Ordeno de Merito de la Itala Respubliko
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ordeno de Merito. |
La Ordeno de Merito de la Itala Respubliko, (itale Ordine al Merito della Repubblica Italiana, ofte mallongigita en OMRI) estas la plej alta honora premio kreita de Italio. Ties distingaj koloroj estas verda kaj ruĝa.
Ordeno de Merito de la Itala Respubliko | ||
ŝtata ordeno • meritordeno • ordeno | ||
---|---|---|
Branĉo de | • orders, decorations, and medals of Italy vd | |
Branĉoj | • Knight of the Order of Merit of the Italian Republic • Officer of the Order of Merit of the Italian Republic • Commander of the Order of Merit of the Italian Republic • Grand Officer of the Order of Merit of the Italian Republic • Kavaliro granda kruco de la Ordeno de Merito de la Itala Respubliko • Kavalira Grandkruco kun Kolumo de la Merita Ordeno de la Itala Respubliko • Chief of the Order of Merit of the Italian Republic vd | |
Organizanto | prezidento de Italio | |
Lando | Italio | |
Fondita en | 3-a de marto 1951 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
Difino
redaktiLa prezidanto de la Itala Respubliko estas la granda mastro de la Ordeno, kiu estas regata per konsilio konsistanta el kanceliero kaj dek ses membroj. La kancelierejo sidas en Romo.
Kreita per la dekreto n° 178 de la 3-a de marto 1951 ekaplikita en 1952, la Ordeno celas rekompenci altvalorajn agojn por la itala nacio, sur la kampoj literaturo, belartoj, ekonomio, publika servo, agoj kun sociala, filantropia kaj humana naturo, kaj la servoj faritaj en civila aŭ milita kariero. Ĝi devenas de la fando de tri nuligitaj honorordenoj : Santissima Annunziata (Ordeno de la Anunciacio), Corona d’Italia (ordeno de la Itala Reĝlando) kaj Santi Maurizio e Lazzaro (Ordeno de Sanktaj Maŭricio kaj Lazaro).
Distingoj
redaktiLa Ordeno dividiĝas en pluraj klasoj.
- Kavaliro granda kruco kun granda kordono: Cavaliere di Gran Croce Decorato di Gran Cordone Ordine al Merito della Repubblica Italiana
- 1-a klaso / Kavaliro granda kruco : Cavaliere di Gran Croce Ordine al Merito della Repubblica Italiana (8 362)
- 2-a klaso / Grand-oficiro : Grande Ufficiale Ordine al Merito della Repubblica Italiana (4 975)
- 3-a klaso / Komandoro : Commendatore Ordine al Merito della Repubblica Italiana (13 973)
- 4-a klaso / Oficiro : Ufficiale Ordine al Merito della Repubblica Italiana (21 478)
- 5-a klaso / Kavaliro : Cavaliere Ordine al Merito della Repubblica Italiana, dit aussi cavaliere della Repubblica (85 863)
1951 – 2001 | |||||
---|---|---|---|---|---|
Kavaliro | Oficiro | Komandoro | Grand-oficiro | Kavaliro granda kruco | Kavaliro granda kruco ornamita per granda kordono |
2001 – Nun | |||||
---|---|---|---|---|---|
Kavaliro | Oficiro | Komandoro | Grand-oficiro | Kavaliro granda kruco | Kavaliro granda kruco kun granda kordono |
Kelkaj kavaliroj grandaj krucoj de OMRI
redakti- Claudio Abbado, orkestrestro
- Konrad Adenauer, kanceliero de Okcidenta Germanio
- Giovanni Agnelli
- Riccardo Bacchelli
- Enzo Biagi
- Jorge Luis Borges
- Agostino Casaroli
- Emilio Cecchi
- Jacques Chirac, prezidanto de la Franca Respubliko
- Pietro Citati
- Eduardo De Filippo;
- Umberto Eco, itala verkisto
- Federico Fellini, reĝisoro
- Carlo Maria Giulini
- François Hollande, prezidanto de la Franca Respubliko
- Jean-Marc Ayrault, ĉefministro de la Franca Respubliko
- Helmut Kohl, germana kanceliero
- Rita Levi-Montalcini
- Carlo Maria Martini
- Angela Merkel, germana kancelierino
- Nikita Mikhalkov, rusa kinisto
- Indro Montanelli
- Salvatore Pappalardo
- Paŭlo la 6-a
- Andrea Pirlo, ludisto de la nacia itala futbalteamo
- Dino Risi
- Giuseppe Sinopoli
- Paolo Stoppa
- Renzo Vespignani
- Tullia Zevi
- Samantha Cristoforetti, unua itala kosmonaŭtino