Malfermi la ĉefan menuon

Federico Fellini, Cavaliere di Gran Croce OMRI (itala prononco [fedeˈriːko felˈliːni]; 20a de januaro 1920 – 31a de oktobro 1993) estis itala kinreĝisoro kaj scenaristo. Konata pro sia distinga stilo kiu miksas fantaston kaj barokajn bildojn per absoluta facileco, li estas rekonata kiel unu el la plej grandaj kaj plej influaj kinfaristoj el ĉiuj epokoj.[1][2][3] Liaj filmoj estis rangigitaj, per enketantoj kiel la gazetoj Cahiers du cinéma kaj Sight & Sound, kiel kelkaj el la plej grandaj filmoj el ĉiuj tempoj. Sight & Sound listigis sian filmon de 1963 nome kiel la 10a plej granda filmo el ĉiuj epokoj. Sian unuan filmon li faris en la jaro 1951: Lo sceicco bianco (La blanka ŝejko). Famon li gajnis tri jarojn poste, per La strada (La strato), kies ĉefrolon prezentis lia edzino Giulietta Masina.

Federico Fellini
Federico Fellini NYWTS 2.jpg
Persona informo
Naskiĝo 20-an de januaro 1920 (1920-01-20)
en Rimini
Morto 31-an de oktobro 1993 (1993-10-31) (73-jara)
en Romo
Mortokialo apopleksiokorinfarkto
Tombo Rimini
Lingvoj germana lingvoangla lingvoitala lingvo
Ŝtataneco ItalioItala reĝlando
Alma mater Sapienza Universitato de Romo
Familio
Edz(in)o Giulietta Masina
Profesio
Profesio filmreĝisoro • scenaristo • satiristo • bildliteraturisto
Verkoj La Strada
Juliet of the Spirits
Amarcord
I Vitelloni
La dolce vita
TTT
Retejo http://www.federicofellini.it/
http://www.federicofellini.info/
Information icon.svg
vdr

En kariero daŭra preskaŭ kvindek jaroj, Fellini ricevis la Palme d'Or pro La Dolce Vita, estis nomumita por dekdu Oskar-premioj kaj atingis kvar en la kategorio de la plej bona fremdlingva filmo, plej por ajna reĝisoro en la historio de Akademio. En la 65a okazo de la Akademiaj Premioj en Los Angeles, li ricevis honoran premion en 1993 pro Vivodaŭraj Atingoj.[4] Krom La Dolce Vita kaj , lia aliaj bone konataj filmoj estis La Strada, Noktoj de Kabiria, Julieto de la Spiritoj, Satirikono, Amarcord kaj Kasanova.

Artista portreto de Giulietta Masina kiel Gelsomina kun klaŭna vizaĝo kaj senkulpula mieno, nome rolulo kiu ŝi poste ripetos por aliaj filmoj de Fellini.[5]

BiografioRedakti

Infanaĝo kaj junaĝoRedakti

Federico Fellini naskiĝis en Rimini, urbo ĉe la Adriatika Maro, el meza mezklasa familio: lia patrino, Ida Barbiani, romana, estis hejmmastrino; lia patro, Urbano, vendoreprezentanto de likvoroj, dolĉajoj kaj aliaj manĝajoj, naskita en Gambettola, nome vilaĝo okcidente de Rimini. La patro, Urbano Fellini (1894–1956), devenis el familio de kamparanoj en Romanjo kaj malgrandaj terposedantoj de Gambettola, estis trasnlokiĝinta al Romo en 1915 kiel bak-metilernanto en la fabriko Pantanella. Lia patrino, Ida Barbiani (1896–1984), devenis el burĝa katolika familio de romaj komercistoj. Spite la fortan malaprobon de sia familio, ŝi estis fuĝinta kun Urbano en 1917 por loĝi en la hejmo de liaj gepatroj en Gambettola.[6] Okazis civia geedziĝo en 1918 kaj la religia ceremonio okazis en la Baziliko Sankta Maria la Granda en Romo unu jaron poste.

La paro setliĝis finfine en Rimini kie Urbano iĝis pograndisto. Fellini havis du gefratojn: nome Riccardo (1921–1991), reĝisoro de dokumentaj filmoj por RAI Televido, kaj Maria Maddalena (poste Fabbri; 1929–2002). En 1924, Fellini startis studi en bazlernejo de institucio regata de monaĥinoj de San Vincenzo en Rimini, kaj iris al publika lernejo Carlo Tonni du jarojn poste.

