Franjo Tuđman
Franjo TUĐMAN [ˈfraːɲɔ ˈtudʑman] (naskita la 14-an de majo 1922 en Veliko Trgovišće, mortinta la 10-an de decembro 1999 en Zagrebo; alternativa skribo: Tudjman) estis oficiro, historiisto kaj politikisto. Je la 30-a de majo 1990 li estis elektita kiel prezidento de la jugoslavia subrespubliko Kroatio. Post la sendependiĝo de Kroatio li estis elektita ties unua prezidento, je la 2-a de septembro 1992.
Franjo Tuđman | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Franjo Tuđman | |||||
Naskiĝo | 14-an de majo 1922 en Veliko Trgovišće, Zagreb Oblast, ![]() | ||||
Morto | 10-an de decembro 1999 (77-jaraĝa) en Zagrebo | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | kancero vd | ||||
Tombo | Mirogoj vd | ||||
Lingvoj | kroata vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj • Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj • Socialisma federacia respubliko Jugoslavio • Kroatio vd | ||||
Alma mater | Military Academy Belgrade • Universitato de Zadar vd | ||||
Partio | Kroata Demokrata Unio vd | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Ankica Tuđman vd | ||||
Infanoj | Miroslav Tuđman vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • politika komisaro • universitata instruisto • historiisto vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En 1995 Tuđman por Kroatio subskribis la Interkonsenton de Dayton, per kiu ekestis sendependa, federacia ŝtato Bosnio kaj Hercegovino.
Je la 15-a de junio 1997 li estis reelektita kiel prezidento; tia li restis ĝis sia morto. Je tiu tempo estis konsideroj akuzi lin ĉe la Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio; ties akuzo kontraŭ Ante Gotovina nomas Tuđman "parto de krima asocio", kiu celis perfortan kaj definitivan forpelon de la serboj el regiono Krajina. Sed la morto de Tuđman nuligis tiajn konsiderojn.
Tuđman estis membro de la Kroata Akademio de la Sciencoj kaj politik-scienca profesoro de la universitato de Zagrebo.