國父 国父 (Guófù) Patro de la Lando Sun ludis gravan rolon en la renverso de la dinastio Qing dum la Ksinhai Revolucio. La Kuomintang (KMT) dekretis la titolon en 1940. Tiu titolo pluis post la KMT moviĝis en Tajvanon.
Petro la Granda Rusio Отец Отечества (Otéc Otéčestva) Patro de la patrio Li ricevis la titolon en 1721 de la Reganta Senato, kun la titoloj "Imperiestro de Rusio" kaj "La Granda".[27]
El-Uali Mustafa Sajid Araba Demokratia Sahara Respubliko Patro de la Nacio Estro de la Fronto Polisario, Unua Prezidento de la ADSR. Lukits kontraŭ la hispana kolonia armeo kaj kontraŭ la invado fare de la armeoj de Maroko kaj de Maŭritanio.
Sir John Compton Sankta Lucio Patro de la Nacio Unua ĉefministro ĉe la sendependeco en 1979. Konata ankaŭ kiel "Daddy Compton" (Paĉjo Compton).[28]
Ibn Saud de Saudarabio Saudarabio والد الأمة (Ŭalid Al Ummah) Patro de la Lando Li unuigis la tribojn de la Araba Duoninsulo kaj establis la modernan Saudan ŝtaton. Li establis ankaŭ la regadon de la Sauda dinastio, nome la dinastio kiu regas la landon. Lia filo Salman estas la nuna reĝo kaj ŝtatestro de Saudarabio. Kvin aliaj pli aĝaj filoj – nome Saud, Faisal, Ĥalid, Fahd kaj Abdulah – estis antaŭaj ŝtatestroj.
Donald Dewar Skotio Patro de la Lando Unua persono elektita kiel Ĉefministro de Skotio kiam la transdonita Skota Parlamento estis konstituita en 1999.[29] Dewar zorgis ankaŭ pri la konstitucia reformo.[29]
Karađorđe Serbio Отац Отаџбине Patro de la Patrio Estro de la Unua Serbia Ribelo
Dobrica Ćosić Serbio Отац Нације Patro de la Nacio Unua Prezidento de la Federacia Respubliko Jugoslavio, politika kaj serbnaciisma teoriulo.
Stamford Raffles Singapuro Fonda patro de moderna Singapuro Raffles deklaris la fondon de kio iĝis la moderna Singapuro en la 6a de Februaro 1819, certigante la transdonon de la kontrolo de la insulo al Orienthindia Kompanio.[30]
Primož Trubar Slovenio Oče naroda Patro de la Nacio Konsolidanto de la Slovena lingvo kaj aŭtoro de la unua slovenlingva presita libro.
Mohammed Abdullah Hassan Somalio Patro de la patrio Estro de la unua movado por la sendependigo de Somalio kontraŭ la Itala reĝlando kaj Granda Britio.
Nelson Mandela Sudafriko Tata wethu Patro de la Nacio Unua Prezidento de post-apartisma Sudafriko.[31]
Katolikaj Gereĝoj Hispanio Reyes Católicos de los reinos de Castilla y Aragón Katolikaj Gereĝoj de la regnoj Kastilio kaj Aragono La uniigintoj de moderna Hispanio. Ili uniigis la teritoriojn de Kastilio, Aragono kaj Al-Andalus, nome ĉiujn teritoriojn de la Iberia Duoninsulo, escepte Portugalio. Dum ties regado Ameriko estis malkovrita de eŭropanoj kaj startis la Hispana Imperio.
Don Stephen Senanayake Srilanko Patro de la Nacio Unua Ĉefministro, el 1947 al 1952.[32]
Johan Ferrier Surinamo Vader des Vaderlands Patro de la Nacio Unua prezidento post la sendependiĝo de la lando en 1975 (la termino Vader des Vaderlands havas siajn radikojn en Nederlando)
Gustavo la 1-a de Svedio Svedio Nationalhjälte Nacia heroo Separis Svedion el la dana regado sub Kristiano la 2-a.