Federico studis en la klasika liceo «Giulio Cesare»[7] kie li malkovris sian talenton por desegno; li sentis admiron por la usona desegnisto Winsor McCay, kreinto de la rolulo de bildliteraturo "Little Nemo". Aliaj liaj herooj de usona bildliteraturo estis George McManus kaj Frederick Burr Opper. (La bildostrio Happy Hooligan de Opper havigis la bildan inspiron por la rolulo de Gelsomina en la filmo de Fellini de 1954 La Strada; Little Nemo de McCay rekte influos sian filmon de 1980 nome La città delle donne.)[8] La juna Fellini tiuepoko montris intereson por munti scenarojn por pupo-spektakloj kaj legado de la itallingva gazeto Il corriere dei piccoli (La kurioero de la infanoj), nome populara porinfana gazeto kiu reproduktis la tradician usonan bildliteraturon. En 1926, li malkovris la etoson de Grand Guignol, nome cirko kun Pierino la klaŭno kaj la filmojn. Fakte la filmo de Guido Brignone nome Maciste all’Inferno (1926), la unua filmo kiun li spektis, markos lin ligite ekzemple al la mondo de Dante kaj al kinarto tra sia tuta kariero.[9]

En sia infanaĝo, la juna Federico montris grandan intereson ankaŭ por la filmoj de Charles Chaplin kaj pri la usonaj bildstrioj li eĉ asertis en 1966, ke tio kondukis al lia emo por aventuro, fantasto, groteska kaj humora. El tio li prenis emon por la bildoj kontraŭ la horizonto kaj aliajn similajn eĉ por la tuta filmado.[10]

En la "Ginnasio Giulio Cesare" en 1929, li amikiĝis kun Luigi ‘Titta’ Benzi, poste elstara advokato de Rimini (kaj modelo por la juna Titta en Amarcord (1973)). En la Italio de Mussolini, Fellini kaj Riccardo iĝis membroj de Avanguardista, la deviga faŝisma junulara virgrupo. Li vizitis Romon kun siaj gepatroj por la unua fojo en 1933, nome jaro de la inaŭgura vojaĝo de la transatlantika oceanŝipo SS Rex (kio aperas en Amarcord). La marbesto trovita surstrande en la fino de La Dolce Vita (1960) havas sian bazon en giganta fiŝo surstrandigita sur plaĝo de Rimini dum ŝtormo en 1934.

Although Fellini adapted key events from his childhood and adolescence in films such as I Vitelloni (1953), (1963), and Amarcord (1973), he insisted that such autobiographical memories were inventions:

 
 It is not memory that dominates my films. To say that my films are autobiographical is an overly facile liquidation, a hasty classification. It seems to me that I have invented almost everything: childhood, character, nostalgias, dreams, memories, for the pleasure of being able to recount them.[11] 

In 1937, Fellini opened Febo, a portrait shop in Rimini, with the painter Demos Bonini. His first humorous article appeared in the "Postcards to Our Readers" section of Milan's Domenica del Corriere. Deciding on a career as a caricaturist and gag writer, Fellini travelled to Florence in 1938, where he published his first cartoon in the weekly 420. According to a biographer, Fellini found school "exasperating"[12] and, in one year, had 67 absences.[13] Failing his military culture exam, he graduated from high school in July 1938 after doubling the exam.

EkkarieroRedakti

 
Federico Fellini, Giulietta Masina,
Carla del Poggio (1925 - 2010) kaj Alberto Lattuada.

Antaŭ fini la mezlernadon, Fellini ekkunlaboras kun gazetaro kiel dezajnisto; la plej grava estis la kunlaboraĵo kun la ĵurnalo Il 420, kiun eldonis Nerbini. Ĉirkaŭ 1937-38, kun 17 aŭ 18 jaroj, Nerbini dungis lin kiel korektiston de prespruvoj de ties gazetaro, kaj tiel la juna Fellini pasigis 7 aŭ 8 monatojn en Florenco. Li ankaŭ ixgis scenaristo de la serio Flash Gordon, kun dezajnoj de George Toppi, kiam la faŝista registaro malpermesis la importadon de usona bildliteraturo kaj italoj artistoj devis pluigi ilin por ne seniluziigi ties legantoj (sekvantoj).[10]

Komence de 1939 li translokiĝis al Romo, kun ekskuzo ĉeesti en la Universitato de Juro, sed kun la intenco iĝis ĵurnalisto. Post monatoj, Fellini premieris en aprilo de 1939 en la ĉefa satira itala gazeto, Marc'Aurelio, redaktorita de Vito de Bellis. Post sukceso ĉe Marc'Aurelio, Fellini ricevis multajn laborproponojn kaj monpromesojn.

