Eduardo De Filippo
Eduardo De Filippo (en itala lingvo: [eduˈardo de fiˈlippo]; 24a de majo 1900 – 31a de oktobro 1984), konata ankaŭ simple kiel Eduardo[1] estis itala aktoro, dramaturgo, scenaristo, verkisto kaj poeto, plej bone konata pro siaj verkoj en Napola lingvo nome Filumena Marturano kaj Napoli Milionaria. Konsiderita unu el la plej gravaj italaj artistoj de la 20a jarcento, Eduardo estis aŭtoro de multaj teatraĵoj luditaj kaj reĝisoritaj de li mem unue kaj poste premiitaj kaj luditaj ekster Italio. Pro siaj artaj meritoj kaj kontribuado al la kulturo estis nomita dumviva senatano fare de la Italia Prezidento Sandro Pertini.
Eduardo De Filippo | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de majo 1900 en Napolo |
Morto | 31-an de oktobro 1984 (84-jara) en Romo |
Tombo | Campo Verano |
Lingvoj | itala • napola |
Ŝtataneco | Italio • Reĝlando Italio |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | Eduardo Scarpetta |
Patrino | Luisa De Filippo |
Frat(in)oj | Titina De Filippo • Peppino De Filippo |
Edz(in)o | Thea Prandi • Isabella Quarantotti |
Infano | Luca De Filippo |
Parencoj | Luigi De Filippo |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • poeto • scenaristo • politikisto • verkisto • dramaturgo • teatra aktoro • aŭtoro • aktoro • reĝisoro |
Verkoj | Saturday Sunday Monday Filumena Marturano |
Post la Dua Mondmilito, en 1948 li aĉetis la teatron Sankta Ferdinando en Napolo, inaŭgurita en 1954. De Filippo stelulis en la filmo de De Sica nome L'oro di Napoli kun Totò kaj Sophia Loren en 1954. En 1973 en lia produktaĵo de lia "Sabato, domenica e lunedi" (1959, Sabato, dimanĉo kaj lundo), stelulis Laurence Olivier en la ĉefa rolo, ricevis la premion de la Londona teatrokritikistoj.[2][3]
NotojRedakti
- ↑ Nomo uzita nur kiel aktoro; kiel aktoro kaj reĝisoro li subskribis per nomo kaj familinomo.
- ↑ Cassell Dictionary of Italian Literature - P. 164
- ↑ McGraw-Hill encyclopedia of world drama: an international ...: Volumo 1 - P. 19