Julius Nyerere Tanzanio Baba wa Taifa Patro de la Nacio Unua Prezidento de Tanzanio[33]
Mustafa Kemal Atatürk Turkio Atatürk Patro de la Turkoj Fondinto de la Respubliko Turkio kaj unua Prezidento de Turkio. Li kondukis al la Turka Nacia Movado en la Milito por Turka Sendependiĝo, kaj proklamis la reformojn kiuj faris Turkion demokrata naci-ŝtato. Per leĝo de 1934 li establis la devigon de familinomoj en turka lingvo.[34]
Ŝejĥ Zajid bin Sultan Al Nahjan Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj والد الأمة (Ŭalid Al Ummah) Patro de la Nacio Prezidento de UAE dum ties unuaj 33 jaroj (1971–2004)[35][36]
George Washington, John Adams, Thomas Jefferson, James Madison, Benjamin Franklin kaj aliaj subskribintoj kaj konstitucikonvencianoj Usono Patroj-fondintoj[37][38] La subskribintoj de la Usona Deklaro de Sendependeco en 1776 kaj la konvencianoj kiuj estis delegitoj al la Federacia Konvencio kaj partoprenis en la skizo de la proponita Konstitucio de Usono
George Washington Usono Patro de sia lando[39][40] George Washington estas partikulare elstarigita el la Patroj-fondintoj de Usono kiel "father of his country" (patro de sia lando)[39][40] pro sia rolo kiel ĉefkomandanto de la Kontinenta Armeo dum la Usona Revolucia Milito, kaj pro sia sinteno kiel la unua Prezidento de Usono.
José Gervasio Artigas Urugvajo Padre de la independencia uruguaya[41] Patro de la Urugvaja sendependeco[42] Luktis kontraŭ la koloniaj aremoj de Britio, Hispanio, kaj Portugalio en Río de la Plata.
Filipinoj
Ne estas leĝo en la lando kiu oficiale agnoskas individuon kiel la "Patro de la Nacio" aŭ eĉ "Nacia Heroo". Tiele tio povas estis asocia kun la jenaj elstaraj historiaj personoj:
Emilio Aguinaldo Filipinoj Kauna-unahang Pangulo ng Pilipinas Inaŭgura Prezidento de Filipinoj Estro de la lasta parto de la Filipina Revolucio kaj unua Prezidento de Filipinoj dum la Malolos Kongreso de 1899, kiu superregis la proklamon de la Malolos Konstitucio.
Corazon Aquino Filipinoj Iná ng Demokrasya Patrino de Demokratio
Ikono de Demokratio
Tri jarojn post la murdo de ŝia edzo Benigno Aquino, ŝi iĝis Prezidento de Filipinoj en la 25a de Februaro 1986 rezulte de la Filipina Revolucio de 1986 kiu finigis la diktatorecon de Ferdinand Marcos kaj restarigis demokration.[43]
Andrés Bonifacio Filipinoj Pambansang Bayani
Amá ng Himagsikan
Nacia Hero
Patro de la Revolucio
De facto Prezidento kaj estro de la Filipina Revolucio, kiu rezistadis milite kontraŭ la Hispana Imperio. Lia naskotago, la 30an de Novembro, 1863, estas nacia feritago.
José Rizal Filipinoj Pambansáng Bayani Nacia Heroo Populare konata kiel "National Hero". La verkoj de Rizal – kiuj helpis la komencon de la Filipina Revolucio – estas parto de la nacia studobjektaro laŭ Republic Act No. 1425. La jariĝo de la 30an de Decembro 1896, kiam li estis ekzekutita de la hispana kolonia registaro estas nacia feritago.[44]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Schatzberg, Michael G.. (2001) Political Legitimacy in Middle Africa: Father, Family, Food. Indiana University Press, p. sim, see index; and es 8 & 213. ISBN 0-253-33992-8.