Dum tiuj unuaj jaroj li ekverkis komediajn sekvencojn (scenojn) por konataj aktoroj kiaj Aldo Fabrizi kaj Erminio Macario en Imputato, alzatevi! kaj Lo vedi come sei... lo vedi come sei? en 1939. Fellini produktis ankaŭ desajnojn (ĉefe krajone surpapere), ofte humorajn portretojn kaj politikajn karikaturojn, kaj tiele la juna Fellini ekkonis kinon: lia unua sukceso estis kiel reklamista dezajnisto por filmoj. Avangardista dum la epoko de la Faŝismo, liaj unuaj verkoj estis por la Alleanza Cinematográfica Italiana (ACI), produktora entrepreno de Vittorio Mussolini, filo de Benito Mussolini, tra kiu li konis Roberto Rossellini.

Fellini kaj la radioRedakti

 
Juna Fellini.

En 1941 li ekkunlaboris kun la Ente Italiano Audizioni Radiofoniche (EIAR), kiel mallonga sed fruktodona fazo kiel verkisto por la radio. La epoko de Fellini en la radio markis la ekon de la artisto en la mondo de la spektaklo kaj en la rilato kaj ama kaj arta kun Giulietta Masina. En la lastaj jaroj ŝi plenumis ĉirkaŭ naŭdek scenararojn de Fellini, inklude la prezentaĵojn de programoj de muziko, revuoj, radio, al la fama serio Cico kaj Pallina. La serio aperis inter 1942 kaj 1943, kaj rakontis la historion de juna paro.

En julio de 1943, Giulia prezentis Federico-n al siaj gepatroj, kaj la paro geedziĝis oktobre samjare. La 22an de marto de 1954, Giulia kaj Federico havis filon, Pier Federico, kiu mortiĝis nur dek du tagojn post sia nasko.

La novrealisma fazoRedakti

Komence de la 1940-aj jaroj, Fellini konis Tullio Pinelli, nome dramaturgo, kaj ili kunfondis profesian asocion. Fellini kaj Pinelli redaktis la tekston kiu konatigos Aldo Fabrizi. En 1944, post la falo de la faŝismo en Romo ĵus liberigita el armeoj, li malfermis vendejon de portretoj kaj karikaturoj, nome The Funny Face Shop. En 1945 okazis la unua renkonto de Fellini kun Roberto Rossellini kaj ekis lia kontribuado al la filmo plej simbola de la itala kino de postmilito: nome Roma città aperta (Romo, malferma urbo). Fellini verkis ankaŭ scenarojn por aliaj reĝisoroj rekonitaj kiaj Alberto Lattuada (Senpie, La muelejo de la Pado), Pietro Germi (Nome de la leĝo, La urbo defendas sin) kaj Luigi Comencini.

Post kunlabori en la scenaroj de aliaj filmoj de Rossellini: Paisà (kamarado, 1946) kaj L´amore (Amo, 1948); kaj ekreĝisori kun Alberto Lattuada por Lumoj de varieteoj en 1950, lia unua soloa filmo kiel reĝisoro estis Lo sceicco bianco (La blanka ŝejko, 1951) ĉefrolulita de la komika aktoro Alberto Sordi kaj verkita de Michelangelo Antonioni kaj Ennio Flaiano. Dum la filmado de tiu komedio kaj satira kaj primoka kun nuancoj de la ĉieestanta novrealismo de la epoko, Fellini konis Nino Rota, la muzikisto kiu sekvos lin por la resto de lia kariero.[14]

La internacia sukcesoRedakti

 
Franco Fabrizi (1926 - 1995) en Il bidone, 1955.

