Ordeno de Merito de la Itala Respubliko

Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ordeno de Merito.

La Ordeno de Merito de la Itala Respubliko, (itallingve Ordine al Merito della Repubblica Italiana (ofte mallongigita en OMRI), estas la plej alta honora premio kreita de Italio. Ties distingaj koloroj estas verda kaj ruĝa.

DifinoRedakti

 
Ordeno de Merito de la Itala Respubliko

La prezidanto de la Itala Respubliko estas la granda mastro de la Ordeno, kiu estas regata per konsilio konsistanta el kanceliero kaj dek ses membroj. La kancelierejo sidas en Romo.

Kreita per la dekreto n° 178 de la 3-a de marto 1951 ekaplikita en 1952, la Ordeno celas rekompenci altvalorajn agojn por la itala nacio, sur la kampoj literaturo, belartoj, ekonomio, publika servo, agoj kun sociala, filantropia kaj humana naturo, kaj la servoj faritaj en civila aŭ milita kariero. Ĝi devenas de la fando de tri nuligitaj honorordenoj : Santissima Annunziata (Ordeno de la Anunciacio), Corona d’Italia (ordeno de la Itala Reĝlando) kaj Santi Maurizio e Lazzaro (Ordeno de Sanktaj Maŭricio kaj Lazaro).

DistingojRedakti

La Ordeno dividiĝas en pluraj klasoj.

  Kavaliro granda kruco kun granda kordono: Cavaliere di Gran Croce Decorato di Gran Cordone Ordine al Merito della Repubblica Italiana
  1-a klaso / Kavaliro granda kruco : Cavaliere di Gran Croce Ordine al Merito della Repubblica Italiana (8 362)
  2-a klaso / Grand-oficiro : Grande Ufficiale Ordine al Merito della Repubblica Italiana (4 975)
  3-a klaso / Komandoro : Commendatore Ordine al Merito della Repubblica Italiana (13 973)
  4-a klaso / Oficiro : Ufficiale Ordine al Merito della Repubblica Italiana (21 478)
  5-a klaso / Kavaliro : Cavaliere Ordine al Merito della Repubblica Italiana, dit aussi cavaliere della Repubblica (85 863)
1951 – 2001
Kavaliro Oficiro Komandoro Grand-oficiro Kavaliro granda kruco Kavaliro granda kruco ornamita per granda kordono
2001 – Nun
Kavaliro Oficiro Komandoro Grand-oficiro Kavaliro granda kruco Kavaliro granda kruco kun granda kordono

Kelkaj kavaliroj grandaj krucoj de OMRIRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti