Laurence Olivier
Laurence Olivier [oliviej'] (Laurence Kerr Olivier, Baron Olivier, naskiĝis la 22-an de majo 1907 en Dorking, mortis la 11-an de julio 1989 en Brighton) estis angla aktoro, scenaristo kaj reĝisoro.
Laurence Olivier | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de majo 1907 en Dorking |
Morto | 11-an de julio 1989 (82-jara) en Ashurst |
Mortokialo | rena malfunkcio |
Tombo | Abatejo Westminster |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando |
Alma mater | Reĝa Centra Lernejo de Parolo kaj Dramo • St Edward's School |
Familio | |
Patro | Gerald Kerr Olivier |
Patrino | Agnes Louise Crookenden |
Edz(in)o | Jill Esmond • Vivien Leigh • Joan Plowright |
Infanoj | Tamsin Olivier • Simon Tarquin Olivier • Richard Olivier • Julie-Kate Olivier |
Okupo | |
Okupo | filmaktoro • teatra reĝisoro • filmreĝisoro • politikisto • produktoro • scenaristo • ĝenra aktoro • teatra aktoro • televida aktoro • aktoro • reĝisoro • dramaturgo |
Verkoj | Marathon Man Wuthering Heights |
TTT | |
Retejo | http://www.laurenceolivier.com/ |
Dosiero:FireOverEnglandVivienLeighLaurenceOlivier.jpg
Olivier kun Vivien Leigh en "Fajro super Anglio"
Grandan famon li akiris pro siaj roloj en dramoj de Ŝekspiro, kiujn li prezentis kaj en la teatro kaj en filmoj. Kun sia multjara edzino, la aktorino Vivien Leigh, li ofte aperis sursceneje.
Olivier gajnis interalie akademian premion en 1948 kiel plej bona aktoro kaj honorajn akademiajn premiojn en 1946 kaj 1978. Li estis en 1947 kavalirigita kaj en 1970 baronigita de la brita reĝino. Malgraŭ ĉio ĉi li petis esti nomata simple Larry ("Lorenĉjo").
Listo de filmojRedakti
- Wuthering Heights (Usono, 1940 – aktoro)
- Rebecca (Usono, 1940 – aktoro)
- Pride and Prejudice (Usono, 1940 – aktoro)
- Henry V (Britio, 1945 – aktoro kaj reĝisoro)
- Hamlet (Britio, 1948 – aktoro kaj reĝisoro)
- The Beggar’s Opera (Britio, 1953)
- Richard III (Britio, 1956 – aktoro, reĝisoro, scenaristo)
- The Prince and the Showgirl (Britio, 1957 – aktoro kaj reĝisoro)
- Spartacus (Usono, 1960 – aktoro)
- Othello (Britio, 1965 – aktoro)
- Marathon Man (Usono, 1976 – aktoro)
- A Bridge Too Far (1977 - aktoro)
- Dracula (Usono 1978)
Listo de PremiojRedakti
- Oskaro pro Hamlet (1948)