La aktorino Giulietta Masina, kun kiu edziĝis Fellini en 1943, iĝis lia absoluta muzo kaj la persono kaj fizika kaj ĉefe emocia kiu fascinis la publikon en oraj filmoj de la itala kino kiaj Il bidone, Le notti di Cabiria, La Strada, Giulietta degli spiriti kaj Ginger kaj Fred. Alia aktoro kiu aperas konstante en liaj filmoj estas Marcello Mastroianni, kiu studis ludadon en la sama lernejo kiel Masina, kaj kiu estis granda amiko de la reĝisoro. Fakte, Mastroianni aperas en kelkaj liaj plej gravaj filmoj, ĉiam kiel ĉefrolulo (inter ili La Dolce Vita kaj ). Fellini laboris ankaŭ kun geaktoroj kiaj Anita Ekberg, kiun li famigis, Sandra Milo, la jam menciitaj Alberto Sordi kaj Aldo Fabrizi, Anouk Aimée, Claudia Cardinale, Richard Basehart, Sylva Koscina, Freddie Jones aŭ Roberto Benigni.

La scenaristoj kun kiuj ĉiam li laboris (Bernardo Zapponni ekzemple), trovis manierojn kunigi dialogojn kaj strukturojn kun la plastiko, esprimivo kaj enorma personeco kina de Fellini (rakontemo, enkadrigto, temaro pri revaro, pasio, krudeleco, feliĉo, senespero, diferencoj, ekstravaganco, provokado, humoro, mediteraneemo...), kaj ĉio tio aperas furioze en la granda majoritato de liaj filmoj.

La maturiĝoRedakti

Lia maturiĝo estas markita de distanciĝo el la kritikaro kaj de perdo de amasa enspezado ĉe la merkato koincide kun du ŝlosilaj aferoj: nome la fino de la hegemonio de la grandaj usonaj kaj eŭropaj studioj, kaj la generacia rompo tiom radikala kiu okazis en la komenco de la 1970-aj jaroj, kun la hegemonio de la televido kiel distra motoro ĉiutaga de la granda majoritato de la publiko, akompane de la fabrikado de nova invento kiu ŝanĝis la koncepton de la kinindustrio: nome la hejma video.

La superado de la kino de klasika strukturo malbonigis la karieron de la kinisto ĉar, paradokse, estas tiam kiam la itala reĝisoro iĝis —almenaŭ ŝajne— pli konvencia en siaj proponoj kaj lia kino "ekmodiĝis" antaŭ la novaj tendencoj de la eŭropa kino (la filozofia klasikismo de François Truffaut, la politika engaĝiĝo de Pier Paolo Pasolini, la stetikaj kaj formalaj plinovigoj de Bernardo Bertolucci, la poezio kaj metafiziko de Andrej Tarkovskij, la hegemonio de la novaj kaj junaj kreantoj (Rainer Werner Fassbinder, Wim Wenders, Carlos Saura, Ken Russell, Vilgot Sjöman, Hristo Popov). Tamen tiam Fellini penas kaj faras pli malgrandajn kaj personajn verkojn, per malplia buĝeto sed pli arte, ekzemple por: I clowns (La klaŭnoj, 1970); Roma, (1972); Prova d'orchestra (orkestrotrejnado, 1979) aŭ E la nave va (Kaj la ŝipo iras, 1983).

FilmaroRedakti

Estas tri momentoj en la filmaro de tiu reĝisoro: komenco ĉe la tendenco novrealista hegemonia en la itala kino de la 40-aj kaj 50-aj jaroj, ĝis I vitelloni, 1953; la internacia famo kaj ekonomia sukceso, Oskar-premioj ktp. (La strada, La noktoj de Kabirio, La dolce vita, Julieto de la spiritoj, La Satirikono, Casanova kaj Amarcord); kaj la maturiĝo, markata de distancigo disde la krítikaro kaj de la perdo de ekonomia enspezo ĉe la merkato.