  2. Ganḍā, Singh. (1959) Ahmad Shah Durrani: Father of Modern Afghanistan. Asia Pub. House, p. 457. ISBN 9781402172786.
  3. Ahmad Shah and the Durrani Empire. Library of Congress Country Studies pri Afganio (1997). Alirita 2010-08-25.
  4. Aḥmad Shah Durrānī. Encyclopædia Britannica Reta Versio (2010). Alirita 2010-08-25.
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-02. Alirita 2015-04-19.
  6. "The death of Jeffrey Thompson", Freeport News, The Nassau Guardian (1844) Ltd, 20a de Marto, 2008. Kontrolita 2009-01-17. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-21. Alirita 2015-04-19.
  7. [1]
  8. "Rt. Hon. George Price", CARICOM.com, CARICOM, 20a de Marto, 2008. Kontrolita 2009-01-30. Arkivigite je 2010-01-21 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-01-21. Alirita 2015-04-19.
  9. "The Father of the Nation Turns 90", 7 News Belize, 16a de Januaro 2009. Kontrolita 2009-05-13.[rompita ligilo]
  10. Povijest Oca domovine (kroate). Hrvatska stranka prava dr. Ante Starčević. Arkivita el la originalo je 2010-03-13. Alirita 2010-05-18. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-03-13. Alirita 2015-04-19.
  11. Homenaje a Carlos Manuel de Céspedes, Padre de la Patria (hispane). Trabajadores (2005-06-19). Alirita 2009-01-16.[rompita ligilo]
  12. . Cuba commemorates the 136 anniversary of the beginning of its wars of independence. Trabajadores (2004-10-10). Alirita 2009-01-16. “Cuba commemorates this Sunday the beginning of its wars of independence, the 10 of October of 1868, when the insigne patriotic Carlos Manuel de Cespedes, considered the Father of the Motherland, gave the freedom to his slaves to begin the fight by the liberation of the Nation.”.
  13. 13,0 13,1 13,2 Roberts, Andrew Lawrence. (2005) From Good King Wenceslas to the Good Soldier Švejk: A Dictionary of Czech Popular Culture. Central European University Press, p. 102. ISBN 963-7326-26-X.
  14. Sayer, Derek. (2000) The Coasts of Bohemia: A Czech History. Princeton University Press. ISBN 0-691-05052-X.
  15. http://archive.indianexpress.com/news/gandhi-not-formally-conferred-father-of-the-nation-title-govt/973101/
  16. http://timesofindia.indiatimes.com/india/Constitution-doesnt-permit-Father-of-the-Nation-title-Government/articleshow/16961980.cms
  17. O'Connor, Kevin. (2003) The history of the Baltic States. Greenwood Publishing Group, p. 59. ISBN 978-0-313-32355-3.
  18. Centenary of Sir Seewoosagur Ramgoolam.. Mauritius Post Museum. Mauritius Post (2004). Arkivita el la originalo je 2007-06-25. Alirita 2009-01-20. “Known as the "Father of the Nation", Sir Seewoosagur Ramgoolam has throughout his political career from 1940 to 1982 been closely associated with the significant emancipation of the people of Mauritius and has led the struggle for Independence.”. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-06-25. Alirita 2015-04-19.
  19. El Grito, una tradición popular mexicana sin dueño (hispane). El Periodico de Mexico (2007-09-15). Alirita 2009-02-07. “Miguel Hidalgo, considerado el "padre de la patria" mexicana”.
  20. Vazquez-Gomez, Juana. (1997) Dictionary of Mexican Rulers, 1325-1997. Westport, CT, USA: Greenwood Publishing Group, Incorporated. ISBN 978-0-313-30049-3.
  21. (29a de Decembro 2005) “Promulgation of Conferment of Status of Founding Father of the Namibian Nation Act, 2005 (Act No. 16 of 2005), of the Parliament”, Government Gazette (3567). Alirita 2008-01-16..  [rompita ligilo]
  22. The Oude and Nieuwe Kerk in Delft
  23. Bjørn Talen (1987-05-09). Gratulerer, kjære landsmann! (norvege). Aftenposten. Arkivita el la originalo je 2007-10-13. Alirita 2007-12-18.
