Jean-Marc Ayrault
Jean-Marc AYRAULT (n. la 25-an de januaro 1950 en Maulévrier, Maine-et-Loire) estis ĉefministro de Francio (20-a ĉefministro de la Kvina Franca Respubliko)de la 15-an de majo 2012 ĝis la 31-an de marto 2014.
Jean-Marc Ayraut, antaŭ sia ĉefministriĝo, cetere estis membro de la Departementa Konsilio de Loire-Atlantique kaj socialista urbestro de Nantes de post 1989, deputito de la Nacia Asembleo de post 1986 kaj prezidanto de la socialista frakcio de la Nacia Asembleo de post 1997.
Li estis urbestro de Saint-Herblain de 1977 ĝis 1989.
Detalo de mandatoj kaj postenoj
redakti- 14-a de marto 1977 - 12-a de marto 1989 : urbestro de Saint-Herblain (Loire-Atlantique)
- 1976 - 1982 : departementa konsiliano de Loire-Atlantique
- 2-a de aprilo 1986 - 14-a de majo 1988 : deputito de Loire-Atlantique
- 5-a de junio 1988 - 15-a de junio 2012 : deputito de la 3-a distrikto de Loire-Atlantique
- 1997 - 2007 : prezidanto de la socialista frakcio en la Nacia Asembleo
- 18-a de marto 1989 - 21-a de junio 2012 : urbestro de Nantes (Loire-Atlantique)
- 1-a de januaro 2001 - 21-a de junio 2012 : prezidanto de Nantes Métropole
- 2007 - 2012 : prezidanto de la socialista, radikala, civitana kaj maldekstre diversa frakcio en la Nacia Asembleo
- 15-a de majo 2012 - 31-a de marto 2014 : ĉefministro
- 21-a de junio 2012 - 4-a de aprilo 2014 : urba konsiliano de Nantes
- 21-a de junio 2012 - 4-a de aprilo 2014 : komunumara konsiliano de Nantes Métropole
- 1-a de majo 2014 - ? : deputito de la 3-a distrikto de Loire-Atlantique