 
Foto de Anthony Quinn kiel Zampano en La Strada, 1956

Kiel scenaristo kaj reĝisoroRedakti

Kiel scenaristo kontribuaRedakti

 
Federico Fellini kunlaboris kun Alberto Lattuada
  • L'ultima carrozzella (1943) (reĝ. Mario Mattoli) Kunscenaristo
  • Roma, città aperta (1945) (reĝ. Roberto Rossellini) Kunscenaristo
  • Paisà (1946) (reĝ. Roberto Rossellini) Kunscenaristo
  • Black Eagle (1946) (reĝ. Riccardo Freda) Kunscenaristo
  • Il delitto di Giovanni Episcopo (1947) (reĝ. Alberto Lattuada) Kunscenaristo
  • Senza pietà (1948) (reĝ. Alberto Lattuada) Kunscenaristo
  • Il miracolo (1948) (reĝ. Roberto Rossellini) Kunscenaristo
  • Il mulino del Po (1949) (reĝ. Alberto Lattuada) Kunscenaristo
  • Francesco, giullare di Dio (1950) (reĝ. Roberto Rossellini) Kunscenaristo
  • Il Cammino della speranza (1950) (reĝ. Pietro Germi) Kunscenaristo
  • La città si difende (1951) (reĝ. Pietro Germi) Kunscenaristo
  • Persiane chiuse (1951) (reĝ. Luigi Comencini) Kunscenaristo
  • Il brigante di Tacca del Lupo (1952) (reĝ. Pietro Germi) Kunscenaristo
  • Fortunella (1979) (reĝ. Eduardo De Filippo) Kunscenaristo
  • Lovers and Liars (1979) (reĝ. Mario Monicelli) Fellini ne aperas en la personaro

ReferencojRedakti

  1. The 25 Most Influential Directors of All Time. MovieMaker Magazine.
  2. 10 Most Influential Directors Of All Time. WhatCulture.com.
  3. Burke kaj Waller, 12
  4. Federico Fellini.
  5. Roger Ebert, Chicago Sun-Times, La Strada http://www.rogerebert.com/reviews/la-strada-1994%7Cpublisher=Ebert Digital Alirita la 6an de oktobro 2013
  6. Alpert, 16
  7. Historia, Liceo Classico Giulio Cesare
  8. Bondanella, The Films of Federico Fellini, 7
  9. Burke kaj Waller, 5–13
  10. 10,0 10,1 Deklararo de Federico Fellini en 1966, kolektitaj de Claudio Bertieri en Los comics humorísticos "a la italiana" por la "Historia de los Comics", volumeno II, kajero 14, Toutain, Barcelono, 1982, pp. 365 al 372.
  11. Fellini interview in Panorama 18 (14 January 1980). Screenwriters Tullio Pinelli and Bernardino Zapponi, cinematographer Giuseppe Rotunno and set designer Dante Ferretti also reported that Fellini imagined many of his “memories”. Cf. Bernardino Zapponi's memoir, Il mio Fellini and Fellini's own insistence on having created his cinematic autobiography in I'm a Born Liar: A Fellini Lexicon, 32
  12. Kezich, 17
  13. Kezich, 14
  14. Tullio Kezich, Su la Dolce Vita con Federico Fellini, Venezia, Marsilio, 1996.

BibliografioRedakti

  • Fellini, Federico (1988). Comments on Film. Ed. Giovanni Grazzini. Trans. Joseph Henry. Fresno: The Press of California State University at Fresno.
  • — (1993). I disegni di Fellini. Ed. Pier Marco De Santi. Roma: Editori Laterza.
  • — kaj Damian Pettigrew (2003). I'm a Born Liar: A Fellini Lexicon. New York: Harry N. Abrams, Inc. ISBN 0-8478-3135-3
  • — kaj Tullio Pinelli. Trip to Tulum. Trans. Stefano Gaudiano and Elizabeth Bell. New York: Catalan Communications.
  • Alpert, Hollis (1988). Fellini: A Life. New York: Paragon House. ISBN 1-55778-000-5
  • Bondanella, Peter (ed.)(1978). Federico Fellini: Essays in Criticism. New York: Oxford University Press. ISBN 0-19-502274-2
  • — (1992). The Cinema of Federico Fellini. Princeton University Press. ISBN 0-691-00875-2
  • — (2002). The Films of Federico Fellini. Cambridge: Cambridge University Press.ISBN 9780521575737.
  • Burke, Frank, kaj M. R. Waller (2003). Federico Fellini: Contemporary Perspectives. Toronto: University of Toronto Press. ISBN 0-8020-7647-5
  • Kezich, Tullio (2006). Federico Fellini: His Life and Work. New York: Faber and Faber. ISBN 978-0-571-21168-5
  • Miller, D. A. (2008). 8½. Hampshire: Palgrave Macmillan.
  • Marta Sanz, *"Cigüeñas", en kelkaj aŭtoroj, Ellos y ellas. Relaciones de amor, lujuria y odio entre directores y estrellas (kuneldonistoj: Hilario J. Rodríguez kaj Carlos Tejeda). Calamar Ediciones /Festival de Cine de Huesca, 2010.