  24. "Quaid's 60th death anniversary being marked today", The News International, 2008-09-11. Kontrolita 2008-11-09.[rompita ligilo]
  25. Father of the Nation : Quaid-i-Azam Muhammad Ali Jinnah. Government of Pakistan. Arkivita el la originalo je 2009-05-03. Alirita 2008-11-09. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-05-03. Alirita 2015-04-19.
  26. East, Roger. (2003) “Papua New Guinea”, Profiles of People in Power. Routledge. ISBN 1-85743-126-X.
  27. Anisimov, Evgeniĭ Viktorovich. (1993) The Reforms of Peter the Great: Progress Through Coercion in Russia, translator John T. Alexander, M.E. Sharpe, p. 143. ISBN 1-56324-047-5.
  28. "Obituary: Sir John Compton", Daily Telegraph, 2007-09-10. Kontrolita 2009-01-17.
  29. 29,0 29,1 "'Father of nation' dies", BBC News, BBC, 11a de Oktobro 2000. Kontrolita 27a de Decembro 2011.
  30. Tan, Kelvin. (2012) Raffles' Letters: Intrigues Behind the Founding of Singapore. National Library Board. ISBN 9789810730611.
  31. Nelson Mandela International Day, 18a de Julio, For Freedom, Justice and Democracy. Un.org. Alirita 2013-03-22.
  32. Phadnis, Urmila. (2001) Ethnicity and Nation-building in South Asia. SAGE. ISBN 0-7619-9439-4.
  33. Duval Smith, Alex, "Tanzania weeps for father of the nation", The Independent, 20a de oktobro 1999. Kontrolita 2008-11-08.
  34. Parla, Taha. (2004) Corporatist Ideology in Kemalist Turkey: Progress Or Order?. Syracuse University Press, p. 37–8. ISBN 0-8156-3054-9.
  35. http://www.ameinfo.com/166663.html Arkivigite je 2011-06-07 per la retarkivo Wayback Machine Abu Dhabi's Zayed Mosque tours to take on special Ramadan significance, 20a de Aŭgusto, 2008, alirita en la 2009-01-17, citaĵo = His Highness Sheikh Zayed Bin Sultan Al Nahyan, the late UAE President and Ruler of Abu Dhabi, a man affectionately known as 'The Father of The Nation' for his work as an architect of the UAE Federation.
  36. Wheeler, Julia, "Obituary: Sheikh Zayed", BBC News, BBC, 2a de novembro 2004. Kontrolita 2009-01-17.
  37. America's Founding Fathers. National Archives. Alirita 2008-02-18.
  38. Stanfield, Jack. America's Founding Fathers: Who Are They? Thumbnail Sketches of 164 Patriots (Universal-Publishers, 2001).
  39. 39,0 39,1 Grizzard (2002, pp. 105–107)
  40. 40,0 40,1 Rupert Cornwell, "George Washington: The father of the nation" (17a de Januaro, 2009).
  41. Efemérides Culturales Argentinas: Junio 19 (hispane). Ministry of Education, Argentina (2009). Arkivita el la originalo je 2009-06-19. Alirita 2009-01-20. “1764: Nace en Montevideo (Uruguay) José Gervasio Artigas, iniciador rioplatense del federalismo y padre de la independencia uruguaya. Falleció cerca de Asunción el 23 de septiembre de 1850.”. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-06-19. Alirita 2015-04-19.
  42. Edelmann, Alexander Taylor. (1965) Latin American Government and Politics: The Dynamics of a Revolutionary Society. Dorsey Press, p. 309. “José Gervasio Artigas, who doggedly led his guerrilla bands against the Spanish armies and raised the flag of a free Uruguay, is affectionately remembered by his fellow countrymen as "the father of Uruguayan independence.”.
  43. Icon of Philippine Democracy : Corazon Aquino. Philippine Daily Inquirer. Alirita 2014-05-10. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-05-12. Alirita 2015-04-19.
  44. Jose Rizal. Alirita 2014-05-10.